Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojUkraina lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 07:50:33

Ole skribis:
Ĉu kaj Чи [ĉy]?
Estas interesa specialaĵo de ukraina lingvo, kiu similas al esperanto. Ĝi rilatas al demand-vorteto "ĉu".
Ukrainoj uzas tute same por krei ĝeneralan demandon kun vorto "Чи" [ĉy]
(en esperanto sono "y" ne ekzistas, ĝi sonas kiel rusa "ы", eble iu helpos klarigi kiel prononci ĝin por neslavoj =)
La jena diferenco estas ke oni rajtas meti ĝin nur komence de frazo, ne fine post komo, kiel esperante.
ekzemplo:
Чи ти мене любиш? [ĉy ty mene ljubyŝ?]
Ĉu Vi min amas?

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 07:51:42

Ole skribis:
олівець - [olivecj] - krajono
Ial tre plaĉas al mi kiel sonas en esperanto kaj en ukraina lingvo vorto
"krajono" - олівець - [olivecj]
Estas interese, de kie ĝi devenas kaj en kiuj lingvoj sonas simile?

Andreoespero
afiŝita je 2010-12-15 01:01:13

а-a б-b в-v г-g ґ-h д-d е-e є-je ж-ĵ з-z и-i* і-i ї-ji й-j к-k л-l м-m н-n
о-o п-p р-r с-s т-t у-u ф-f х-ĥ ц-c ч-ĉ ш-ŝ щ-ŝi ь** ю-ju я-ja

i* - pli gorĝa
ь** - moligas antaŭan konsonanton

En Jutubo!

+ Uk-Eo frazaro

 PDF Alkroĉita dosiero: 9153_1292374873.pdf

tukero
afiŝita je 2011-10-16 22:36:06

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 07:51:42
Ole skribis:
олівець - [olivecj] - krajono
Ial tre plaĉas al mi kiel sonas en esperanto kaj en ukraina lingvo vorto
"krajono" - олівець - [olivecj]
Estas interese, de kie ĝi devenas kaj en kiuj lingvoj sonas simile?

Kara Katalin,
via demando inspiris min kiel hobian etimologon. De la ukraina mi eĉ ne posedas vortaron, sed de la rusa, serbokroata kaj pola.
En la rusa vortaro mi renkontis nur etimaĵojn de „olivo“, do neniun helpon.
En la serbokroata mi trovis por krajono „olovka“, kiu devenas de „olovo“ (plumbo). Simile, por la pola mi trovis „olówek”, kiu devenas de “olów” (plumbo).
Tiuj terminoj por krajono baziĝas sur la vorto por “plumbo”. Ankaŭ la angla vorto por krajono estis origine “lead pencil” (plumba krajono). Tio estas klasika misnomo. La krajono ne havastute ne skribtaŭgan plumban, sed grafitan skribstabeton, kun plumbsimila koloro.
La rusa vorto por krajono estas “карандаш” [karan’daŝ] (ankaŭ bela vorto, kiu signifas “nigra ardezo”).
La vorto krajono mem devenas de la franca “crayon”, el “craie” (kreto), ankaŭ multe uzata skribsubstanco.
Multe vi certe jam sciis, sed eble la popr vi estetika efiko per tio estas iom objektive klarigita.

Kore salutas Tukero

fringilla13
afiŝita je 2011-10-19 20:00:58

tukero skribis:
Tiuj terminoj por krajono baziĝas sur la vorto por "plumbo". Ankaŭ la angla vorto por krajono estis origine "lead pencil" (plumba krajono). Tio estas klasika misnomo. La krajono ne havas tute ne skribtaŭgan plumban, sed grafitan skribstabeton, kun plumbsimila koloro.

Kara Tukero!
La nomo "plumba skribilo" - pole ołówek [o'ŭuvek], germane Bleistift ['blajŝtift] - ne tute estas "klasika misnomo", ĝi estas ankaŭ historia nomo. La nuna grafita skribilo estas ja kontinuo de la antaŭa plumba skribilo. La skribilo ŝanĝiĝis, la nomo restis.
Plumbon oni uzis por skribi en la antikvaj Egiptio, Grekio kaj Romio (la skribilo nomiĝis latine: stilus plumbeus). Ĝis la 14-16-a jc. eŭropaj artistoj uzis vergojn (mallongajn stangojn) plumbajn, zinkajn aŭ arĝentajn por pretigi helgrizajn desegnaĵojn, nomitajn silver-point / Silberstiftzeichnung.
Jam ekde la jaro 1558 oni produktis en Keswick (Norda Anglio) grafitajn skribilojn. En la jaro 1564 oni trovis en la proksima Borrowdale puran grafiton. Dank' al tio grafitaj skribiloj povis iĝi pli popularaj. Komence oni fakte ne sciis, ke grafito havas nenion komunan kun plumbo. Tion oni scias nur ekde la jaro 1789. Tamen la nomo "plumba skribilo" restis en kelkaj lingvoj.

[Laŭ la pola kaj germana vikipedio]

tukero
afiŝita je 2011-10-26 20:35:21

Dankon pro la precizigo. Oni neniam finlernas.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.