Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu "mezelaboranta"?

braien
afiŝita je 2018-10-31 19:47:59

Ĉu oni povas uzi "meze" kiel prefikso, por montri "in the middle of" aŭ "en train de"? Kiel "Mi estis mezelaboranta"? (I was in the middle of working/ J'étais en train de travailler)

Mi estas nur kurioza. Mi ne trovis artikolojn pri tio, sed ĝi ŝajnas al mi tre utilan.

Dankon!

Ĉefonklino
afiŝita je 2018-10-31 23:08:28

braien skribis:
Ĉu oni povas uzi "meze" kiel prefikso, por montri "in the middle of" aŭ "en train de"? Kiel "Mi estis mezelaboranta"? (I was in the middle of working/ J'étais en train de travailler)
Mi estas nur kurioza. Mi ne trovis artikolojn pri tio, sed ĝi ŝajnas al mi tre utilan.
Dankon!
La tutan adverbon MEZE ni ne uzas kiel prefiksoN, kaj entute ne estas bona ideo ĉion provi esprimi pere de unu vorto. Ankaŭ en la aliaj lingvoj ofte ni bezonas plurajn vortojn por precize esprimi ion. Sed ĝuste tiu via ekzemplo esprimeblas pere de participa formo kun -ANT. "Mi estis laboranta, mi estas laboranta, mi estos laboranta kiam..... " ĉu meze, trione, fine, sed mi estis faranta ion kiam io alia okazis.
Ĉiam klopodu al klareco kaj ne al mallonga esprimi de io.

braien
afiŝita je 2018-11-01 16:50:09

Mi dankas vin por dividi viajn pensojn pri ĉi tion. Jes, mi kunsentas ke ni devas ne timiĝi en la uzado de plurajn vortojn por esprimi aferojn.

Mi pensis pri tio nur por emfazi la econ de esti meze de unu ado, ĉu "Mi estis meze de labori" estas bona, aŭ ne?

Dankon!

Katalin
afiŝita je 2018-11-02 00:45:07

braien skribis:
Mi dankas vin por dividi viajn pensojn pri ĉi tion. Jes, mi kunsentas ke ni devas ne timiĝi en la uzado de plurajn vortojn por esprimi aferojn.
Mi pensis pri tio nur por emfazi la econ de esti meze de unu ado, ĉu "Mi estis meze de labori" estas bona, aŭ ne?
Dankon!
Vi estas meze de laboro, meze de la studoj, meze de io ... (substantivo necesas, ne eblas esti meze de -i, do, de verbo.) Jam pro tio ne, ĉar DE ne staru antaŭ infinitivo.

tukero
afiŝita je 2022-03-01 22:08:32

Ĉefonklino skribis:
braien skribis:
Ĉu oni povas uzi "meze" kiel prefikso, por montri "in the middle of" aŭ "en train de"? Kiel "Mi estis mezelaboranta"? (I was in the middle of working/ J'étais en train de travailler)
Mi estas nur kurioza. Mi ne trovis artikolojn pri tio, sed ĝi ŝajnas al mi tre utilan.
Dankon!
La tutan adverbon MEZE ni ne uzas kiel prefiksoN, kaj entute ne estas bona ideo ĉion provi esprimi pere de unu vorto. Ankaŭ en la aliaj lingvoj ofte ni bezonas plurajn vortojn por precize esprimi ion. Sed ĝuste tiu via ekzemplo esprimeblas pere de participa formo kun -ANT. "Mi estis laboranta, mi estas laboranta, mi estos laboranta kiam..... " ĉu meze, trione, fine, sed mi estis faranta ion kiam io alia okazis.
Ĉiam klopodu al klareco kaj ne al mallonga esprimi de io.
Kara Katalin, post longa tempo mi fine revenas al ĉi tiu temo. Estis ĝojiga por mi legi la rekomendon pri uzado de la multe neglektataj participaj formoj. Mi cetere tamen estas amiko de koncizigo, kie eblas. Mi verkas ion pri tio, sed estas iom malfacile formuli taŭgajn proponojn. Ĉiukaze ankaŭ la participoj ludas rolon en la argumentado.
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.