Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKio / Kiu / Kia estas via nomo ?

Kiun el la subaj demandoj ŝajnas al vi preferinda?

kristof
afiŝita je 2015-07-06 06:37:13

Pluraj uzoj povas kunekzisti sed mi ŝatus mezuri, ĉu la esperantistoj havas klaran preferon. Vi estas invitita aldoni klarigeton pri via elekto. Antaŭdankon pro via partopreno!

Katalin
afiŝita je 2015-07-06 10:17:34

Mi vere scivolas pri la rezulto de via enketado. Mi mem estas pro KIU.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-07-06 11:18:20

Ankaŭ mi estas por KIU, sed komence de la lernolibro "Saluton!" mi lernis demandi per "kio".
Tamen iam oni diris al mi, "al la demando kio estas via nomo? vi devus respondi mia nomo estas vorto".

Mi aldonis vian enketon al la fadeno "listo de enketoj en edukado.net" :)

kristof
afiŝita je 2015-07-06 15:18:25

Ve, mi ĵus rimarkis eraron en la demando! Jen kio okazas kiam oni ŝanĝas parton de frazo sen kontroli la tuton poste… :(

viktoro44
afiŝita je 2015-07-07 05:12:12

Mi aŭdis ie, ke laŭ Zamenhof devus esti "kia estas via nomo?", sed tio ŝajnas al mi tre stranga, ĉar al tiu demando, mi respondus "mia nomo estas bela" aŭ "longa"… Mi konsentas kun Leadro pri "kio", do mi ankaŭ preferas demandi per "kiu…".

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2015-07-11 07:48:54

Mi tre forte subtenas la uzon de kiu. En la franca lingvo, kiam oni parolas laŭ la akademiaj normoj, oni diras "quel est ton nom? (Quel (nom) est ton nom ? = kiu (nomo) estas via nomo?)
"Kiu" estas adjektiva demanda-vorto kun subdirita nomo.
La ofte fuŝa uzo de "kio" venas de la kopio de la angla formo "What is your name?".
"Kio estas via nomo?", en esperanto, estas uzebla, sed signifus, ke oni povas respondi per iu ajn ĝenerala substantivo. Ekzemple: Mia nomo estas inventaĵo de miaj gepatroj.
Mia nomo estas kopio de la avinja nomo.
kaj por "Kia estas via nomo ?" oni devas respondi per adjektivo. Ekzemple: Mia nomo estas belsona.
Oni povas eviti dilemon uzante la formon: Kiel vi nomiĝas? En la franca "Comment tu t'appelles ? ou "Comment t'appelles-tu?"
Estus bone, se ĉiuj lecionoj por komencantoj agordiĝus por konsili: kiu estas via nomo ?
Ĉar pli poste en la lecionoj venas: kiu estas via domo? (= kiu (domo) estas via domo?)
kiu estas via libro? (= kiu (libro) estas via libro?)
Pli bone, ke la lernantoj pensu logike ekde la komenco.

fringilla13
afiŝita je 2015-08-11 16:17:14

La unua, intuicia elekto, estas por mi ĉiam "Kia estas via nomo?" Sed mi konsentas, ke la demando estas dusignifa - mi povus respondi ĝin ne nur per mia nomo, sed ankaŭ per la vortoj "Kia? - Longa kaj malfacile prononcebla".
La germanoj demandas "Wie ist dein Name?" (Kia estas via nomo?), kaj ne estas problemo. En la pola lingvo ni ne uzas tiel konstruitan demandon, nur "Kiel vi nomiĝas?" (Jak się nazywasz?), sed mi povas demandi "Kian nomon vi elektis por via infano?" (Jakie imię wybrałaś/łeś dla dziecka?) Kompreneble la respondo estas nomo, sed, se oni ankoraŭ ne volas malkaŝi ĝin, oni povas respondi eviteme: "Belan."
Se mi demandas en la pola lingvo "Kiun nomon vi elektis por via infano?" (Które imię wybrałaś/łeś dla dziecka?), tio signifas, ke jam estis proponitaj (konsiderataj) kelkaj nomoj, kaj oni devas elekti unu el ili. Pro tio la demando "Kiu estas via nomo?" ankaŭ ne tute plaĉas al mi - mi komprenas ĝin pli "Kiu el tiuj ĉi nomoj estas via nomo?"
Tute ne plaĉas al mi la demando "Kio estas via nomo?", malgraŭ ke la angla "What's your name?" sonas tute normale.

Mi devas konfesi, ke dum jaroj mi multfoje pripensis la aferon, kaj neniu el la tri demandoj ŝajnas al mi tute logika. Ambaŭ respondoj plaĉas al mi: "Mi nomiĝas M." kaj "Mia nomo estas M." Sed - strange - mi evitas tiel formulitan demandon kaj ĉiam elektas "Kiel vi nomiĝas?".

fringilla13
afiŝita je 2015-08-12 10:54:42

Defendo de la demando "Kio estas via nomo?"

Tre plaĉis al mi la respondoj je tiu demando, kiujn proponis Retnula: "Mia nomo estas inventaĵo de miaj gepatroj" kaj "Mia nomo estas kopio de la avinja nomo".

Ĉiu propra nomo estas substantivo, ĉiu nomo iam estis tute simpla substantivo aŭ substantive uzita esprimo. Ni ne plu konscias pri tio, sed ne estas malfacile trovi la originon kaj signifon de la nomoj tradicie uzataj en Eŭropo. Estas ankaŭ nomoj, kies signifon oni tuj rekonas, ekz. la polaj nomoj Róża [ruĵa] (Rozo), Kalina (Viburno), Jagoda (Bero), la angla nomo (sufiĉe populara en Usono) Autumn (Aŭtuno) k.s. En iuj landoj (ekz. en mia lando) ekzistas pli-malpli fiksitaj listoj da tradicie uzataj nomoj, el inter kiuj oni povas elekti nomon por sia infano. Se nomo ne troviĝas en tiu (longega) listo, ĝi ne ĉiam estas facile akceptata (iufoje tute ne estas akceptata) de oficisto, kies tasko estas registri la novnaskiton. En iuj landoj de la mondo la libereco elpensi nomon estas pli granda, en iuj tre granda. Tiam nomoj egalas al simplaj substantivoj, ankaŭ al substantive uzataj adjektivoj aŭ pli longaj esprimoj.

Eĉ se elekto de la nomo por infano (ekz. por pola infano) signifas elekton el inter tradicie uzataj nomoj ("Kiu el tiuj multegaj nomoj estas la via?" ), dombesto (ekz. kato) povas esti nomata tute libere. Ĝia nomo ofte egalas al simpla substantivo.

Jen kelkaj ekzemploj de konataj de mi nomoj de polaj katoj:
* Tygrys(ek) - Tigr(et)o - tre populara nomo de striita kato.
* Daks - Melo (de la germana "Dachs", pole "borsuk" ) - tute nekutime, melosimile striita kato.
* Karbon - Karbo (de la latina "carbo", pole "węgiel" [legu simile al vengjel]) - tute nigra kato, eĉ la nazpinto kaj la palato estis nigraj.
* Gacek - Plekoto - kato kun eksterordinare grandaj oreloj, kio ne estas eco de simplaj polaj katoj "tegmentaj" (senrasaj). La esperantan nomon "plekoto" mi trovis laŭ la latina nomo en la vikipedia artikolo pri vespertoj https://eo.wikipedia.org/wiki/Kiropteroj
-- genro: PLEKOTO (Plecotus) -- specio: Plekoto grandorela (Plecotus auritus) / specio: Plekoto longorela (Plecotus austriacus).
* Krowa [krova] - Bovino - katino bovinsimile makulita.
* Maszkaron [maŝkaron] - Maskarono - mia nuna kato, kiu, malkontenta, faris groteskajn mienojn.
* Ursus - Traktoro - pro nekutime laŭta ronronado.

La historio de la lasta nomo estas interesa. Ursus (Urso) estas la nomo de la eksterordinare forta sklavo de Ligia el la romano "Quo Vadis?" de Henryk Sienkiewicz, esperantigita de Lidja Zamenhof (legebla rete, vidu la ligilojn en la vikipedia atrikolo https://eo.wikipedia.org/wiki/Henryk_Sienkiewicz).

Tian nomon elektis la pola fabriko pri motoroj kaj traktoroj en apudvarsovia vilaĝo Czechowice [ĉeĥovice] (hodiaŭ la varsovia urboparto Ursus) - dum kelka tempo en la pola lingvo la nomo de la traktoro egalis al la vorto "traktoro" mem, kiel ofte okazas en la lingvouzo. Averaĝa polo ne nepre scias, kion signifas la latina vorto "ursus", ja "urso" en la pola lingvo nomiĝas "niedźwiedź". [legu iel simile al njeĝjvjeĝj] :) - Konklude la substantivo "urso" iĝis vira nomo, poste akiris signifon de "traktoro", kaj sekve iĝis nomo de laŭte (kiel traktoro) ronronanta kato.

Ĉu ni ne povas tute logike demandi: "Kio estas la nomo de via kato?" aŭ "Kato, kio estas via nomo?" Ĉu post pripenso ni ne povas tamen trovi logikon de tiu demando en simplaj interhomaj rilatoj?

Plej verŝajne la demando "Kia estas via nomo?" daŭre estas/os tiu, kiun mi intuicie elektus. Ĉar mi ne certas, ĉu ĝi estas sufiĉe ĝenerale akceptata en Esperantujo, mi evitas ĉiujn tri kaj demandas "Kiel vi nomiĝas?"

kristof
afiŝita je 2015-08-18 12:24:07

Dankon pro viaj kontribuoj, fringilla13! Ili enlumigas la verŝajnan kialon de la Zamenhofa uzmaniero de "kia" – laŭ la modelo de la slavaj lingvoj. Por Zamenhof "kia" estis pli ol vorto, kiu vokas nur adjektivon. Li uzadis ĝin preskaŭ sisteme kiam li atendis respondon nedifinitan. Li rezervis "kiu" por respondoj limigitaj je kelkaj difinitaj ebloj.

Longan tempon mi uzadis "kio" pro tio, ke ĝi ŝajnas al mi pli ĝusta ĉar pli ĝenerala. Por mi, demandi "kiu estas via nomo" estis kvazaŭ montri difinitan liston da X nomoj kaj demandi "kiu [el ĉi tiuj nomoj sur la listo] estas via nomo?"

Mia nuna preferata elekto estas "kiu", sed mi ankoraŭ ne 100-procente adoptis ĝin. Mi daŭre sentas, ke la ĝeneraleco de "kio" estas konsiderinda argumento por alpreni ĝin.

tukero
afiŝita je 2015-08-21 19:55:44

kristof skribis:
Pluraj uzoj povas kunekzisti sed mi ŝatus mezuri, ĉu la esperantistoj havas klaran preferon. Vi estas invitita aldoni klarigeton pri via elekto. Antaŭdankon pro via partopreno!
En la naciaj lingvoj la afero vere estas pli kompleksa. Ofte oni tute ne demandas per kompleta frazo: „Propra nomo? Familia nomo? Patrinimo? … ktp.“ Supozeble ĉi tie temas pri la „voknomo“. Mi ellaboris tabelon de 25 lingvoj por konstati la relativan oftecon de la kiu-, kio- kaj kiel-demandmanieroj.
Salutas Tukero

 PDF Alkroĉita dosiero: 11136_1440186944.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.