Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojFariĝu testanto de nova internacia lernolibro

kristof
afiŝita je 2015-08-22 09:27:36

Projekto de internacia lernolibro bezonas kursogvidantojn, kiuj bonvolas testi ĝin!
Bonvolu elŝuti la jenan dosieron por legi la kompletan alvokon.

 PDF Alkroĉita dosiero: 8701_1440235656.pdf

pwierzbowski
afiŝita je 2015-08-22 11:53:11

Saluton, mi tre volonte testos ĝin. Ja oktobre ni komencos novan kursaron kaj estos tre bone provi ion novan, des pli se far elstara teamo :)

kristof
afiŝita je 2015-08-23 09:16:18

pwierzbowski skribis:
Saluton, mi tre volonte testos ĝin. Ja oktobre ni komencos novan kursaron kaj estos tre bone provi ion novan, des pli se far elstara teamo :)
Kie estas la butono "mi ŝatas"? ;)

viktoro44
afiŝita je 2015-08-23 10:12:42

Ankaŭ mi ŝatus partopreni en via projekto!

LEMARCHANDPI
afiŝita je 2015-08-27 21:33:43

Mi atente legis vian dosieron kiu ege interesas min.
Mi ankaù estas preta helpi vin laùeble.
Gratulojn por la projekto kaj la laboro jam farita !
Petro.

pjer
afiŝita je 2015-09-03 22:48:02

far' signifas : faire | do | thun, machen | ... Ni ne rompu la perfektan regulecon de Esperanto, ni ne uzu "far" kiel prepozicion, sed "farita de" aù "fare de" en tia okazo.

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2015-09-04 09:00:17

Mi ne komprenis perfekte vian celon.
Vi anoncas lerno-libron, do mi supozas paperan lerno-libron.
Poste vi aludas pri vivanta lingvo kun aŭd-dokumentoj,ktp...
Do eble la lerno-libro ne estos papera, aŭ ĝi estos papera kun plia materialo sur k-disko ?
Aŭ ĝi estos utiligebla nur per ret-aliro ? cxu per smartphone?
Do resume, kiuj teknikaj rimedoj estos bezonataj kaj devigaj ĉe la uzantoj?
Pardonu mian scivolon.
Ginette

kristof
afiŝita je 2015-09-04 17:07:47

retnula skribis:
Mi ne komprenis perfekte vian celon.
Vi anoncas lerno-libron, do mi supozas paperan lerno-libron.
Poste vi aludas pri vivanta lingvo kun aŭd-dokumentoj,ktp...
Do eble la lerno-libro ne estos papera, aŭ ĝi estos papera kun plia materialo sur k-disko ?
Aŭ ĝi estos utiligebla nur per ret-aliro ? cxu per smartphone?
Do resume, kiuj teknikaj rimedoj estos bezonataj kaj devigaj ĉe la uzantoj?
Pardonu mian scivolon.
Ginette
Saluton Ginette,

via demando estas interesa – dankon pro starigi ĝin!

Ni parolas pri "vivanta lingvo" ĉefe pro tri kialoj:
  • la lingvo estas prezentota per realecaj dialogoj, kaj per aŭtentaj dokumentoj (afiŝoj, retpaĝoj, gazetanoncoj, program-tabulo de renkontiĝoj, ktp…). Kiam ne eblas trovi aŭtentan dokumenton, ni provos krei kiel eble plej versimilan dokumenton.
  • ni montros Esperanton tia, kia ĝi estas uzata de la nuntempaj parolantoj.
  • ni volas efektive uzi la modernajn rimedojn, kiujn vi mencias. La libro estos papera, sed akompanos ĝin retpaĝaro el kiu la uzantoj povos ĉerpi registraĵon, krommaterialojn, gvidilojn, ktp… kaj krei "klasblogon" per kiu ili povos dividi la produktojn de sia laboro. Kvankam la afero eble ŝajnas nebula, mi ne volas tro detali ĉi tion ĉar tiu parto de la projekto estas ankoraŭ nur enkapa :)

kristof
afiŝita je 2015-09-04 17:12:22

Mi profitas la okazon por danki ĉiujn, kiuj ĉi tie respondis jese al nia voko! Mi rekte kaj persone kontaktos vin antaŭ la fino de la monato.

LEMARCHANDPI
afiŝita je 2015-09-28 16:58:45

Saluton al ĉiuj !
Ĉar temas pri projekto de lernolibro, ŝajnas al mi ke estus bone rememorigi al ni ĉiuj, la ĉefajn kriteriojn, de taŭga, nuntempa E°-lernolibro por plenkreskuloj.
Tion tre efike faris Xosé Conde Llinars jam en 2010. Lia laboraĵo titolas : "Komparo de E° Lernolibroj" - "Alproksimigo al la analizo pri la taŭgeco de la E°-lernolibroj" - "Priskribo de ideala internacia nuntempa E°-lernolibro por plenkreskuloj". La gvidanto de la laboraĵo estis Dr Katalin Kovats kadre de la Universitato Adam Mickiewicz de Pollando.
Krome, ene de "Manlibro pri instruado de E°", eldonita de E@I kaj ILEI kies redaktoro estas denove Katalin Kovats, Stefan Mac Gill (Eventoj 1997) tutsame prezentas la ĉefajn dezirindajn trajtojn de novaj lerniloj.
Kompreneble, ni povas elŝuti tiujn ambaŭ ege bonajn studaĵojn ĉe "edukado.net"
Vi bonvolu trovi ĉi kune resumon de tiuj dokumentoj. Temas pri eta "Powerpoint" prezentado. Mi nur resumis kaj enpaĝigis la argumentojn.
Beadaŭrinde, la movbilda dokumento estas « tro peza » por ke mi povu ĝin demeti ĉi tie. Do vi trovos nur nemovbildan prezentadon.
Plej amike,
Petro

 PDF Alkroĉita dosiero: 8916_1443459525.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.