Forumo

TemojILEI-temojĈu uzi la forumon de Edukado.net por İLEİ?

Kion vi opinias?

Katalin
afiŝita je 2021-09-07 07:34:02

StenSvenonius skribis:
Edukado.net estas la perfekta medio por ILEI. Ĝi funkcias seninterrompe dum multaj jaroj.
Edukado.net estis lanĉita la 15an de decembro 2001.
Ĉi-jare ĝi estos 20-jara.

enseikou
afiŝita je 2021-09-07 07:37:30

interpres skribis:
Laŭ la estas du apartaj demandoj:
1. Ĉu diskuti pri ILEI en la forumo de edukado.net? Tion mi respondas per klara "jes".
Kredeble ĉiuj konsentos al tio.

interpres skribis:
2. Ĉu oni uzu por ILEI-rilataj temoj nur la forumon de edukado.net? Mi dubas, ke tio eblas. La provoj transirigi la diskutojn pri UEA el la retlistoj "uea-membroj" kaj "komitato-de-uea" bedaŭrinde fiaskis, tial mi maloptimismas ne nur pri la forumo de edukado.net, sed ankaŭ pri ĉiu alia forumo, kiu ne ebligas paralelan partoprenon nur per retmesaĝoj.
Ĉu vi celas la retejon "forumo.uea.org", la diskutlistojn ĉe groups.io, aŭ alian solvon? Oni distingu inter teĥnikaj aferoj kaj senkialaj limigoj al partoprenado. Pri la forumo, kiel mi jam diris, la decido ne doni la samajn permesojn al ĉiuj partoprenantoj estis grava eraro.
Sed mi konsentas, ke la elektota solvo devas inkluzivi retpoŝtan partoprenon. Tiurilate, edukado.net nur povas esti provizora solvo.

interpres skribis:
Krome, ekzistas temoj, kiuj ja estu publike videblaj, sed ne pri kiuj la opinioj kaj la voĉoj de ne-membroj kaj ne-komitatanoj ne povas havi la saman "pezon" kiel tiuj de membroj kaj komitatanoj, kiam oni ne nur diskutas, sed ankaŭ decidas. Laŭ mi tute ne estas demokratio, se ĉiu rajtas enmiksiĝi en decidoj pri organizo, en kiu oni eĉ ne membras. Opinii - jes. Decidi - ne.

Do krom publika kaj maksimume malferma kaj demokratia forumo (edukado.net estas perfekta solvo laŭ mi) necesas ankaŭ forumo/listoj, en kiuj klaras, kies opinio estas decidopova. Kaj pri tia organiza forumo/listo(j) oni ne povas decidi per enketo en malferma forumo - tion devas decidi la estraro kaj la komitato de ILEI.
Kompreneble, devas ekzisti diskutlisto kies poŝto estu legebla al la tuta mondo, sed al kiuj nur rajtigitaj komitatanoj povu skribi. Espereble la estraro jam laboras por tia solvo. Mi scias ke ili jam kreas listojn ĉe groups.io kaj eksperimentas per ili.

Katalin
afiŝita je 2021-09-07 08:24:04

Mi tute komprenas ke mankas eblo (por la celoj de ILEI-membroj) partopreni en foruma diskuto sendante simplan retmesaĝon.
La forumo de Edukado.net estis kreita por la membroj de la retejo, do, la baza aliro estis, ke oni apartenas al la retejo, kaj ene de ĝi volas agadi, eĉ diskuti.
Komence de ĉiu mesaĝo kun la komentoj aperas la ligilo, kiu kondukas la leganton rekte al la foruma parto. Do, tuja saltado kaj legado tie estas simpla afero. Jes, por kontribuo, alparolo necesas ensaluto al la retejo. Sed se oni markas, ke la retumilo memoru la ensalutvorton (kaj ne estas forta protektosistemo en via komputilo), ensalutado necesas nur 1-2 foje monate.
Alia celo, por uzigi la retejon por diskutado, estas, ke oni tentiĝas al vido de aliaj aferoj, novaĵoj, instrumaterialoj, biblioteko, klerigejo kun kursoj, eventuala kontribuo ktp. Do, la ĝenerala envolviĝo en edukaj/instruaj temoj pli oftiĝas ankaŭ ĉe tiuj, kiuj ne nepre kaptiĝis antaŭe por tiaĵoj.

La paĝaro estas tre malnova. En la sekva jaro komenciĝos ĝia rekonstruo. Tiam mi povus konsideri kreigi la eblon forum-diskuti nur per mesaĝoj, sed mi devas vere bone pripensi ĉu mi volas ke oni uzu la retejajn servojn ekster ĝi.

Por ke vi komprenu miajn ĉi-rilatajn pensojn, imagu, ke vi havas dorlotbeston, ekzemple hundon, de kiu vi atendas, ke ĝi gardu vian domon. Rekompence vi pretas doni al ĝi manĝaĵon (kelkfoje), sed nur tra truo en muro. Vi ne volas kontaktiĝi kun la besto, vidi ĝin ludi, promenigi ĝin, karesi ĝin. Kion vi pensas, kiel fartos via besto?

Ĉiuokaze nun mi ne povos investi monon por modifo de la forumaj funkcioj.

DidierJanot
afiŝita je 2021-09-07 09:48:23

Ĝenerale mi opinias ke ILEI bezonas simplan diskut-sistemon. Ankaŭ gravas NE apartigi komitatanojn kaj nekomitatanojn. Gravas ke ĉiuj ILEI-aktivuloj povu esprimi siajn opiniojn kaj ke la gvidantoj interesiĝu pri ili. Asocioj vivas dank’ al membroj, aktivuloj, ne dank’ al gvidantoj. Normale komitatanoj devus esti inter la aktivuloj. Certe statute nur komitatanoj rajtas voĉdoni, sed tio eblas fari facile
– publike, kiam la voĉdono estas publika, do estas facile kontroli la voĉdonantojn,
– ne publike, per taŭga sistemo (ekz. https://www.balotilo.org).

Teorie forumo estas la plej taŭga sistemo por iom longaj diskutoj, ĉar ĝi ordigas la diskutojn laŭ temoj, diskutfadenojn, ebligas retrovi ilin, kaj evitas lavangojn da retmesaĝoj kiuj plenigas leterkestojn. Interalie grupoj de retmesaĝoj ne tiel bone funkcias, interalie tiuj de UEA, kie komitatanoj formale diskutas kaj ŝajnas forgesi la membrojn kaj la celojn de la asocio.

Sed necesas ke homoj alkutimiĝi al uzo de forumo, ke gvidantoj uzu ĝin por instigi homojn kontribui.

Aldone forumon, eblas uzi tujmesaĝilon (vidu https://ilei.telegramo.org/) por babili kaj sendi tujan informojn, tiel ĉe forumo troviĝas nur longdaŭraj diskutoj.

enseikou
afiŝita je 2021-09-07 09:51:42

Katalin skribis:
La paĝaro estas tre malnova. En la sekva jaro komenciĝos ĝia rekonstruo. Tiam mi povus konsideri kreigi la eblon forum-diskuti nur per mesaĝoj, sed mi devas vere bone pripensi ĉu mi volas ke oni uzu la retejajn servojn ekster ĝi.
Mi mem ne sufiĉe konas la riĉaĵojn de edukado.net...
Kompreneble estas iom da duobleco inter ĉi tiu retejo kaj ILEI, sed unu estas fondaĵo por instruantoj de la lingvo, la dua estas asocio de ĉiufakaj instruistoj. Montriĝas ke en la kazo de retpoŝtaj diskutlistoj ne ekzistas tiu duobleco, tio estas nur bezono de ILEI. Tamen edukado.net jam nun helpas ILEI-anojn multflanke.
Estus bone ke, dum la renovigo de la domajno ilei.info, anstataŭ enkonduki pli da duobleco, oni limigu ilin.
DidierJanot skribis:
Ankaŭ gravas NE apartigi komitatanojn kaj nekomitatanojn. Gravas ke ĉiuj ILEI-aktivuloj povu esprimi siajn opiniojn kaj ke la gvidantoj interesiĝu pri ili. Asocioj vivas dank’ al membroj, aktivuloj, ne dank’ al gvidantoj. Normale komitatanoj devus esti inter la aktivuloj.
Mi absolute konsentas! En bona demokrata asocio, bazrangaj asocianoj diskutu, pripensu kaj proponu, komitato elektu kaj voĉdonu planon, kaj la estraro realigu ĝin. Bedaŭrinde multaj esperantistoj bildigas al si la piramidon renverse. Oni forgesas ke divido de roloj havas nur praktikan kialon. Ĉiuj membroj devus aktivi, inkluzive komitatanoj kaj estraranoj, kiuj devus esti nur subgrupo de la unuaj.

tukero
afiŝita je 2022-02-19 23:49:08

Karaj,
mi partoprenis en la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Mi komence, kiel generaciano de la meza 20-a jarcento, tiel frustriĝis ke mi preskaŭ rezignis. Kompare, edukado.net estas paradizo. Laŭ mi, ĝi restu tia, kia ĝi estas.
kore salutas
Tukero

tukero
afiŝita je 2022-02-19 23:58:52

Laŭ mi interpres pravas pri la dusenceco de la demando. Oni eble dise pritraktu ŝiajn pensojn (kiel parte jam farate).
Salutas
tukero

caterina
afiŝita je 2023-12-02 11:08:30

Mi multe dankas vin, Katalin pro via laboro k pripensoj (por plibonigi la vigligadon de edukado.net).
Foje mi legas la revuon IPR, ne ofte eniras en edukado.net, foje legas au spektas ion sur uea.facila,foje malkovras aliajn retejojn: retradio, virtuala kongreso, zoom-kunvenoj,....tiu lavango de ebloj senkuraĝigas iom min ...mi volonte legus k shatus partopreni en forumo sur edukado.net.. sed mi konfesas ke la tujmesaghiloj regas nun, estas modo.Finfine ni estas en mondo kie estas tiom da informoj , skribajhoj ke fine mi perdighas.Sed mi pretas veni sur via forumo char mi multe aprezas vian sindonemon al Eo kaj mi daŭre volas iom kontribui al la Eo-movado.Mi povis sekvi vian kurson en Bouillon (septembro 2023)nur dimanche, mi vere vere shatis ghin, tio donas al mi la emon esti kreema en Esperantujo !
dankon!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.