Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpodemando pri ekzamenteksto

Altebrilas
afiŝita je 2014-02-11 22:43:42

En tiu TTT-paĝo dediĉita al ekzameno pri esperanto:
http://www.franca-esperanto-instituto.net/IMG/pdf/altaj_studoj1_2006.pdf
mi trovis tekston, en kiu estas frazo kies signifon mi ne tute sukcesis kompreni. Ĉu iu povas ĝin klarigi, aŭ reskribi en pli simplan lingvaĵon?

Citaĵo:
Eble ĝi povos esti negativa modelo: kion ne pensu, kion ne timu, kiel estu libera por krei socialismon por viaj gefiloj.

Katalin
afiŝita je 2014-02-12 00:42:55

Mi invitis la aŭtoron de la literatura teksto respondi al vi. Espereble Blazio Vaha baldaŭ reagos.

blazio
afiŝita je 2014-02-12 13:44:30

Frazo el Adolesko

Oni demandis min pri certa (izolita) frazo el mia romano Adolesko.
Jen la frazo, pri kiu temas:

„Eble ĝi povos esti negativa modelo: kion ne pensu, kion ne timu, kiel estu libera por krei socialismon por viaj gefiloj.”
La demando estis praktike: kio estas la senco de la supra frazo.
(La citita frazo estas temo de ekzamena tasko.)
Mi ne scias, ĉu la teksto de la tasko enhavas iom da kunteksto, ĉefe: ĉu ĝi enhavas iom da antaǔteksto. Se oni ne povas legi la antaŭan (eble: kelkajn antaŭajn) frazojn, oni simple ne scias, je kio referencas. al kio resendas la pronomo ĝi. Nur laŭ la kunteksto (nur laŭ la antaŭteksto, laŭ la antauaj frazoj) oni povas scii, kio povos esti, eble, negativa modelo.
Nu, la frazo, kiu antaŭas la frazon „kun problemo”, estas jena:
Tamen, kiel realero, mia vivo eble helpos planemulojn.
Do la pronomo ĝi resendas al la sintagmo mia vivo; tion oni povas laŭsence ankaŭ kompreni kiel: ’historio de mia vivo’, aŭ ’kono (de historio) de mia vivo’.

Kio estas negativa modelo?
Modelo estas io, kion imiti oni proponas, kio estas imitinda.
Negativa modelo estas io, kio ne estas imitinda. "Io povas esti negativa modelo" - tio havas la sencon, ke „tion” ne estas bone imiti, ke tio estas malimitinda, evitinda.
Modelo prezentas tion, kion oni faru, kion fari estas bone, utile, brave, laŭdinde.
Negativa modelo, malmodelo prezentas, kion oni ne faru.
Modelo povas montri bonan, imitindan pensmanieron, agadmanieron, lertecon, inteligentecon.
Negativa modelo, [i]malmodelo[/i] povas atentigi pri pensamaniero, agadmaniero, kiuj ne povas esti sukcesaj. Negativa modelo povas prezenti ankaŭ ecojn, sentojn, emociojn, timojn aŭ sensencan aŭdacon, kiuj havas malpozitivan rolon, kiuj ecoj, sentoj, agadmaniero personon (aŭ socion) malsukcesigas
Kion signifas „esti libera (por krei socialismon)”?
Tio signifas: havi eksterajn kaj internajn (psikajn) eblojn agi laŭ propra pripensado de la aferoj. Tio signifas, ke b) oni ne trudas al oni ideojn aŭ agojn, kaj c) ke oni nek mem faras, nek trudas, nek proponas malliberigon de aliaj homoj aŭ de oni mem d) ke oni kapablas rezisti al trudado.
Kion signifas „krei socialismon”? Tio signifas: krei socion, kie solidareco estas baze grava, kie infanoj havas egalajn ŝancojn. kie ĉiu estas libera, socion, kies (sugestata) valorsistemo defendas komunumojn kaj ne lasas perei malfortulojn.

Kion signifas „krei socialismon por viaj infanoj” - Tio signifas krei justan socion (kiel estas dirite supre), por ke oniaj infanoj havu plu sukcesan kaj pli plenan vivon, ol havas oni mem.
Do eble la protagonisto povus diri:
La historio de mia (malsukcesa) vivo montru al vi, kion, kiujn pensmanierojn, timojn kaj agadmanierojn vi devas e v i t i (n e sekvi), por ke vi (kun aliaj) povu estigi (justan, bonan) socion , en kiu socio viaj infanoj povos vivi pli plene kaj pli sukcese.

Estas evidente, ke tio, kion oni devas „krei”, tio ankoraŭ ne ekzistas.
Mi aldonas, ke la imagata rakontanto prezentas sin kiel „superfluulon, personon neageman, kiu
montriĝas en la socio senutila. Ankaŭ tio eble helpas kompreni la ceteron.
Mi retajpos presakaŭ tutan alineon, por klareco, el la originalo:

„La breĉon inter mia maldiligento, nelaborivo kaj nelaboremo unuflanke kaj kaj mia emo utili aliflanke, mi decidis ŝtopi provizore per ĉi tiu rakonto pri mi. Mi ne scipovas plani – ĝi ne nepre bezonas planon. Mi timas mensogi kaj erari – miaj firmaj memorenhavoj helpas tion eviti. Skribi, tajpi – al mi ne ŝajnas laboro. Tamen, kiel realero, mia vivo eble helpos planemulojn. Eble ĝi povos esti negativa modelo: kion ne pensu, kion ne timu, kiel estu libera por krei socialismon por viaj gefiloj.

blazio
afiŝita je 2014-02-13 07:22:58

Nun ankaŭ mi, Blazio, demandas. Ĉu en la tasko, efektive, estis aŭ ne estis prezentita iom da kunteksto?

Katalin
afiŝita je 2014-02-13 08:13:12

Blazio, la ekzamentasko estsas tiu de la Franca Esperanto-Instituto. Ĉi tie supre, en la demando de Altebrilas estas ligo al ĝi, vi povas elŝuti ĝin en PDF-formato. Sed eble mi kopiu ĉi tien la tuton. Vidu:

Skriba parto 1 Traduko el Esperanto al la franca lingvo
Daùro: 2 horoj; /20


Post dudek kvin jaroj da vivo mi nun komprenas, ke mi ne havas eblon esti utila per laboro; miaj
psikaj difektoj ne forigeblas; kvankam ili ne ĉiam rimarkeblas, ili malebligas rezultabundan
laboron. Laborante, "kreante" ion oni devas fidi sin; kredi, ke la komencita laboro atingos finon,
kredi, ke la farata faro estas prava. Mi ne kapablas tion senti.
Mi konscias, ke mi ne estas sola tiaspeca ulo. Mia "tipo" havas longan tradicion. Por pruvi tion
sufiĉas citi vortojn de Sandrefo Trafa, nia mondfama poeto :
Ni ĉiuj lernis ne tro multe:
ion ajn kaj iel ajn.
Pro tio estas tre facile
pompi per klerego-ŝajn'.
Plue li poemas pri tio, kiel li - junaĝe - ŝajnigis sin kompetenta pri historio, ekonomiko kaj antikvaj
lingvoj baze de kelkaj krestomatioj.
Mi konfesas, ke "li" - mi ne scias, kiomprocente tiu lio estas mem Sandrefo Trafa, kiomprocente lia
imagito - estas mia plej ŝatata literatura figuro. Mi komprenas la tristan pigrecon kaj envias la
tamenan memfidon de tiu heroaĉo.
La bedaŭrinda diferenco inter tiu superfluulo kaj mi estas tio, ke mi ege sentas: sen laboro oni ne
rajtas vivi. La breĉon inter mia maldiligento, nelaborivo kaj nelaboremo unuflanke kaj mia emo utili
aliflanke, mi decidis ŝtopi provizore per ĉi tiu rakonto pri mi. Mi ne scipovas plani - ĝi ne nepre
bezonas planon. Mi timas mensogi kaj erari - miaj firmaj memorenhavoj helpas tion eviti. Skribi,
tajpi - al mi ne ŝajnas laboro. Tamen, kiel realero, mia vivo eble helpos planemulojn. Eble ĝi povos
esti negativa modelo: kion ne pensu, kion ne timu, kiel estu libera por krei socialismon por viaj
gefiloj.
Blazio VAHA, Adolesko

blazio
afiŝita je 2014-02-13 10:32:47

Do oni demandes ne pri izolita frazo. Dankon!

Altebrilas
afiŝita je 2014-02-13 20:12:57

Dankon al Katalin kaj al Blazio pri via - pli ol esperinde - rapida kaj detala respondo. Fakte mi apartigis la lastan frazon, kies sintakso ne estas kutima en mia gepatra lingvo, la franca, kaj aldonis ligilon por vidi la tutan tekston (de la ekzameno).

Tiu sintakso estas nekutima en mia gepatra lingvo, Ĉefe pri du punktoj:
- Uzado de sensubjekta volitivo, kiun en la francan oni kutime tradukas per imperativo, en relativa aŭ subjunkcia prepozicio.
- Traduko de la korelativoj kion, kaj kiel: ĉu ili estas demandaj, aŭ relativaj?

La unua punkto ne tro ĝenis min, ĉar mi povas anstataŭi "ne pensu" per "vi ne devas pensi", ktp. Sed pri la analizo de la sintakso, mi havas malfacilaĵon pri la korelativoj.

Amike,

Yostiano

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.