Forumo

 Ŝlosita fadeno

TemojRISKOĈu estas senc'?

vmel
afiŝita je 2016-01-18 10:02:28

Komputilaj friponoj tutmonde ŝtelas en bankoj milionojn da dolaroj/eŭroj pere de interreto - uzante falsajn kodojn ktp. (nature, mi ne scias la detalojn). Malgraŭ tio, ke ĉiu banko havas komplikan plurnivelan sekurec-sistemon por protekti la monon.
Evidente, nia retejo ne havas tian seriozan protekt-sistemon, do ŝteli ĝustajn respondojn en RISKO-ludo multe pli facilas, ol monon en banko. Krome, polico certe ne okupiĝos pri tia bagatelo - do la fripono ĉi tie neniom riskas.
Por mi jam, por aliaj ludantoj baldaŭ evidentos, ke en 2016 ĉiujn monatajn ludojn kaj jaran sumon gajnos unu sama persono (iam nomita "la plej fidela" ), kun 100%-a rezulto.
Mi ne demandas - ĉu vere bongustas la fripone ŝtelita venko.
Sed ĉu en tiaj kondiĉoj estas senco ludi plu?
Oni povas respondi interesajn demandojn, konkursi por la DUA loko monate kaj jare - sed neniam ricevi premiojn, eĉ ne simbolajn steletojn. Apenaŭ tiamaniere RISKO havos sopiratajn novajn ludantojn, ankaŭ la malnovaj poiomete foriros... La tuta granda laboro de Katalin kaj Mogens perdos sencon.
"Malbona io estas en Danuj'!", kiel diris amiko de Hamleto.
Indas ion fari. En la regularo trovigas la lasta punkto pri forigo de ludanto - sed nur laŭ ties propra peto, tamen certe la aludita "ĉampionino" propravole ne foriros.
Mi petas, ke Katalin kaj Mogens konsideru tiun ĉi enskribon kiel formalan peton por esploro de la afero.

Katalin
afiŝita je 2016-01-18 11:06:14

Saluton, Valentin,
Mi devas diri al vi sincere, ke post dufoja legado mi ankoraŭ ne komprenas kion vi celas.
Kion vi nomas ŝtelado de bonaj respondoj.
Mi scias, ke kelkaj faras ekranfotojn pri la demandoj, printas ilin, lernas... sed ĉu tion vi celas?
Ĉu iun programmanipuladon?
Mi vere devus kompreni vian akuzon por kapabli agi, se necesas.

Telemo
afiŝita je 2016-01-19 16:06:07

Feliĉe multaj personoj ne ludas por gajni ... kaj ankaŭ ne por esti nek je la dua loko nek eĉ je la deka! Do mi fajfas pri ia "ŝtelo". Se iu persono ŝtelas ĝustajn respondojn, estas lia/ŝia afero kaj ne mia. Plej amike de Telemo

vmel
afiŝita je 2016-01-20 14:51:23

Kara Katalin,
ŝajne mi sufiĉe klare esprimis miajn pensojn.
Normala homo ja ne povas dum 15 aŭ 20 sekundoj trovi ĝustan respondon por ajna demando, eĉ uzante iujn slipojn ks., kaj ne fari eĉ unu eraron inter cento da demandoj.
Do evidente temas pri program-manipulado. Ŝteli ĝustajn respondojn multe pli facilas, ol ŝteli monon el banko perrete - sed spertaj friponoj sukcesas ŝteli eĉ el bankoj, malgraŭ sekurig-sistemoj (kiajn nia retejo ne havas).
Do mi jam plene certas, kaj mia certeco ĉiam plu kreskas, kiam mi ĉiutage vidas "100%" ĉe Nicolee - ke ŝi kun helpo de iu komputila "hakisto" rompis la programkodojn kaj povas aŭ "haltigi la tempon" dumlude, aŭ iel dekomence vidi la demandon, aŭ iel distingi inter la respondoj... (mi ne scias, kiajn konkretajn trukojn oni povus uzi, mi ja ludas honeste) - do garantiite ricevi absolutan rezulton.
Do ŝi sendube venkos en ĉiuj 12 monatoj de 2016. En tiaj kondiĉoj perdiĝas la senco de la tuta ludo, ĉar aliaj ludantoj absolute malhavas ŝancojn por sukceso.
en sporto oni eliminas la sportistojn, kaptitajn ĉe uzado de specifaj kemiaĵoj aŭ subaĉeto de juĝantoj. Nun la situacio samas. Indas fari same por teni la ludon honesta...

Katalin
afiŝita je 2016-01-20 15:57:44

Kara Valentin, nun mi komprenas precize kion vi celas diri. Vi suspektas – fakte akuzas – Nicolee pri malhonesta (verŝajne perkomputila) rabado de la respondoj. Estas sufiĉe grava akuzo kaj estintus laŭ mi pli taŭge persone al mi skribi anstataŭ publike. La akuzinto povus senti sin misfamigita kaj kontraŭagi forte. Mi persone neniel opinias ŝin kulpa, sed pro respekto al via peto, mi informiĝos ĉe miaj programistoj ĉu ili kapablas detekti spurojn de rabado. Kaj ĉu estas pli bona pagebla maniero sekurigi la respondojn. Pli ol tion mi ne faros, ĉar mi vere havas aliajn prioritatojn. Krome mi aldonu ke laŭ mi absolute eblas por iu kiu dediĉus kaj dediĉis multe da tempo al efika studado, atingi kun iom da bonŝanco tian rezulton. Jam estas sistemo por ke la premioj ne iru pli ol difinitaj fojoj kaj ritmoj al la sama persono. Sed kial mi ekskludu tiujn, kiuj regule gajnas? Kial mi forprenu de ili ilian meriton? Kaj se mi forigus ŝin, vi estus la sekva suckcesanto, kaj vi levus dubojn en aliaj personoj.
Alia ebla paŝo miaflanke povus esti ĉiam forigi el la ludo la plej bonan .... fari tion en ĉiu jaro.... Mi imagas, ke tion vi ne volus...
Amike, Katalin

nicolee
afiŝita je 2016-01-20 21:06:48

Kion diri pri tiaj akuzoj? Mi absolute ne havas rimedon haltigi la tempon kaj mi ne hakas komputilojn. Se mi bone sukcesas, estas ĉar mi jam delonge ludas (dum pli ol 1000 tagoj fakte) kaj ofte ricevas la samajn demandojn kiujn mi jam havis antaŭe. Ankaŭ Eŭgeno bonege ludas kaj eble li ja gajnos ĉi-monate, restas 11 tagoj do multo povas ankoraŭ ŝanĝiĝi.
Ŝajnas al mi iom strange, ke tiu kiu plendas pro manko de ebleco gajni estas tiu kiu mem plej ofte jam gajnis. Ĉu li ne povas akcepti, ke ankaŭ aliaj personoj foje gajnu?

balenido
afiŝita je 2016-01-21 09:11:58

Mi emas konsenti kun Valentin Melnikov, ke la tuta afero bezonas esploradon. Nia ludo nomiĝas "Risko" - kaj prave, ĉar respondi ĉiujn demandojn ĝuste, neniam erarante, simple ne eblas nur per propraj scioj. Ja multaj demandoj postulas tute ne scion - ĉefas pura bonŝanco.

Nu jes, kiel Nicolee rimarkis, Valentin Melnikov plej ofte gajnis, sed ankaŭ li ludas jam pli ol 1000 tagoj, kolektis plej multe da poentoj ekde la lanĉo de la ludo, kaj eĉ ludante tiom sukcese li neniam havis 100%an rezulton (krom, kompreneble, post kelkaj unuaj tagoj de monato). Kaj mi tre dubas, ke lia memorkapablo estas malpli bona ol tiu de Nicolee... Tio ja nur pruvas, ke la ludo enhavas demandojn, kaj ne malmultajn, kiujn ĝuste respondi oni povas nur hazarde. Kiu povas memori kiom da ekzempleroj de iu libro estis venditaj dum iu jaro? Aŭ se ĉi tion oni iel memoras, restas multo da aliaj simile nerespondeblaj demandoj...

euxgeno
afiŝita je 2016-01-21 11:53:48

Nur pro senpruvaj akuzoj necesas por ĉiam forigi tiajn akuzantojn. Estimata Valentino, ĉu vi akiris kleron pri informatika sekureco? Se jes, do rakontu al ni, kiel unu persono povas haki la datumbazon de la retejo? Se ne, do bonvolu ne diri stultaĵojn, ĉar mi kaj aliaj homoj kun moderninformatika klero kapablas ja taksi la probablecon de tia ago. Mi konfirmas, ke eblas dum 20 sinsekvaj tagoj respondi ĝuste al ĉiu demando, mi mem havis tiajn seriojn. Malofte aperas demandoj kiujn mi ne vidis antaŭe. Kaj malmultnombraj mistrafoj plejparte estas kaŭzitaj de neatentemo, sed ne de nescio. Se vi ne povas simple memorfiksi ĉiujn demandojn, tio tute ne signifas, ke aliaj ne povas.

vmel
afiŝita je 2016-01-21 12:39:15

Katalin:
== laŭ mi absolute eblas por iu kiu dediĉus kaj dediĉis multe da tempo al efika studado, atingi kun iom da bonŝanco tian rezulton.

Se iu sportisto dediĉus kaj dediĉis multe da tempo al efika trejnado - ĉu fine li povos trakuri 100 m dum 5 sekundoj? Aŭ salti (sen stango) 3 m alten?
Ekzistas ja limo por fizikaj kapabloj de homo...

Eŭgeno:
== Estimata Valentino, ĉu vi akiris kleron pri informatika sekureco? Se jes, do rakontu al ni, kiel unu persono povas haki la datumbazon de la retejo? Se ne, do bonvolu ne diri stultaĵojn, ĉar mi kaj aliaj homoj kun moderninformatika klero kapablas ja taksi la probablecon de tia ago.

Ĉu vi neniam aŭdis, ke iu fripone eltiris monon el banko? Mi aŭdas tiajn novaĵojn regule. Kaj - mi jam diris - bankoj havas komplikajn sekurig-sistemojn, kiujn nia retejo ja ne havas (ĉar neniu pensus, ke ĝi bezonatus). Se vi estas fakulo pri tiu temo (kiel mi komprenis el viaj vortoj) - klarigu, kiel oni sukcesas ŝteli el la bankoj; kaj kiel viaopinie oni ne povas same agi ĉi tie.
Ankaŭ kalkulu probablecon ricevi 100%an rezulton por sinsekvaj seneraraj respondoj al 63 (ĉi-momente) demandoj, inter kiuj (kiel prave atentigis Balenido) iam trafas tute nerespondeblaj.

== Malofte aperas demandoj kiujn mi ne vidis antaŭe.

Sed ja aperas. Novaj demandoj aldoniĝas konstante.

== Kaj malmultnombraj mistrafoj plejparte estas kaŭzitaj de neatentemo, sed ne de nescio.

Jes. Kaj ĉiu viva homo ne povas agi ĉiam absolute senerare.

== Se vi ne povas simple memorfiksi ĉiujn demandojn, tio tute ne signifas, ke aliaj ne povas.

Ĉiuj miaj amikoj diras, ke mia memorkapablo estas elstara.
Do se mi mistrafas - tio signifas ke mi simple ne sciis iun ekzotikan fakton. Aŭ foje pro neatentemo, jes, ĉar mi ne estas roboto.

Nature, fripono neniam agnoskos sin kulpa, li/ŝi ĉiam laŭte krios pri sia senkulpeco kaj furioze atakos tiujn, kiuj atentigis la publikon pri lia/ŝia fiago.

euxgeno
afiŝita je 2016-01-21 14:00:27

vmel skribis:
Ĉu vi neniam aŭdis, ke iu fripone eltiris monon el banko? Mi aŭdas tiajn novaĵojn regule. Kaj - mi jam diris - bankoj havas komplikajn sekurig-sistemojn, kiujn nia retejo ja ne havas (ĉar neniu pensus, ke ĝi bezonatus). Se vi estas fakulo pri tiu temo (kiel mi komprenis el viaj vortoj) - klarigu, kiel oni sukcesas ŝteli el la bankoj; kaj kiel viaopinie oni ne povas same agi ĉi tie.
Bankaj sistemoj povas esti hakitaj per atakoj fare de multaj serviloj. Unu persono kapablas tion fari nur hazarde. Ne ekzistas tiaj programoj, en kiuj oni klikas "haku bankon" kaj ricevas aliron al la tuta datumbazo. Ne legu gazetojn kaj ne rigardu televidon, ĉar tie vi neniam ekscios veron. Nur provu haki ion mem, ekz. Wi-Fi-reton de via najbaro. Jam poste vi povas juĝi. Nun vi similas al la stultuloj, kiuj juĝas esperantistojn nur per siaj scioj akiritaj el gazetoj kaj televido.

Citaĵo:
Ankaŭ kalkulu probablecon ricevi 100%an rezulton por sinsekvaj seneraraj respondoj al 63 (ĉi-momente) demandoj, inter kiuj (kiel prave atentigis Balenido) iam trafas tute nerespondeblaj.
Mi scias respondojn al la ĝis nun aperintaj 1250 demandoj. La plimulton mi sciis antaŭ mi komencis ludi, tiujn kiuj mi ne sciis mi aldonis al mia Anki-sliparo kaj ellernis. Se Katalin respondos, iom nuntempe estas demandoj, mi kaj vi (se vi scipovas dunomialan distribucion) facile kalkulos la probablecon.

vmel skribis:
Sed ja aperas. Novaj demandoj aldoniĝas konstante.
Kaj plej ofte mi ankaŭ scias la respondojn, ĉar ofte ili sekvas el la antaŭaj aŭ simple el logiko aŭ sperto.

vmel skribis:
Jes. Kaj ĉiu viva homo ne povas agi ĉiam absolute senerare.
Ankaŭ vi. Nun vi eraras asertante ke ne eblas 21 sinsekvajn fojojn respondi ĝuste. Ĉar mi tion faris. Kaj mi scias, ke la probableco de tio estas multe pli alta, ol de tio, ke simpla esperantistino kun pli ol 50-jara memdediĉo al Esperanto povus kaj volus haki la datumbazon de la retejo.

vmel skribis:
Ĉiuj miaj amikoj diras, ke mia memorkapablo estas elstara.
Sed ne la plej elstara. Iu esperantisto en la mondo povas havi pli bonan memoron. Kiel mi jam menciis, mi scias respondojn al ĉ. 1250 demandoj.

vmel skribis:
Nature, fripono neniam agnoskos sin kulpa, li/ŝi ĉiam laŭte krios pri sia senkulpeco kaj furioze atakos tiujn, kiuj atentigis la publikon pri lia/ŝia fiago.
Stultulo neniam agnoskos sin stulta, kiel vi nun. Via scio pri informatika sekureco kaj matematika probableco estas ĉirkaŭnula. Kaj vi havas neniun (NENIUN!) pruvon de via fiakuzo. Neniu povas esti traktata kiel kulpa sen pruvoj. Sed vi neniam agnoskos sin malprava kaj neniam pardonpetos al s-ino Nicole Else, ĉar vi ial opinias sin la plej saĝa en la mondo en ĉiuj fakoj.
1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.