Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojLibro pri lingvoj verkita de Gaston Dorren

nicolee
afiŝita je 2014-12-02 20:43:33

Ĉu vi aŭdis pri la belgo Gaston Dorren? http://www.amazon.co.uk/Lingo-language-spotters-guide-Europe/dp/1781254168

Li eldonis ĉi-jare libron pri lingvoj kun la titolo Lingo. Sur la kovrilpapero li skribis: Along the way we learn why Esperanto will never catch on

Nun multaj artikoloj kopias tiun frazon. The guardian verkis artikolon en kiu Esperanto estas priskribita kiel miksaĵo de la plej malbonaj trajtoj de lingvoj. Dorren kritikas ke Esperanto estas malfacila lingvo je la komenco de la studado, ĉar tro strangas diri "La" viro, ĉar por multaj personoj “la” estas ina artikolo, ktp. Mi ricevis 2 mesaĝetojn de Dorren en kiu li skribas ke Esperanto estas nura hobio, ktp. Li skribas ke li parolis kun multaj esperantistoj inkluzive de profesoro pri interlingvistiko. Mi supozas ke temas pri Wim Jansen. En la reto oni ja trovas parton de la ĉapitro pri Esperanto ĉe books.google.com Ĉu iu jam vidis la libron kaj do povis legi la tutan ĉapitron pri Esperanto?

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1417556215.jpg

tukero
afiŝita je 2014-12-05 23:19:31

Kara nicolee,
la argumentoj de la aŭtoro estas tute amatoraj.

“Along the way we learn why Esperanto will never catch on”

Jam tiu frazo estas lingve fuŝa. Kiel anglalingvano mi korektus ĝin al

„On the way we will/shall learn …“

La reago de “Guardian” estas tipe anglocentra: “What makes Esperanto such a challenge for anglophones?” = Kio faras el Esperanto tian defion por anglofonoj?

“ … miksaĵo de la plej malbonaj trajtoj de lingvoj”. Jen belgo prijuĝas lingvon laŭ la vidpunkto de la angla (eble ankaŭ flandra) kaj latinidaj lingvoj.

1 ) En ĉi tiu parto la aŭtoro tute neprofesie pritraktas du temojn.

Kazosistemo
La aŭtoro ignoras ke Esperanto ne havas kazosistemon, sed nur dukazan sistemon. Li forgesas la „englosaksan genitivon“, kiu donas al la angla ankaŭ dukazan sistemon ne ĉiam facilan por ne-anglofono.
Krome li forgesas ke kazosistemo ekzistas ne nur ĉe substantivoj kaj adjektivoj en la fleksiaj lingvoj (germana, rusa) sed ke tia ekzistas en la pronomaro de ĉiu lingvo ĉi tie diskutata.
Per tio manifestiĝas lingvistika nekompetenteco (vidu sube). Momente mi reverkas mian analizon pri la substantivo kaj tial ankoraŭ ne povas prezenti kvantan morfologian analizon.

Artikolo
La aŭtoro ne konscias ke la asigno de “la” al la ina genro estas pure latinida kaj ke li ignoras la fonologian diferencon en la angla, por ne mencii la fonemon “ðǝ/ði” duprononcan.

La aŭtoro ne konscias ke por, ekzemple, turko, kies lingvo ne havas difinan artikolon, la unuforma esperanta “la” certe estas malpli balasta ol la francaj “le, la, les, l’” kaj ties kompozitoj “au, du, des”, la germanaj “der, die, das” kaj ties fleksioj “ den, dem” kaj kompozito, la hispanaj “el, la, lo, los, las” kaj ties kompozitoj “al, del”. Tio nur estas (escepte la germanan) la oficialaj hindeŭropaj lingvoj de UN. Diru al hispano “el mano” aŭ al italo “il mano”; en ambaŭ lingvoj validas “la mano”. “Why the sex change?” Ne temas pri ŝanĝo de “sekso” – ĝuste: “genro”, angle “gender”. La rusa, cetere, ne havas difinan artikolon (ĉu li tion scias?). Laŭ kvanta morofologia analizo, kiun mi publikigis en Scienca Revuo 2/2011, la rangordo de facileco de lingvo por turkoj ĉe la difina artikolo estas
1. la rusa (faktoro -1)
2. Esperanto (faktoro 1)
3. la angla (faktoro 2)
4. la hispana (faktoro 5)
5. la franca (faktoro 10)
6. la germana (faktoro 29).

Jam nur per tiu parto de sia artikolo la aŭtoro pruvas ke li estas nek lingvosciencisto, nek lingvisto, nel interlingvisto, do ne kompetentas pri sia temo, sed nur estas anglofila latin-ĝermanlingva kritikanto de lingvo, kiun li ne regas.

2) „Secondly, Esperanto does strange things to adjectives”. La “stranga traktado” de adjektivoj en Esperanto okazas eĉ pli ekstreme en la ceteraj eŭropaj lingvoj pri kiuj li diras ke „laŭ miaj scioj tio okazas en neniu alia eŭropa lingvo”. Laŭ kiuj scioj? Jam la de la aŭtoro aluditaj franca, itala kaj hispana la finaĵo “-aj(n)” de Esperanto estas reprezentata de po minimume tri - kvar finaĵoj, ankaŭ en la predikato. La germana havas kvar finaĵojn, sed komplikan uzmanieron; tamen la predikata adjektivo estas sen aparta finaĵo. La rusa havas 5 finaĵojn. En la predikativo ĝi havas alian formon. Por turkoj kaj anglofonoj, tio estas granda balasto, ĉar iliaj adjektivoj ne havas finaĵojn, ankaŭ ne en la predikativa pozicio.
En Scienca Revuo 3/2009 kaj 2/2010 mi aperigis kvantan morfologian analizon de la adjektivo en la samaj lingvoj kun jena rezulta rangordo:
1. la angla (0 elementoj)
2. Esperanto (4 elementoj)
3. la hispana (7 elementoj)
4. la germana (12 elementoj)
5. la franca (92 elementoj)
6. la rusa (107 elementoj)
En ĉi tiu listo ne estas ampleksita la komparacio, kiun mi kvante-morfologie analizis en Scienca Revuo 3/2010:
1. Esperanto (5 elementoj)
2. la hispana (12 elementoj)
3. la germana (26 elementoj)
4. la franca (27 elementoj)
5. la angla (35 elementoj)
6. la rusa (38 elementoj)
Tio, kion oni ofte forgesas pri la komparacio, tio ĝi ne nur konsistas el komparativo kaj superlativo. En Scienca Revuo 1/2011 mi verkis pri “Egaleca kaj Negativa komparacioj, elativo kaj ekscesivo”. La artikolo havas multe da tabeloj kun enrangigaj elementoj. La fina superrigardo konsistas el la averaĝoj de rangoj de la unuopaj lingvoj laŭ baza, komparaciaj, negativaj, emfazaj, elativaj kaj egalecaj formoj. La rezulto estis:
1. Esperanto (averaĝo 2,0)
2. la angla (averaĝo 2,5)
3. la hispana (averaĝo 3,5)
4. la franca (averaĝo 3,8)
5. la germana (averaĝo 4,0)
6. la rusa (averaĝo 5,2)
“As far as I’m aware, not a single European language does likewise.” = “Laŭ mia percepto, eĉ ne unu eŭropa lingvo tiel faras.” Kara aŭtoro, kia magra percepto (vidu supre).

Ankaŭ per siaj eldiroj pri ĉi tiu temo la aŭtoro pruvis sian nekompetentecon.

3) Koncerne la verbojn la aŭtoro manifestacias la plej ekstreman mankon de kompetenteco.
La plej decida frazero estas „but once you advance beyond the basics“ = “sed preterpasinte la fundamentaĵojn”. Ĝuste pri la angla oni diras ke ĝi estas la plej facile eklernebla, sed la plej malfacile ellernebla.
Koncerne la participon “-onta” li ignoras (en la senco de “ne scias”) ke ĝi esprimiĝas en la turka per la sufikso –ecek-. Eŭropaj lingvoj ne estu la juĝilo pri internacia lingvo. Ili estu helpilo por komprenigi Esperanton al ne-eŭropanoj.
Ankaŭ la lasta legebla parto de la “ekspertizo” de la aŭtoro nomas “strangaĵon”, ke Esperanto en la nerekta parolo rezignas pri subjunktivo (latinida), konjunktivo (germana, rusa), aŭ posesiva participo (turka) por egaligi la tenson de la citaĵo al tiu de la parolo.
Mia kvanta morfologia analizo de la verbo bedaŭrinde estas en komenca fazo kaj momente ne disponeblas.

Espereble ĉi tiu kontribuo estas utila por vi.

tukero
afiŝita je 2015-01-19 15:21:31

Kara Nicolee,
mi rigardis tiun retpaĝon kaj konstatis ke Dorren mem enpaĝigis bonegan respondon de anglalingva Esperantisto:
http://www.doctordada.com/an-open-letter-to-gaston-dorren-the-author-of-lingo/
Rekomendinda legaĵo, kiu estas legebla en la angla kaj Esperanto.
Salutas
Tukero

nicolee
afiŝita je 2015-01-19 20:43:56

Tukero. Mi ja provis instigi Jonathan respondi kaj legis lian respondon eĉ antaŭ ol ĝi publike aperis en la retejo.

tukero
afiŝita je 2015-01-19 21:37:24

Kara Nicolee,

bonege. Dankon.

Tukero

Jano
afiŝita je 2015-01-19 21:57:54

Legu mian respondon al tiu ĵurnalisto ĉi tie: http://wecutthecrap.com/if-youre-going-to-slag-off-esperanto/

tukero
afiŝita je 2015-01-19 23:08:41

Kara Jano,

ankaŭ bonege! Ankaŭ dankon!

Tukero

fredeo
afiŝita je 2020-02-28 10:20:20

Tukero. Mi ja provis instigi Jonathan respondi kaj legis lian respondon eĉ antaŭ ol ĝi publike aperis en la retejo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.