Forumo

Temoj(Inter)komunikadoNigro - Blanko

Mireille
afiŝita je 2013-10-01 13:31:22

NIGRO - BLANKO

(Tiu teksto aperis en "La Sago", organo de SAT-amikaro)

En nia kongreso en Métabief (je Pasko 2013 fine de marto en Ĵuraso) ni devos pripensi pri nigro kaj blanko. Espereble blanka neĝo kaj nigraj nuboj mankos. Espereble kelkaj afrikanoj partoprenos ; en tia okazo ni devos, povos konstati, ke ilia haŭto estas bruna, ne nigra. Tutcerte ni devos pripensi pri la napoleonaj decidoj rilate al nigrulo Toussaint Louverture, brila generalo franca, kiu tamen subite ĝenis Napoleonon kaj estis per ruzo kaptita kaj enprizonigita en la arbara fuorto, kiun ni vizitos.

Mi volas en mia nun kutima kroniko iom esplori pri la simbola valoro de tiuj du koloroj. Kiam mi devas pensi pri verkado de tiu kroniko, tio ne donas al mi blankajn harojn, ĉar mi ŝatas verki kaj ĉar miaj haroj ĉiumaniere jam blankas. Same mi ne havas « blankajn » noktojn (nuits blanches) pro tio. Kiam mono mankas en afrika universitato, la gestudentoj havas « blankan » jaron (une année blanche)…. sen ia instruado. Perdita jaro… En tiu esprimo la blanka koloro esprimas mankon, do estas negativa. Okazas, ke juĝisto senkulpigas akuziton, tiam tiu lasta estas « blankigita » (blanchi), eĉ se li estas nigrulo…. ĉar la senkulpeco rilatas al la blanka koloro. En multegaj esprimoj la blanka koloro estas pozitiva kaj la nigra koloro estas negativa, ne nur en la itala superstiĉo, kiu ligiĝas al nigra kato. Iu kolera persono rigardas per «nigraj » okuloj ; se japano ekkoleras, li ricevas « blankajn » okulojn… Ni ne forgesu, ke japanoj ĉiam havas nigrajn okulojn. Ĉe ni la kutima koloro por la funebra tempo estas nigro ; en Barato estas blanko. Iu en Afriko rekonis mian devenon dirante : vi havas blankan, blankulan voĉon (tu as une voix blanche). Tamen ĉe ni blanka voĉo estas senkolora, neŭtrala voĉo. Iu ebriulo estas « nigra », noir, kaj kaze de iometa leĝera ebrieco oni povas diri, ke li (aŭ ŝi ?) estas « griza », gris. Tiu uzo de la koloro nigra tradukiĝas al la germana per « blua », blau, por adoranto de vinbotelo. Konsekvence mi provis traduki la mezan vojon al ebrieco uzante la vorton « helblua » kaj aŭdante tion miaj germanaj amikoj ridegis….Do vi povis konstati, ke tiu simbola rolo de la koloroj ŝanĝiĝas laŭ la kulturoj. Nun mi volas doni ekzemplon, esprimon, kie la nigra koloro estas pozitiva. Ĉu vi trovis ? Ĉu vi divenis ? Ni demandu nian kasiston pri la koloro de niaj finjaraj ciferoj, financaj rezultoj ! Espereble ili estas nigraj !

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1380634282.jpg

tukero
afiŝita je 2013-10-18 20:48:49

Jen interlinie kelkaj aldonoj:

Okazas, ke juĝisto senkulpigas akuziton, tiam tiu lasta estas « blankigita » (blanchi), eĉ se li estas nigrulo…. ĉar la senkulpeco rilatas al la blanka koloro.

La germanoj simile parolas pri homoj kun „blanka veŝto“, t. e. kun senriproĉa reputacio.

En multegaj esprimoj la blanka koloro estas pozitiva kaj la nigra koloro estas negativa, ne nur en la itala superstiĉo, kiu ligiĝas al nigra kato.

En la anglalingva komunumo ankaŭ la superstiĉo pri nigraj katoj vivas: „Never let a black cat cross your path!“ (Neniam permesu ke nigra kato transiru vian vojon!).

Iu ebriulo estas « nigra », noir, kaj kaze de iometa leĝera ebrieco oni povas diri, ke li (aŭ ŝi ?) estas « griza », gris. Tiu uzo de la koloro nigra tradukiĝas al la germana per « blua », blau, por adoranto de vinbotelo. Konsekvence mi provis traduki la mezan vojon al ebrieco uzante la vorton « helblua » kaj aŭdante tion miaj germanaj amikoj ridegis.

Tiu ridego certe estis aplaŭda, ĉar la eldiro estas sprita.
En la germana la kontuzo post okulbato estas „blua okulo“ (blaues Auge), en la angla „nigra okulo“ (black eye).
En la germana persono blua estas ebria, en la angla melankolia, trista.
Via fina rimarko pri la financa signifo de nigra validas por la germana, sed ne por la angla. Tamen anglalingvano kun minusa konto estas „in the red“ (en la ruĝo).


La uzado de la terminoj nigra kaj blanka en la usona angla kaj en la sudafrika angla estas neunueca.
En Sudafriko nigrulo estas nigrulo (black), blankulo estas blankulo (white), kaj miksulo estas „kolorito“ (coloured).
La usona lingvo ĉirilate spertis sufiĉe radikalan evoluon. La afrikidoj origine nomiĝis „Negroes“ = nigruloj ( < latina „negro“). Tio estis longe la etalona (t. e. oficiala) termino (por blankuloj la termino estis „Caucasian“, eble pro la opinio de tiamaj sciencistoj ke la blanka raso originis en Kaŭkazo). La vulgara nomo estis „nigger“, korupto de „Negro“, kun negativa konotacio. Kiel pli ĝentila validis „colored“. Kun la movado pri homaj rajtoj en Usono la nigruloj insistis pri la termino „Black“. Intertempe ĉiu blankulo kiu uzas la vorton „nigger“ prefere ne faru tion en nigrula medio, ĉar la nigruloj rezervis tiun parolmanieron al „malplivaloraj“ nigruloj.
Aliaj idiomaĵoj de „blanka“ kaj „nigra“:

Germanoj parolas pri „nigra tago“ (schwarzer Tag) kiam okazas komenco de grava ekonomia aŭ politika krizo je tiu dato. Tiu parolmaniero ankaŭ uzeblas en privata medio.
Vidante personon evidente malsanan aŭ forte timigitan kaj pro tio paliĝintan, anglalingvanoj diras ke tiu estas „white as a ghost“ (blanka kiel fantomo). La germanoj nomas tiun staton „kreidebleich“ (pala kiel kreto).
Supozante ke malagrabla fakto povus esti embarasa, anglalingvanoj nomas kamuflitajn malverojn „little white lies“ (blankaj mensogetoj).
Esperante ke tio ne estas tro, mi per la lasta frazo finas.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.