Forumo
Temoj / Movado / Esperanto en Centra Ameriko
leandro_abrahao
Jen edukado.net ekhavis sian unuan honduran membron! Temas pri Roberto. Danke al la helpo de multaj geamikoj pasintjare ni vizitis tiun belan pramajaan landon, por prelegi kaj instrui Esperanton kadre de spiritisma evento. Tiam ni provis kontakti la solan esperantiston troveblan en la jarlibro de UEA (en la ĉi-jara libro li ne plu aperas). Tion ni faris telefone, ĉar dum ni gastis en la ĉefurbo, li estis en alia, iom fora urbo nomita San Pedro Sula (la dua plej granda urbo en la lando). Tamen la telefona kontakto ne prosperis al ni, kaj fine ni renkontis neniun esperantiston en Honduro. Malgraŭ tio en la Esperanto-kurso partoprenis ĉ. 50 personoj, kiuj, la plej multaj, ricevis hispanlingvajn lernomaterialojn (simple ne eblis enpaki sufiĉe da Esperantaĵoj por la vojaĝo). Tial mi ĝojas, ke jen aperis centra amerikano, kiu certe estas tre bonvena!
Eble tiu ĉi fadeno povus servi por aperigi informojn pri la Esperanto-movado en Centra Ameriko, ĉu? =D |
Myntsy
Dum Telaviva UK mi konatigxis kun juna virino, kiu tiam kun siaj gepatroj logxis en Honduro, post kelkaj jaroj mi koincide renkontis sxin en Kilimanjxaro kaj jam antaux la kongreso en Telavivo, mi estis mallonge helpinta sxin en Nepalo survoje al la monto Annapurna, tiam ni interparolis en la angla.En Telavivo sxi rakontis, ke unue sxi volas vojagxi cxie en la mondo, poste studi kaj havi propran familion.
|
leandro_abrahao
Koran saluton s-ino Synnöve, kaj koran dankon pro la reago =)
Estas tre bone vidi la agadon de esperantistoj ekz. en Nikaragvo, Meksiko kaj Kubo, sed ankaŭ en aliaj mezamerikaj landoj estas esperantistoj, eĉ veteranaj, pri kiuj ordinare oni ne multe aŭdas. Krom tiun honduran esperantiston, ni provis kontakti gvatemalan esperantiston, okaze de tiu sama vojaĝo. Tre feliĉe ni renkontis lin. Temas pri s-ro Edgar (liaj kontakinformoj troveblas en la ĉi-jara jarlibro de UEA (ni vizitis Gvatemalon okaze tiu sama vojaĝo al Centra Ameriko, pri kiu mi parolis pli frue). Ni travivis tre kortuŝan sperton, kiam ni renkontis lin. Li telefonis al pli ol 80-jaraĝa sinjorino, kun kiu ni povis iom paroli. Dum plurdekoj da jaroj ŝi korespondadis kun multaj esperantistoj en la mondo kaj kolektis tiujn korespondaĵojn, kun hispanlingva traduko, en sufiĉe dikan libron, kiun s-ro Edgar tre afable donacis al ni. |
Uriel_Gurdian
Saluton Leandro!
Mi tre ĝojas ke vi menciis Nikaragvon. Tio signifas ke la laboro kiun ni faras ĉi tie aŭdeblas eksterlande. En Nikaragvo jam de 3 jaroj okazas regule Esperanto-kursojn en nacia universitato, la kursoj ankoraŭ estas libere elekteblaj, do la universitato mem donas nenian krediton, sed ni havas la bonŝancon instrui al multaj junuloj. En januaro 2014 ni organizis nian 1-an Esperanto-kongreso, venis ĉirkaŭ 50 personoj el 12 landoj. Iom poste ni sukcesis havi 2 nikaragvanojn (ambaŭ junaj) en la ĉi-jaraj ILEI-Konferenco kaj UK. Ni ofte renkontiĝas en aliaj urboj kaj venontan lundon komenciĝos kurso en nova urbo turisma. Pli kaj pli tiuj kiuj lernas restas en la movado kaj helpas, donas ideojn kaj laborforton. Amike salutas, Uriel |
leandro_abrahao
Jen interesa intervjuo kun Uriel.
Ĝi aperis en Pola Retradio, en la rubriko "Antaŭ la Mikrofono" |
tiberido
La unua semestro de la Akademia Jaro 2016 komenciĝis en la Universitato de Kostariko je la 7-a de marto. Ĉi-jare, denove, la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo malfermis E-kurson, sed ĉi-foje sub la gvido Jorge Antonio Leoni de León, estro de la Postdiploma Programo pri Lingvistiko kaj Plena Profesoro pri Komputika Lingvistiko. La kurso, titolita FL-2237 Esperanto I, ekzistas de antaŭ dudek jaroj. Pasintjare la Profesora Asembleo de tiu fako akceptis la proponon de nova kurso, Esperanto II, kiu jam povas esti malfermita kiel oficiala kurso laŭ simpla (sin)propono de profesoro aŭ fakestro pri Lingvistiko. Historie estas tri E-profesoroj en la Universitato de Kostariko: S-ro Hugo MORA, S-ro Guido HERNÁNDEZ kaj S-ro Jorge Antonio LEONI. Interesa fakto pri la UCR estas ĝia sistemo por nomumigo de Profesoroj, kiuj devas pruvi regon de almenaŭ unu lingvo (krom la hispana) agnoskita de la universitato kiel akademia lingvo; Esperanto estas konsiderata akademia lingvo de antaŭ pluraj jaroj. Ĝis nun, almenaŭ unu profesoro jam sukcesis validigi sian E-scion por profesoreca nomumigo.
|