Forumo
Temoj / Novaĵoj kaj anoncoj de la membroj / Fariĝu testanto de nova internacia lernolibro
LEMARCHANDPI
Mi kaptas la okazon por tutkore saluti "VIKTORO44", "pjer", kiujn mi renkontis dum la interesplena staĝo, efike kaj majstre gvidata de KATALIN, lastjare en "KVINPETALO".
Mi aldonas, ke mi deziras dankegi Ginette MARTIN ("Retnula" estas falsa kromnomo !!!). Ŝi tre efike konsilis kaj helpis min dum la enpaĝigo de la retkurso : ESPERANTO ETAPE" (Kursverkisto : Stefan Mc GILL), por la pretigo de la "pdf" kaj lumbildaj "pps" versioj. http://www.ilei-mondo.info/page.php?pid=56457037 Ve ! Bedaŭrinde, tiu kurso, depost unu jaro haltis je la 15a leciono / paŝo), pro la troa impona laborŝarĝo de Stefan ....???!!!! Petro |
Katalin
Dankon, Pjer pro la tre valoraj kontribuaĵoj kaj ligoj kaj VIA granda laboro, kiun vi tre modeste ne sufiĉe priskribis. Jes, estas bedaŭrinde, ke Stefan ne havas sufiĉan tempon por fini sian projekton. Bonŝance dume pretiĝis la programoj Duolingo kaj uTalk, pere de kiuj oni povas per la mdoernaj aplikaĵoj lerni Esperanton, kio estis unu el al celoj de Stefan. Ĉu li tamen finos aŭ ne, mi ne vere scias.
|
viktoro44
Pjer pravas, la kurso en Kvinpetalo estis neforgesebla!
Amike, Viktoro |
Kirilo81
Interesas min ekscii, kiel progresas la projekto.
Moderna lernolibro KER-konforma por grupa instruado estas ege bezonata. |
homaran
-----Pjer, Plaĉas al mi "farita de" ! ---Keneĉjo Goldbergo (homaran) |
fotso
Mi ne komprenis perfekte vian celon.
Vi anoncas lerno-libron, do mi supozas paperan lerno-libron. Poste vi aludas pri vivanta lingvo kun aŭd-dokumentoj,ktp... Do eble la lerno-libro ne estos papera, aŭ ĝi estos papera kun plia materialo sur k-disko ? Aŭ ĝi estos utiligebla nur per ret-aliro ? cxu per smartphone? Do resume, kiuj teknikaj rimedoj estos bezonataj kaj devigaj ĉe la uzantoj? Pardonu mian scivolon. Ginette |
fredeo
Interesas min ekscii, kiel progresas la projekto.
Moderna lernolibro KER-konforma por grupa instruado estas ege bezonata. |