Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojKonservi la memoron

viktoro44
afiŝita je 2015-01-13 14:36:54

Ni konservu la memoron de la kataluna esperanto-historio. Bapnu kun ni

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) lanĉis amasfinancadan kampanjon por renovigi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN), kiu enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio. La kampanjo finiĝas la 19an de januaro.

En la unua fazo de la kampanjo oni celas atingi 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. En estonta dua fazo, la kampanjo celas kolekti pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj.

Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio.

La kampanjo estas en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”.

La proponataj rekompencoj por la donacoj povas esti simpla danko kaj invito al inaŭguro, publikigo de la nomo en ŝildo sur la muro de la ejo, sed oni ankaŭ proponas vespermanĝojn, gastigadojn, ciceronadojn, kulturajn profesiajn vizitojn en Esperanto, kvalitajn artajn bierojn kun esperanta nomo, ekzemplerojn de La Eta Princo, Asteriks, aŭ la lastajn eldonajn novaĵojn de la kataluna asocio, kursojn, t-ĉemizojn, diskojn kaj eĉ koncertojn de Kaj Tiel Plu. La plej donemajn mecenatojn eĉ honorigos la Katalunaj Kongresoj de Esperanto.

http://vkm.is/bapn

Katalin
afiŝita je 2015-01-21 20:01:27

Mi kun ĝojo legis nun en Libera Folio, ke la kampanjo sukcesis.http://www.liberafolio.org/2015/kataluna-amasfinancado-sukcesis
Mi kore gratulas la katalunajn samideanojn , dankas ĉiujn, kiuj helpis kaj deziras sukceson por la grava projekto.
Katalin Kovats,redaktoro

fredeo
afiŝita je 2020-02-26 14:10:29

La proponataj rekompencoj por la donacoj povas esti simpla danko kaj invito al inaŭguro, publikigo de la nomo en ŝildo sur la muro de la ejo, sed oni ankaŭ proponas vespermanĝojn, gastigadojn, ciceronadojn, kulturajn profesiajn vizitojn en Esperanto, kvalitajn artajn bierojn kun esperanta nomo, ekzemplerojn de La Eta Princo, Asteriks, aŭ la lastajn eldonajn novaĵojn de la kataluna asocio, kursojn, t-ĉemizojn, diskojn kaj eĉ koncertojn de Kaj Tiel Plu. La plej donemajn mecenatojn eĉ honorigos la Katalunaj Kongresoj de Esperanto.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.