Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojSlovaka lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:15:15

Mankas leciono. :-(

fejfi
afiŝita je 2013-11-29 13:39:09

http://slovake.eu/eo/
Jen plena paĝaro por eklerni la slovakan, kaj ne nur helpe de Esperanto... Katka Nosková faris kaj faras grandegan kaj belrezultan laboron, kiun nun sekvas ankau germanoj en sia projekto Deutsch.info.
Pli multe vi povas ekscii ankau en http://www.ikso.net/eo/projektoj/index.php, kaj memkompreneble, rekte en ambau paghoj mem.

fejfi
afiŝita je 2013-11-29 14:18:23

Jen io por langorompemuloj:
(Slovakaj supersignoj pli-malpli korespondas kun tiuj en Esperanto kaj same ankaŭ en la slovaka oni legas kion oni vidas.)

Tristotridsaťtri strieborných prepeličiek preletelo tristotridsaťtri strieborných striech.
(333 arĝentaj koturnetoj transflugis 333 arĝentajn tegmentojn. - por ekzerci la literon "r".)

Strč prst skrz krk.
(Igu fingron trans la kolo. - provu eldiri tion - eĉ malpli facilas ol nomo de Petro Chrdle...)

Vojaci sú vyrukavičkovaní a veliteľ je najnevyrukavičkovateľnejší.
(La soldatoj estas engantigitaj kaj la estro estas la malplej engantigebla. - la lasta vorto estas bele longa, ĉu ne?)
Najneobhospodarovateľnejšími.
(La plej malprimastrumebla - ĉu ĉi vorto estas pli longa? mi maldiligentas kunkalkuli la literojn, sed vi provu - kaj provu ankaŭ eldiri ĝin...)

V našej peci myši pištia, v našej peci psík spí.
Juro neruj Jura! Juro neruj Jura! Juro neruj Jura!
Šašo vešia osušku. Šašo vešia osušku. Šašo vešia osušku.
Pes spí, psy spia. Pes spí, psy spia. Pes spí, psy spia.
Naolejuje Júlia Júliu, alebo nenaolejuje Júlia Júliu?
Keď nenaolejujeme linoleum, tak naolejujeme lampu. Keď nenaolejujeme lampu, tak naolejujeme linoleum.

(Kelkaj frazoj bazitaj je ŝanĝo de liter-pozicio.)

Vyskočil vyskočil, Vyskočilku preskočil, Vyskočilka vyskočila, Vyskočila preskočila.
(Foje la slovaka verbo estas familia nomo - [i]Vyskoĉil
kaj lia edzino Vyskoĉilka, foje temas pri verbo - elsalti, transsalti.)

Víly z vily vence vili a psy na ne vyli z vily.
(Ĉi tie diferencon kreas malmola "i", kiu faras kelkfoje multajn problemojn al la slovakaj lernantoj - kiel bone, ke nia kara Majstro evitis tiun "y" el Esperanto! La frazo signifas: Feinoj el vilao plektis la girlandon kaj hundoj bojis al ili el la vilao.)

Holič holí holiča z Holíča.
(Simile: Razisto razas raziston el Razisto.)
Pán Holý sa holí holý na Kráľovej holi.
(Kaj: Sinjoro Nuda razas sin nuda sur la Reĝa Senarbarejo.)
Pán Biely bieli vo Veľkom Bieli biely dom.
(La lasta tiutipa: Sinjoro Blanka blankigas en Granda Blanko blankan domon)

Kvapka kvapla, klapka klapla.
Tak ty takto, tatko!
Na klavíri hrala Klára Králová.
(Bv. ne nodigi vian langon!)

Ĉu vi diras, ke vi senprobleme kapablis? Bone, gratulon!
Sed nun bv. provi la samajn frazojn kelkfoje ripeti kaj eĉ plirapidigante sian elparolon...
Bonan amuzon al vi!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.