Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKiel traduki la jenan frazon

Leon
afiŝita je 2021-07-30 21:02:32

saluton,

Kiel vi tradukus en Esperanton la jenan frazon:

He would have been released in 1945, but it did not happen.

tukero
afiŝita je 2021-08-21 21:41:58

Kiel denaska anglalingvano usona, mi ne malofte devas fari tiajn decidojn. La problemo estas, ke la frazo enhavas precizigon, pri kiu multaj adeptoj evitas pro la "pezeco" de la esprimo aŭ pro tio ke ilia propra lingvo ne ebligas tian precizigon. Mi persone emus al:
"Li estus liberigota en 1945, sed tio ne okazis."
Solvo de la mult-silabeco estus "li liberigontus", sed tiaj verbigoj de participoj, kiujn Zamenhof malŝatis, sed prefere lasis al la uzantoj de la lingvo ne estas popularaj en la lingva komunumo. Similaj jam proponitaj aŭ probitaj koncizigoj ĝis nun ĝenerale ne akceptigis, kvankam ili estus taŭga ekspluato de la morfologia potencialo de la lingvo.
Kore salutas
Tukero

Leon
afiŝita je 2021-08-23 02:05:01

Dankon pro la kunpensado!
Mi dubis/dubas pri via solvo ("estus liberigota";) kaj "estus liberigIta": Ĉu nur unu el ili eblas, ĉu ambaŭ?

Kore,

Leon

tukero
afiŝita je 2021-08-23 21:57:08

Leon
afiŝita je 2021-08-23 02:05:01
Dankon pro la kunpensado!
Mi dubis/dubas pri via solvo ("estus liberigota" kaj "estus liberigIta": Ĉu nur unu el ili eblas, ĉu ambaŭ?

Kore,

Leon

Unue mi pardonpetas pro mia misa “solvo de la mult-silabeco”, kvankam vi tion ne menciis: Mi intencis ne „liberigontis“, sed „liberigotis“. Sufiĉe da teoria „avangardeco“.
Due, mi ne miras pri viaj duboj. Unu problemo de tradukado estas la kunteksto, kiu ofte donas devian nuancon al la signifo. En via frazo la strukturo sugestias kondiĉon ne menciitan. La scio pri la kaŭzo de la ne-okazo efikas al la decido pri la preciza formo de la tradukaĵo.
He would have been released in 1945, but it did not happen.
Por mallonge reveni al la “avangardismo”, mi observis ĉe pli junaj uzantoj tendencon, kiu produktus: “Li estintus liberigita ...”. Tiu frazo liveras eble pli precizan nuancon.
Mi ĝojas partopreni denove en tia pensiga diskuto kaj anticipas vian reagon kun granda intereso.
Tukero

Leon
afiŝita je 2021-08-31 00:44:34

tukero skribis:

Dankon pro la respondo. Estas bone scii, ke la traduko de tiu angla frazo dependas de la kunteksto. Mi bone konscias, ke ofte la kunteksto gravas por la traduko de unuopaj frazoj. Mi nur ne sciis, ĉu nur unu aŭ ambaŭ estas ĝustaj tradukoj de la angla frazo. Mi relative bone scipovas la anglan, sed por tiaj nuancoj oni verŝajne devas esti denaska parolanto, kaj ne helpas la fakto, ke tiu angla frazo estas traduko de nederlanda frazo (mia gepatra lingvo)...

Aldone ekzistas la komplikaĵo, ke en Esperanto mem ne ĉiam klaras, kiun participon oni uzu. Nur pensu pri ata/ita ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Ata-ita-diskuto )

Kvankam havante 47 jarojn mi ne vere estas juna,mi ŝatas la formojn verbradiko+intus. Mi trovis tiujn formojn, eble jam antaŭ 15-20 jaroj, se mi ne eraras, aŭ eĉ pli frue. Modere uzataj, ili tre konvenas en la ĉiutaga lingvo. "devintus" estas simila ekzemplo.

tukero
afiŝita je 2021-09-01 18:01:40

Leon:
Kvankam havante 47 jarojn mi ne vere estas juna,mi ŝatas la formojn verbradiko+intus. Mi trovis tiujn formojn, eble jam antaŭ 15-20 jaroj, se mi ne eraras, aŭ eĉ pli frue. Modere uzataj, ili tre konvenas en la ĉiutaga lingvo. "devintus" estas simila ekzemplo.
Kara Leon,
ĝuste pri tiu uzo de la int-participo mi estis demandita en mia iama funkcio kaj mi respondis post relego de la zamenhofaj "lingvaj respondoj" pri lia supre esprimita opinio. Mi estas konservema, sed ne purisma. Esplorinte seson de hindeŭropaj lingvoj, mi konstatas tre diversajn manierojn de esprimado de la samaj funkcioj en tiuj eĉ proksime parencaj idiomoj.
La verkintoj de la libroj kaj eseoj pri la participa demando devenas de diversaj subfamilioj de la hindeŭropa ĉeffamilio, krome eĉ de almenaŭ du aliaj lingvaj ĉeffamilioj, kaj tio efikas iliajn percepton de kaj aliron al la problemo.
Persone mi opinias ke necesas elĉerpi la tutan potencialon de la participa sistemo, sed tio devigas al objektiva klopodado harmoniigi la morfologion kun la semantiko de tiuj formoj.
La uzantoj de lingvo apartenas al ĉiuj tipoj de individua kaj socia vivo. Tial ankaŭ necesas harmoniigi la rilaton inter konciza kaj preciza esprimmanieroj. Ideale oni ŝatus kroĉiĝi al la "leĝo de neceso kaj sufiĉo". Tamen la pluraleco de la uzantoj ne permesas individuan decidon pri tio, kiu bezonas pli da koncizeco, kaj kiu pli da precizeco. Pri tio povas decidi nur la individuo mem. Elĉerpo de kompleta sistemo estas la ilo, kiun ĉiu pli malpli bezonas.
Pardonu pro la iom dika teorio mia, sed sentis la bezonon malŝarĝi tion, kiu cirkulas en mia kapo. Mi nun faros paŭzon por lasi vin relegi kaj atendos vian raporton pri la digestebleco de miaj klarigoj.
Salutas Tukero

tukero
afiŝita je 2021-09-01 19:22:18

Kara Leon,
mi revenas al jena parto de via teksto:
“Estas bone scii, ke la traduko de tiu angla frazo dependas de la kunteksto. Mi bone konscias, ke ofte la kunteksto gravas por la traduko de unuopaj frazoj. Mi nur ne sciis, ĉu nur unu aŭ ambaŭ estas ĝustaj tradukoj de la angla frazo. Mi relative bone scipovas la anglan, sed por tiaj nuancoj oni verŝajne devas esti denaska parolanto, kaj ne helpas la fakto, ke tiu angla frazo estas traduko de nederlanda frazo (mia gepatra lingvo)... "
Kvankam mi ne lernis la nederlandan lingvon, mi okupiĝis pri ĝi. Krome mi vivas de 60 jaroj en Germanujo, kie mi instruis la anglan. Eventuale via nederlanda originalo do tamen helpus al mi percepti vian intencon.

“He would have been released in 1945, but it did not happen.”
Mia angla lingvosento tuj tendencas al “Li estintus liberigita en 1945 …”.
La franca, kiu forte influis la anglan, havus (se mi bone lernis) :
« Il aurait été liberé en 1945 … ». (sama traduko)
En la germana mi dirus “Er wäre 1945 freigelassen worden…“ (sama traduko)
Mi povas imagi, ke multaj Esperantistoj preferus "estus liberigita", ĉar iliaj gepatraj lingvoj ne disponas pri la precizigaj elementoj. Ili preferas, ke la frazero post la komo donas sufiĉan precizigon kaj evitigas la “pezan” strukturon.
Kore salutas
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.