Forumo

TemojNi gratulas al ….Gratulon al edukado.net

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-12-12 17:28:36

Gratulon, ĉar el revo kolekti instruilojn en retpaĝaron ĝi, en 14 jaroj, disponas pri preta bazo por klerigaj retkursoj, grave kontribuas per disponigo de granda amaso da materialoj, kiuj helpas lernantojn kaj instruantojn, havas tre gastaman forumon, disponigas rimedojn por registrado de kursoj de Esperanto kaj de diplomlaboraĵoj. Gratulon, ĉar ĝi vastigis la ekzamensistemon, plenigas la Universalajn Kongresojn per gajaj kaj efikaj kursoj, kaj ankaŭ diversajn aliajn Esperantistajn aranĝojn tra la mondo. Gratulon, ĉar ĝi fariĝis fondaĵo, tiel ke ĝi pli kaj pli frukte povas servi al esperantistoj kaj al Esperanto. Gratulon, ĉar tiel ĝi kontribuas kun ILEI kaj UEA. Ĉio ĉi estas nur parto de mia malvasta starpunkto. Eble aliaj membroj scios pli bone loki la paĝararon, ties servojn kaj enhavon en vastan perspektivon kadre de Esperantujo. Gratulon kaj dankon al ĝi, sume :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-08-03 14:19:53

Membriĝis al edukado.net la 4000a membro!

kristof
afiŝita je 2015-08-17 06:29:46

Hura!!!

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-12-15 10:41:40

Ni revigligu ĉi tiun fadenon :)
Dankon al edukado.net por tiom da ebloj lerni, instrui, progresi sur la Esperanta kampo, kiujn ĝi donas al ni.

leandro_abrahao
afiŝita je 2016-11-10 03:22:57

Elkorajn gratulojn al Katalin pro la ricevo de la FAME-premio! Por ekscii pli, legu la novaĵtekston. Mi trovis en Jutubo kelkajn videojn el la solenaĵo!. Ĝuu ilin. :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2016-11-23 01:37:51

15-jara! Plenkreska kaj matura junulo! Longan vivon al la estimata paĝaro! :)

tukero
afiŝita je 2016-11-23 21:12:43

Gratulegon je la tria jarkvino! Dankon por la epokfara laboro kaj ek al la dua jardeko! Mi deziras al vi sanon, forton kaj emon.
Amike
Tukero

Mireille
afiŝita je 2016-12-11 14:31:05

ILEI gratulas la skipon de EDUKADO.NET kaj la motoron de ghi : KATALIN KOVATS

Okaze de la 15-a datreveno de la lanĉo de la paĝaro EDUKADO.NET ILEI volas kun multaj aliaj uzantoj, admirantoj, gratulantoj, kune kanti sincerajn laŭdojn kaj esprimi elkorajn dankojn al Katalin.
La Movado ne estus la sama, se EDUKADO.NET ne ekzistus. La instruado kaj lernado de Esperanto en la mondo ne estus la sama, se EDUKADO.NET ne ekzistus. Ĝi estas piliero de tiu tasko. Ĝia apero en 2001 estas mejloŝtono en la evoluo de la instruado-lernado kaj en la helpo al ili.
Okaze de la fondo de EDUKADO.NET mi ne aktivis en tiu kampo, mi ne scias, kiel tiu naskiĝo okazis konkrete kaj ĉu estis kontaktoj kun ILEI, kiu havas paralelan celon kaj taskon. Tamen rigardante la evoluon el la jaro 2016 mi povas diri, ke la solvo elektita estas bona solvo. Katalin povas libere nutri kaj gvidi la paĝaron, kaj mi observas la efikecon de tiu laboro. Regule venas novaj aferoj por allogi la intereson de la uzantoj, kiel RISKO LUDO kaj nun EKPAROLU. Ĉiam Katalin sukcesas flari la bezonojn de la uzantoj kaj de la esperantistoj ĝenerale kaj organizi ion por kontentigi tiujn bezonojn. Laŭ merkatika vidpunkto ŝi gvidas sian ŝipon perfekte. Nia Movado bezonas asociojn kun estraroj kaj komitatoj, kaj individuojn agemajn, lertajn, valoregajn, kiuj floras ekster tiaj rigidaj kadroj. Ni devas respekti ilin kaj danki al ili.
En 2013 Katalin Kovats fariĝis Honora Membro de ILEI. En 2015 ŝi ricevis la Premion de FAME fondaĵo. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto. Mi volas substreki, ke unue ŝi estas matematikistino, kaj tio certe influas ŝian efikan laboron. La maniero, laŭ kiu ŝi vidis la valoron de KER-ekzamenoj por nia lingvo, traktis kun la Konsilio de Eŭropo, sukcesis organizi la tradukadon de la baza libro kaj obtenis la agnoskon pruvas tion.
Mi ankaŭ volas danki al ĉiuj, kiuj subtenas la paĝaron EDUKADO.NET.
Ŝi havas sian « fan club » kaj mi membras en ĝi. Espereble granda parto de tiu skipo venos al Les Brenets por AMO LIMA la 25-an de majo, por studi dum 4 tagoj kun Katalin, Monika Molnar kaj mi en ravaj ĉelimaj vilaĝoj Les Brenets en Svislando kaj Villers-le-Lac en Francio.

Elkoraj salutoj al ĉiuj kunfestantoj

Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI
Les Brenets, 2016-12-11

mojo
afiŝita je 2016-12-11 17:51:52

Mireille jam bele diris ĉion (dankon al ŝi!). Mi simple aldonu mian nomon al la listo de dankegemaj gratulantoj - edukado.net estas vera trezorejo, ni subtenu ĝin!
Mojo

akrocefalo
afiŝita je 2016-12-11 19:23:19

Nome de la Esperanto klubo en Loveno, Belgio, "Esperanto 3000", mi sendas gratulojn kaj dankon al Edukado.net, Katalin Kovats, kaj ĉiuj kunlaborantoj, por 15 jaroj de arda laboro. Ankaŭ nia klubo de tiu laboro profitis pere de la instrumaterialoj kiuj regule aperadas, kaj kiujn ni daŭre uzis dum niaj kunvenoj.
Daŭrigu tiun belan laboron!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.