Forumo

TemojKunpaŝado ĉirkaŭ la mondoSubtendonacoj por la marŝado de Katalin

Katalin
afiŝita je 2019-06-29 11:35:15

Se vi opinias bona kaj subteninda nian projekton, volos partopreni ĝin aŭ simple sekvi ĝin, ni petas vin subteni nin por tiu marŝado kaj instigi nin per kilometro-donacoj.

Ĉi-sube bv. indiki kiom da mono vi donacos por ĉiu farita kilometro kaj post la finiĝo de la marŝado, ni indikos la atingitajn kilometrojn kaj vi povos ĝiri la koncernan sumon.

Principa decido estas ke ni kalkulos la kilometrojn de Katalin, nia redaktoro kaj programgvidanto, sed ĉar pro ŝia troa trejnado ne certas ke ŝi sukcesos marŝi dum la 4 tagoj,
kalkuliĝos la kilometroj de Sylvain, kiu principe (kaj solidarece) faros la saman itineron.
La sumo estos inter 140 kaj 150 kilometroj en 4 tagoj.

Viaj promesitaj donacoj, kiujn ni uzos NUR por edukado.net kaj neniel por niaj personaj elspezoj, nek fizikaj nek administraj por la marŝado kaj aliĝoj.

Estas donacpromesoj bonvenaj laŭ la sekva formo, kiel ekzemple

0,01 eŭrocendo por ĉiu kilometro
0,10 eŭrocendoj por ĉiu kilometro
1,00 eŭro por ĉiu kilometro
10,00 eŭro por ĉiu kilometro
Kaj tiel plu
Aŭ unu konkreta sumo por la finfarita marŝado.

DANKEGON!!!!

ilonaesp
afiŝita je 2019-06-30 09:59:43

Mi ofertas 1 euron por ĉiuj faritaj kilometroj.
Mi volonte estus kun vi, sed mi havos alian programon.
Persistan marŝadon kaj agrablan veteron
Ilona (Koutny)

Rikardo8
afiŝita je 2019-07-02 21:39:14

Mi volas donaci €0,15 por ĉiu kilometro.
Mi deziras al vi multajn belajn kilometrojn.

MargaretZZ
afiŝita je 2019-07-03 14:20:46

Mi subtenas la projekton per 200 eŭroj. Kuraĝon!!

Ruth3209
afiŝita je 2019-07-06 03:38:20

Mi subtenas la projekton per 100 USD. Sukceson!

Monika
afiŝita je 2019-07-10 19:17:46

Mi subtenas vin per 0,15€ por ĉiuj kilometroj. Sukceson!

mfettes
afiŝita je 2019-07-12 00:14:54

Mi subtenas vin per 1 eŭro por ĉiu kilometro. Ŝparu tamen iom da fortoj por la UK!

bspeakmon
afiŝita je 2019-07-12 06:39:56

Jen mia subteno, po 1 eŭro ĉiukilometre.

ChuckMay
afiŝita je 2019-07-12 11:53:33

Kara Katalin,
Mi kun plezuro subtenos vin po eŭro 1 ĉiukilometre. Grandan Sukceson!
Chuck

Koninda
afiŝita je 2019-07-12 12:50:42

Belega reklamfilmo! Ĉarma ideo kaj bone realigita. Mi subtenos la marŝadon per 50 eŭroj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.