Forumo

TemojILEI-temojĈu uzi la forumon de Edukado.net por İLEİ?

Kion vi opinias?

XanderLeaDaren
afiŝita je 2021-09-04 09:53:58

Gekaraj,
bonvolu respondi al la enketo kaj sube klarigi vian opinion! :-)

DidierJanot
afiŝita je 2021-09-04 13:38:25

Forumo estas bona ilo por diskuti, prepari decidojn… se homoj uzas ĝin.
DJ

enseikou
afiŝita je 2021-09-04 14:10:54

Mi ne vidas pli bonan alternativon al privata poŝto aŭ al fermitaj forumoj kiaj forumo.uea.org.
Mi ne konsentas ke ĉi tiu retejo estas senvalora kiel diskutejo nur ĉar ĝi ne estas sufiĉe populara. Ĝi ne devas esti socia retejo, nek devas konkuri kun Fejsbuko aŭ Instagramo. Sufiĉas ke ĝi gastigu publikajn diskutojn por la travidebleco kaj la demokratia saneco de niaj asocioj.
Plie, multaj homoj preferas legi kaj silenti kaj ne kuraĝas aŭdigi sian voĉon, pro modesteco, lingva malaplombo aŭ timo ofendi. Nombro de aktivaj partoprenantoj estas nur duono de la bildo; pli gravas la statistiko de ensalutoj kaj paĝ-legoj. Interretaj merkatikistoj ja bone scias tion!

Katalin
afiŝita je 2021-09-04 14:33:06

Mi ĝojas, ke pluraj el vi pretos provi la eblon diskuti en edukado.net. Mi proponis tion, ĉar ĝi jam pretas kaj laŭ mi povas kontentigi la bezonojn. Ne forgesu, ke eblas lanĉi novajn fadenojn kaj mi konsilas fari tion por la apartaj temoj. Abonu la novaĵojn de tiuj fadenoj, kiuj interesas vin.
Ĉe la parto MIA ANGULO ĉiu facile povas retrovi ĉion, kion mem faris, skribis en edukado.net. Ankaŭ tio estas bona maniero vidi siajn proprajn aferojn.
Kiel vi vidas, ĉi tie eblas eĉ okazigi voĉdonojn.
Mi povas krei al vi ajnan fermitan spacon por diskuti en malpli grandaj, ne publikaj rodoj. Se iu havas demandojn, volas klarigon pri io, mi staras je via dispono.
Sube vi trovas ligon por rekte kontakti min. Sukcesan diskutadon al ĉiuj, Katalin

DidierJanot
afiŝita je 2021-09-04 16:03:32

La problemo ne estas ĝenerala populareco, sed ke ILEI-membroj, kaj ĉefe ILEI-komitatanoj uzu la forumon.

Laŭ mi estas bone ke la debato estas publika kaj ke ĉiuj interesiĝantoj povu legi kaj sin-esprimi. Ni bezonas kuraĝigi homojn aktivi. Mi eĉ opinias ke la temo ILEI povus esti publika. La sola grava regulo estu ke oni diskuti tie nur ILEI-temoj.

enseikou
afiŝita je 2021-09-04 17:03:01

DidierJanot skribis:
La problemo ne estas ĝenerala populareco, sed ke ILEI-membroj, kaj ĉefe ILEI-komitatanoj uzu la forumon.
Jes, se ne la ĝenerala publiko almenaŭ asocianoj devus ofte viziti ĝin. Por tio necesus iom da favoro kaj aprobo de la komitato kaj la estraro, simple informante la asocianojn per retpoŝto kaj aperigante ĝin sur la retejo. Espereble oni baldaŭ faros tion.

interpres
afiŝita je 2021-09-06 22:05:43

Mi voĉdonis sindetene.

Mi mem ŝatas forumojn. Kaj mi ege dezirus, ke ĉiu, kiu iel ajn rilatas al E-instruado, uzu la retejon edukado.net, kiu estas vera trezorejo.

Sed el antaŭaj diskutoj pri retlistoj kaj forumoj mi jam konstatis, ke neesperantistoj bedaŭrinde ne emas kaj ne kutimas uzi forumojn. Do mi ne vere havas esperojn, ke ILEI-anoj amase ekuzus la forumon de edukado.net aŭ iun ajn forumon, kiu ne disponigas paralelan eblecon retpoŝte sekvi diskutojn kaj retpoŝte mem afiŝi.

Tamen mi ege ĝojus, se almenaŭ tiuj, kiuj vere deziras diskuti, uzus tiun ĉi platformon. Edukado.net povus esti la libera forumo por ĉiuj - ankaŭ por ne-membroj, pri kiu iuj sugestis.

Katalin
afiŝita je 2021-09-06 23:18:36

interpres skribis:

Sed el antaŭaj diskutoj pri retlistoj kaj forumoj mi jam konstatis, ke neesperantistoj bedaŭrinde ne emas kaj ne kutimas uzi forumojn. Do mi ne vere havas esperojn, ke ILEI-anoj amase ekuzus la forumon de edukado.net aŭ iun ajn forumon, kiu ne disponigas paralelan eblecon retpoŝte sekvi diskutojn kaj retpoŝte mem afiŝi.
Kara Mariana, via pravas, kiam vi konstatas, ke oni ne tro uzas forumojn. Do, via sindeteno rilatas al tio, ke vi ne kredas je tio, ke oni entute diskutas en forumoj aŭ entute ie ajn oni esprimas sian opinion.
Sed, laŭ mi, la demando nun estas, ĉu uzi tiun ĉi forumon por diskuti aŭ uzi alian forumon aŭ alian rimedon. Ĉu mi eraras?

interpres
afiŝita je 2021-09-07 06:41:50

Katalin skribis:
interpres skribis:

Sed, laŭ mi, la demando nun estas, ĉu uzi tiun ĉi forumon por diskuti aŭ uzi alian forumon aŭ alian rimedon. Ĉu mi eraras?
Kara Katalin, la demando ne estas precize formulita kaj tial mi respondis sindetene.

Laŭ la estas du apartaj demandoj:

1. Ĉu diskuti pri ILEI en la forumo de edukado.net? Tion mi respondas per klara "jes".

2. Ĉu oni uzu por ILEI-rilataj temoj nur la forumon de edukado.net? Mi dubas, ke tio eblas. La provoj transirigi la diskutojn pri UEA el la retlistoj "uea-membroj" kaj "komitato-de-uea" bedaŭrinde fiaskis, tial mi maloptimismas ne nur pri la forumo de edukado.net, sed ankaŭ pri ĉiu alia forumo, kiu ne ebligas paralelan partoprenon nur per retmesaĝoj.

Krome, ekzistas temoj, kiuj ja estu publike videblaj, sed ne pri kiuj la opinioj kaj la voĉoj de ne-membroj kaj ne-komitatanoj ne povas havi la saman "pezon" kiel tiuj de membroj kaj komitatanoj, kiam oni ne nur diskutas, sed ankaŭ decidas. Laŭ mi tute ne estas demokratio, se ĉiu rajtas enmiksiĝi en decidoj pri organizo, en kiu oni eĉ ne membras. Opinii - jes. Decidi - ne.

Do krom publika kaj maksimume malferma kaj demokratia forumo (edukado.net estas perfekta solvo laŭ mi) necesas ankaŭ forumo/listoj, en kiuj klaras, kies opinio estas decidopova. Kaj pri tia organiza forumo/listo(j) oni ne povas decidi per enketo en malferma forumo - tion devas decidi la estraro kaj la komitato de ILEI.

Bedaŭrinde, ĝis nun mi ne vidis mesaĝon je la nomo de la estraro pri tiuj ĉi temoj. Pluraj aktivuloj ja komentis, sed mi ne certas kiuj el ili estas komitatanoj.

StenSvenonius
afiŝita je 2021-09-07 06:55:07

Edukado.net estas la perfekta medio por ILEI. Ĝi funkcias seninterompe dum multaj jaroj. Kial krei ion novan se la solvo kuŝas antaŭ niaj okuloj? Mi estas por la uzo de edukado.net.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.