Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoMatemanĝi - ĉu transitiva aŭ netransitiva

shayani
afiŝita je 2020-04-30 10:48:30

Saluton. Ĉu oni povas helpi min klarigi tiun demandon?

Ĉu mi rajtas diri: "Mi matenmanĝis pomon"?

Laŭ PIV, matenmanĝi estas NEtransitiva verbo, do, oni ne rajtus diri tiel. Se PIV pravas, kial tiu verbo estas netransitiva kaj la verbo manĝi estas transitiva?

Amike
Fernando

Tjeri
afiŝita je 2020-05-02 16:54:47

Saluton,

laŭ PIV kaj la laŭregula uzo, matenmanĝi, vespermanĝi kaj tagmanĝi ja estas netransitivaj.
Vi do ne povas matenmaĝi pomon.
Vi tamen rajtas:
-matenmanĝi per pomo
-matenmanĝi pome
-manĝi pomon dum matenmanĝo.

Plej estime al vi.

Tjeri

Tjeri
afiŝita je 2020-05-02 16:56:16

Mi forgesis respondi al via lasta demando... kial?
...ĉar esperanto ne estas tute logika lingvo.
T.

tukero
afiŝita je 2020-08-24 22:32:49

Tjeri skribis:
Saluton,

laŭ PIV kaj la laŭregula uzo, matenmanĝi, vespermanĝi kaj tagmanĝi ja estas netransitivaj.
Vi do ne povas matenmaĝi pomon.
Vi tamen rajtas:
-matenmanĝi per pomo
-matenmanĝi pome
-manĝi pomon dum matenmanĝo.

Plej estime al vi.

PIV estas verko, kiu dokumentas Esperanton kaj ties lingvo-uzadon. Mi ege respektas tiun tre gravan institucion.
Kiel Zamenhof skribis, la lingvo-uzado determinas la lingvon. Laŭ la lingvosistemo ellaborita de Zamenhof, ĉiu elemento de lingvo povas esti uzata por formi novajn vortojn. Tio pli ampleksigas la potencialon de la lingvo.
Mi tre volonte emfazas la diferencon inter gramatiko kaj lingvosistemo. Lingvosistemo donas kadron. Gramatiko konservas la lingvon ankaŭ en stato, kiu rompas la lingvosistemon. En Esperanto la gramatiko ideale spegulas la lingvosistemon sen esceptoj. La lingvosistemo estas fundamenta.
Natura tendenco de vivanta lingvo estas ebligi komunikadon per ĉiam pli malmulte da silaboj. En multaj lingvoj tiu tendenco estas pli forta ol en aliaj. En la angla kaj franca ĝi estas ekstrema. En pliaĝaj lingvoj ĝi estas eĉ pli ekstrema.
En siaj Lingvaj Respondoj Zamenhof iom negative respondis al demando, ĉu participoj kun verba finaĵoj estas akcepteblaj. Li respondis, ke se la lingvo-uzado estos tia, tio ne estus kaŭzo malakcepti ĝin. “Se mi sciintus[i]
tion ... “
La argumento pri la transitiveco de “matenmanĝi” ne konvinkas min. Esperanto laŭkaraktere estas „nekonciza“. Tio signifas jenon:
1. Mi matenmanĝis pomon. (7 silaboj)
2. Mi matenmanĝis per pomo. (8 silaboj)
3. Mi matenmanĝis pome. (7 silboj)
4. Mi manĝis pomon dum matenmanĝo. (10 silaboj)
La eblecoj 2 kaj 4 estas la malplej koncizaj.
La eblecoj 1 kaj 3 estas la plej koncizaj.
Komparante “Se mi sciintus tion ... “ kun
„Se mi [i]estus sciinta[/i] tion ... “
Ni konstatas rilaton de 6:8, ŝparon de 2 silaboj.
Tukero[/i]

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.