Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojEta "kurso" pri la Fundamento de Esperanto

Bernadox
afiŝita je 2015-09-23 06:00:17

Mi verkis unuajn lecionojn por estonta kurso pri la Fundamento de Esperanto kaj afiŝis ilin en Ipernity.

Vi povas komenci legadon en la blogero "... por ke ĉiu sciu tute klare, per kio li devas sin gvidi ..." kaj de tie daŭrigi al la pli novaj aŭ ĉe la ĝis nun lasta ""Vortoj estas reguloj", diras la ĝirafo" kaj de tie al la pli malnovaj.

La "lecionoj" celas al jam iom progresintaj legantoj (kaj nepre al instruistoj).

Testu vian scion! - Kaj volu min atentigi pri ĉiuj misoj fakaj, sed ankaŭ instru-metodaj. -- Amikan antaŭdankon.

Bernadox
afiŝita je 2015-09-23 06:09:15

Jen kiel ekzemplo la "leciono" "Netuŝebla akuŝo":

UK 2 de Ĝenevo en Aŭg. 1906 konfirmis LK, nur provizore fondita en UK 1 de 1905. Per tio ĝi fariĝis konstanta, daŭra Lingvo Institucio. La nova organizaĵo tuj aliris la taskon verki Akademiajn Korektojn (AK) de misaj tradukoj en la Universala Vortaro (UV) ...

Ankoraŭ en 1906 Th. Cart, nome de LK, transdonis raporton kun proponoj de pli trafaj tradukoj al la kvin referenc-lingvoj de UV al Z, por ke li "decidu mem la farotajn korektojn, ĉu francajn, ĉu anglajn, k. t. p.". Je 1907-02-24 Z respondis kaj aprobis plej multajn proponojn rilatantajn la francajn tradukojn. Je tiu okazo li donis klarigojn pri kelkaj malmultaj vortoj, klarigoj, kiuj poste eniris la kolekton de Lingvaj Respondoj. Pri la vorto akuŝ Z skribis:
_______________________________________________________________________

„Por ‚akuŝi’ mi konsilas konservi ĝian signifon ne transiran (kiun ĝi havas en la Un. V.). La ŝanceliĝo pri tiu ĉi vorto estis kaŭzita de la sekvanta cirkonstanco: antaŭ 5-6 jaroj S-ro de Beaufront skribis al mi, ke pro la vorto ‚akuŝistino’ estus bone doni al ‚akuŝi’ signifon transiran. Ĉar la tiama rezonado de S-ro B. ŝajnis al mi ĝusta kaj ĉar la Univ. Vortaro tiam ne havis ankoraŭ ian karakteron de netuŝebleco, tial, mi konsentis, ke li donu en sia vortaro [de 1901] al ‚akuŝi’ sencon transiran. En tia senco la vorto poste transiris ankaŭ en ĉiujn aliajn vortarojn kaj kaŭzis konfuzon kaj mi ĝin enmetis ankaŭ en la vortaron germana-esperantan [de 1904]. Nun [en 1907], ĉar la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla, mi konsilas konservi por la vorto ĝian antaŭan sencon, tiom pli, ke tiu senco estas ankaŭ pli ĝusta, logika kaj oportuna. La ekzistado de la vorto ‚akuŝistino’ tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke ‚akuŝistino’ signifas ne ‚virino, kiu profesie (!) naskas’, sed ‚virino, kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado’ (ne okupas sin per akuŝado, sed nur per akuŝoj). [LR 20 A, let. al Cart pri aprobo de la francaj AK (1907-02-24) en ED 4, Mar. 1907, p. 36; repr. en OV 1929, p. 539, BK III 2015].
_______________________________________________________________________

Viaj taskoj

1. Nomu la kvin referenc-lingvojn de UV (kaj same de FE kaj FG) en la sinsekvo, en kiu ili aperas en UV (kaj FdE laŭ stato de 1905).
2. Z referencas plurfoje al la "Universala Vortaro". En kiu jaro aperis ĝia unua eldono?
3. "S-ro de Beaufront" estis la probable plej grava pioniro de Esperanto en Francio kaj longe rigardata kiel la "dua viro de Esperanto" post Z. Liaj fru-epokaj vortaroj kaj gramatikoj estis adaptitaj al pluraj aliaj lingvoj. Per kio ĉesis la rilato de Louis de Beaufront al Esperanto? Donu koncizan respondon de maks. kvin vortoj.
4. Z asertas, ke li la vorton akuŝ "enmetis ankaŭ en la vortaron germana-esperantan [de 1905]". En tiu vortaro tamen ne Zamenhof estas nomita kiel aŭtoro, sed alia esperantisto, laŭ kies nomo oni kutime referencas al la "germanaj vortaroj". Kiu?
5. Kial Z en 1905 kaŝis sian aŭtorecon malantaŭ pajloviro? Donu koncizan respondon de maks. dek vortoj.
6. La plej grava argumento por la konsilo de Z estas, ke "la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla". La "principo de netuŝebleco" estas multfoje menciita en FdE. Post la principo de unueco (A 1.1. kaj multloke), ĝi eble estas la dua plej grava principo de FdE. La Antaŭparolo ankaŭ donas motivojn, kial ĝi estas tiel grava. -- Kial laŭ la Antaŭparolo netuŝebleco estas pli grava ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera plibonigo, konstanteco do pli grava ol boneco? Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon.
7. Laŭ difino, t.e. laŭ interkonsento de la esperantistoj, la Fundamento estas senerara. Tio koncernas tamen nur la tekstojn en Esperanto, ne la tradukojn al la referenc-lingvoj. La Fundamento mem atentigas, ke tradukoj povas esti misaj, ĉefe la tradukoj al iu certa lingvo. Al kiu? Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon.
8. La respondo de Z havas strukturon similan al tiu de tribunala verdikto. Analizu la strukturon de la respondo, disigu ĝiajn diversajn partojn kaj donu unu- aŭ duvortajn titolojn al ili, kiuj indikas la funkciojn de la partoj ene de la tuta respondo.

Kroma tasko (malfacila, ĉar multaspekta)

9. AdE asertas, "ke [UV] principe ne estis verkita kun la intenco montri la signifo-kategoriojn" (Aktoj I), do ĉu radiko estas o-, i- aŭ a-vorto (ekz.: laŭ AdE, UV ne celas montri, ĉu flor- aŭ akuŝ- estas substantivoj aŭ verboj). Bazo de tiu aserto estas analizo de UV laŭ stato de 1905, farita en la 1960-aj jaroj. --
a) Kiun Fundamentan principon aŭ kiujn Fundamentajn principojn AdE ignoris, farinte analizon nur de UV 1905? Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon (la preciziajn citaĵojn kaj trovlokojn).
b) Kiun metodon AdE devus apliki anstataŭe, sur kiuj tekstoj devus baziĝi la analizo?
c) Enhave analizu la respondon de Z pri akuŝ- kaj komparu ĝin kun la aserto de AdE. Ĉu la respondo de Z konfirmas la aserton de AdE? Donu kialojn por via opinio.

Bernadox
afiŝita je 2015-09-27 02:14:19

Nova afiŝo pri la Fundamento de Esperanto: "Futbalo kaj Fundamento" (kiu laŭ la Fundamento estas "bona esperantisto"?)

Bernadox
afiŝita je 2015-09-27 05:13:40

Nova afiŝo pri la Fundamento de Esperanto: "duonoficiala - duongraveda" (pri R 15 - "vortoj fremdaj", A 10.2 - "bona esperantisto", A 10.4 - Oficialaj Aldonoj kaj A 5.4 - "oficiala" - "privata" ). Kun taskoj.

Bernadox
afiŝita je 2015-09-29 06:02:09

Nova afiŝo pri la Fundamento de Esperanto: Prefacistoj, velgeristoj, novskolistoj ... - Pri A 11 (la "ideoj" de la Antaŭparolo apartenas al la Fundamento kaj estas netuŝeblaj). Jen la ekzameno-demandoj:

Viaj taskoj

1. La vorto "Zamenhof" aperas nur je fino de la Antaŭparolo al la Fundamento laŭ stato de 1905. Ĉu ĝi en 1905 apartenis al la Vortaro Oficiala? Donu koncizan motivigon de via respondo per ne pli ol 15 vortoj.

2. Kio estas la "ideoj" de la Fundamento? Nomu laŭeble multajn,. la plej gravan unue.

3. BD 4.2 / 4.3 mencias la kontrasto-paron privata / oficiala. Ĝi ankaŭ estas trovebla (kaj klarigita) en FdE. Kie? Notu citaĵojn kaj precizajn trovlokojn.

4. Ĉu Zamenhof estis "prefacisto"? Donu koncizan motivigon de via respondon per maks. 20 vortoj

Kromaj taskoj

5. La ideoj, kiujn Z esprimis en A 1 ĝis A 10 fariĝis "oficialaj" (devigaj) per akcepto fare de la Unua UK en 1905 (A 11 kun BD 4.3). Ĉu la venonta UK 101 en Nitra povus maloficialigi ilin? - Noto: Malfacila, ĉar - kiel ĉiuj "kromaj taskoj" - ne jam klarigita.

fredeo
afiŝita je 2019-12-19 12:12:48

Nova afiŝo pri la Fundamento de Esperanto: "Futbalo kaj Fundamento" (kiu laŭ la Fundamento estas "bona esperantisto"?)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.