Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoPlatkomputilo, tableto, tablojdo, ktp

Verdastel
afiŝita je 2024-08-08 07:24:31

Kiun vorton oni uzu en Esperanto por tiu ilo simila al komputileto, sed sen klavaro, en la Hispana "tableta", en la Franca "tablette", en la Itala, Germana kaj Angla tablet ? Dankon

Piet
afiŝita je 2024-08-08 10:57:06

Bona gvidilo por komputilaj vortoj estas "Komputeko" (https://komputeko.net/).
En Komputeko oni trovas por "tablet":
tabulkomputilo ; platkomputilo ; tabuleto.
Mi persone preferas: tabulkomputilo aŭ (pli praktike) tabuleto.

Katalin
afiŝita je 2024-08-08 11:02:47

Mi mem uzas la vorton tabulkomputilo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.