Forumo
Temoj / Novaĵoj kaj anoncoj de la membroj / Fariĝu testanto de nova internacia lernolibro
| 
                 | 
            
                 
                    kristof
                     
                    Projekto de internacia lernolibro bezonas kursogvidantojn, kiuj bonvolas testi ĝin! 
Bonvolu elŝuti la jenan dosieron por legi la kompletan alvokon.    | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    pwierzbowski
                     
                    Saluton, mi tre volonte testos ĝin. Ja oktobre ni komencos novan kursaron kaj estos tre bone provi ion novan, des pli se far elstara teamo  
                              | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    kristof
                     Kie estas la butono "mi ŝatas"?                   | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    viktoro44
                     
                    Ankaŭ mi ŝatus partopreni en via projekto!                 
             | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    LEMARCHANDPI
                     
                    Mi atente legis vian dosieron kiu ege interesas min. 
            Mi ankaù estas preta helpi vin laùeble. Gratulojn por la projekto kaj la laboro jam farita ! Petro.  | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    pjer
                     
                    far' signifas : faire | do | thun, machen | ... Ni ne rompu la perfektan regulecon de Esperanto, ni ne uzu "far" kiel prepozicion, sed "farita de" aù "fare de" en tia okazo.                 
             | 
        
                ![]()  | 
            
                 
					(Eksmembro) retnula
                     
                    Mi ne komprenis perfekte vian celon. 
            Vi anoncas lerno-libron, do mi supozas paperan lerno-libron. Poste vi aludas pri vivanta lingvo kun aŭd-dokumentoj,ktp... Do eble la lerno-libro ne estos papera, aŭ ĝi estos papera kun plia materialo sur k-disko ? Aŭ ĝi estos utiligebla nur per ret-aliro ? cxu per smartphone? Do resume, kiuj teknikaj rimedoj estos bezonataj kaj devigaj ĉe la uzantoj? Pardonu mian scivolon. Ginette  | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    kristof
                     Saluton Ginette, via demando estas interesa – dankon pro starigi ĝin! Ni parolas pri "vivanta lingvo" ĉefe pro tri kialoj: 
  | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    kristof
                     
                    Mi profitas la okazon por danki ĉiujn, kiuj ĉi tie respondis jese al nia voko! Mi rekte kaj persone kontaktos vin antaŭ la fino de la monato.                 
             | 
        
| 
                 | 
            
                 
                    LEMARCHANDPI
                     
                    Saluton al ĉiuj ! 
Ĉar temas pri projekto de lernolibro, ŝajnas al mi ke estus bone rememorigi al ni ĉiuj, la ĉefajn kriteriojn, de taŭga, nuntempa E°-lernolibro por plenkreskuloj. Tion tre efike faris Xosé Conde Llinars jam en 2010. Lia laboraĵo titolas : "Komparo de E° Lernolibroj" - "Alproksimigo al la analizo pri la taŭgeco de la E°-lernolibroj" - "Priskribo de ideala internacia nuntempa E°-lernolibro por plenkreskuloj". La gvidanto de la laboraĵo estis Dr Katalin Kovats kadre de la Universitato Adam Mickiewicz de Pollando. Krome, ene de "Manlibro pri instruado de E°", eldonita de E@I kaj ILEI kies redaktoro estas denove Katalin Kovats, Stefan Mac Gill (Eventoj 1997) tutsame prezentas la ĉefajn dezirindajn trajtojn de novaj lerniloj. Kompreneble, ni povas elŝuti tiujn ambaŭ ege bonajn studaĵojn ĉe "edukado.net" Vi bonvolu trovi ĉi kune resumon de tiuj dokumentoj. Temas pri eta "Powerpoint" prezentado. Mi nur resumis kaj enpaĝigis la argumentojn. Beadaŭrinde, la movbilda dokumento estas « tro peza » por ke mi povu ĝin demeti ĉi tie. Do vi trovos nur nemovbildan prezentadon. Plej amike, Petro    | 
        


 
                
                
