Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojTurka lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 07:52:56

Vizitanto skribis:
Kolay gelsin Kolay gelsin - bela turka saluto

"Kolay gelsin [kolaj gelsin]" estas salutesprimo, kiun oni diras en la turka kiam oni renkontas laborantan homon. Laŭvorte ĝi signifas "ĝi venu facile", en la senco, ke la laboro estu por la homo facila. Tre plaĉas al mi la afableco de tiuj vortoj.

tukero
afiŝita je 2011-10-29 22:17:54

Ankaŭ la esprimo „bonvenon“ estas interesa:
„Hoş geldiniz!“ = „Agrable/ĝojige/bele vi alvenis!“
Reago: „Hoş bulduk!“ = „Agrable/ĝojige/bele ni atingis!“

tukero
afiŝita je 2011-10-29 22:28:58

Alia tre interesa de la turka por mi estas la fakto ke ĝi permesas sufikskombinaĵojn kiuj en Esperanto ĝis nun ne estas akceptitaj:
ölmek = morti
öldürmek = mortigi
öldürülmek = esti mortigita (lv.: *mortigiĝi)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.