Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojRumana lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:20:48

Temas pri teksto uzita dum la Lingva festivalo en 2004 en Maribor.
Autoroj: Jozefo E. Nagy, Constantin Dominte.
............................................................
Denaskaj parolantoj: 28 milionoj
Dialektoj: dako-rumana, makedo-rumana, istro-rumana, megleno-rumana
Geografia centro: Rumanio
Minoritataj lingvoj: hungara, romaa, germana, ukraina, serba
Ĝenerala enkonduko
La rumana estas oficiala lingvo en Rumanio, en la Moldavia Respubliko (kie, precipe pro politikaj kialoj, oni nomas ĝin "moldavia";) kaj en Vojvodino (Serbio). Ĝin parolas same la rumanaj minortatoj en la najbaraj landoj – Ukrajnio, Hungario, Bulgario, sed ankaŭ sufiĉe larĝaj amasoj de enmigrintoj en Usono, Kanado, Izraelo, Aŭstralio.
Lingva parenceco
La rumana apartenas al la familio de latinidaj lingvoj, kies orientan branĉon ĝi konsistigas kune kun la dalmata (lingvo kiu malaperis fine de la 19-a jarcento). Fontanta el la greftado de la latina sur traka-daka bazo, izolita meze de la slavaj popoloj kaj ligita kulture kaj religie al la orienta parto de la Romia imperio, la rumana evoluis en malsama maniero ol la ceteraj latinidaj lingvoj, kaj restis pli konservativa. Tamen, ĝi havas multajn similecojn kun ili, precipe kun la itala, tiel ke iuj specialistoj konsideras, ke ĝi apartenas al la apenina-balkana grupo de la latinidaj lingvoj.

Evoluo de la lingvo
La protorumana formiĝis verŝajne fine de la klasika antikveco kaj komence de la Mezepoko, en la nord-orienta parto de la Balkana duoninsulo, sur ambaŭ bordoj de la malsupra Danubo. Sur la norda bordo diferenciĝis la dako-rumana dialekto, el kiu evoluis la nuntempa rumana lingvo, dum sude de Danubo oni parolis la makedo-rumanan aŭ arumanan dialekton (ĉirkaŭ 300.000 – 600.000 de parolantoj hodiaŭ). Pli poste, apartiĝis de la dako-rumana la istro-rumana dialekto, hodiaŭ kun kelkmiloj da parolantoj en la Istria duoninsulo, kaj la megleno-rumana, dialekto malkovrita antaŭ proksimume cent jaroj sude de Bulgario, kiun ankoraŭ parolas 15.000 – 30.000 personoj.
La unua teksto komplete en la rumana, kiu atingis nin estas la letero de Neacşu (elp. Neakŝu) skribita en 1521. La unuaj tekstoj presitaj en la rumana datiĝas de la mezo de la 16-a jarcento. En tiu jarcento mem formiĝas la bazoj de la rumana literatura lingvo, precipe sekve de la agado de la diakono Coresi (elp. Koresi) kaj de la kronikistoj. Pri la moderna rumana lingvo oni povas paroli ekde la 19-a jarcento. La nuntempa rumana literatura lingvo baziĝas sur la Valaĥia idiomo, sed kun kontribuo ankaŭ de la aliaj regionoj. Oni devas precizigi, ke eĉ se ekzistas malsamecoj, precipe leksikaj, inter la regionoj de Rumanio, ne temas pri veraj dialektoj, sed pli ĝuste pri idiomoj, sub-dialektoj. Ĉi tiuj idiomoj estas la valaĥia, la moldavia, la banuslanda, tiu de Crişana (elp. Kriŝana), nordokcidente de Rumanio, kaj tiu de Maramureş (elp. Maramureŝ), norde de la lando.
Ortografio
Sub la influo de la ortodoksa eklezio, kies lingvo estis la slavona, en la Mezepoko la rumanaj tekstoj estis skribitaj per la cirila alfabeto. Nur en 1860 oni oficialigis la latinan alfabeton. La rumana lingvo enhavas 29 fonemojn (7 vokalojn kaj 22 konsonantojn). Tiujn fonemojn la hodiaŭa alfabeto notas per 31 literoj, el kiuj kvin – k, q, w, x kaj y – servas nur por skribi la fremdajn vortojn (escepte, per x oni skribas ankaŭ la malnovan grekdevenan rumanan nomon Alexandru). Aliaj kvin leteroj, kun diakritaj signoj, estas specifaj al la rumana lingvo: ă (vokalo neŭtra, meza, nelabiala), â (vokalo neŭtra, fermita, nelabiala), î (same kiel la antaŭa), ş (Esperanta "ŝ";) kaj ţ (Esperanta "c";).
La Rumana Akademio estis fondita en 1866, kiel Societo Literatura Rumana, kaj alprenis sian nunan nomon en 1879. Ĝia lasta grava interveno en la ortografio datiĝas en 1993, kiam, en etimologiisma elano, ĝi decidis reprezenti la saman fonemon per î komence kaj fine de la vortoj, kaj per â ene de la vortoj.

La lingvo
La rumana lingvo estas melodia kaj harmonia, bone ritmata, kun paroltono ĝenerale descenda al la fino de la frazo. El la sep vokaloj – a, ă, e, i, î (â), o kaj u – kvar, nome e, i, o, kaj u, povas roli ankaŭ kiel duonvokaloj, formante diftongojn ascendajn aŭ descendajn, kaj eĉ triftongojn.
Ascendaj diftongoj: pleacă ([li] foriras), iată (jen), iepure (leporo), moară (muelejo), iotă (joto) ktp.
Descendaj diftongoj: alai (sekvantaro), doină (dojno), pui ([kok]ido), leu (leono), râu (rivero) ktp.
Triftongoj: pleoapă (palpebro), aripioară (flugileto), puteai ([ci] povis), lupoaică (lupino), preiei ([ci] transprenas) ktp.
Estas interese mencii, ke la samaj du literoj povas noti ĉu diftongon ascendan, kiel iute (rapida), ĉu diftongon descendan, kiel vizitiu (koĉero).
La plej gravaj diftongoj estas ea kaj oa, ĉar ili partoprenas al la fonetikaj alternadoj, karakterizaj por la rumana fleksio: ea/e, kaj oa/o; ekzemple floare (floro) – flori (floroj); pleacă ([li, ili] foriras) – plec ([mi] foriras).
La litero i povas noti ankaŭ flustran, nesilabigan sonon, fine de vortoj, post certaj konsonantoj: pomi ([frukt]arboj), pini (pinoj), duri (duraj), nervi (nervoj) ktp.
Oni ne diferencigas longajn kaj mallongajn vokalojn.
La rumana lingvo havas du nombrojn, singularon kaj pluralon, kaj tri genrojn, viran (un om, "homo" – doi oameni, "du homoj";), inan (o casă, "domo" – două case, "du domoj";) kaj neŭtran, kiu havas la formon de la vira ĉe singularo kaj de la ina ĉe pluralo (un caiet, "kajero" – două caiete, "du kajeroj";). La deklinacio havas kvin kazojn, nominativon, genitivon, dativon, akuzativon kaj vokativon. La gramatikaj kategorioj estas ofte hiperkarakterizitaj, tio estas ili estas markitaj kaj per fleksio, kaj per vokal-alternado: ţară, "lando" – ţări, "landoj", păr, "haro" – peri, "haroj". La adjektivo akordiĝas nombre, genre kaj kaze kun la substantivo. La akcento estas libera, ofte kun diferenciga rolo inter vortosencoj aŭ gramatikaj kategorioj: acele, "tiuj" – acele "la pingloj", cântă, "[li] kantas" – cântă, "[li] kantis".
La nedifina artikolo un (vira, sg.), o (ina, sg.) kaj nişte (pl.) estas proklitika, kaj havas apartan formon por genitivo kaj dativo. La difina artikolo –l, -le (vira kaj neŭtra) kaj –a (ina) estas enklitika kaj havas fleksiojn laŭ nombro kaj kazo: vira sg.: urs, "urso" – ursul (N/A) – ursului (G/D); vira, pl.: urşi – urşii (N/A) – urşilor (G/D); ina sg.: femeie, "virino" – femeia (N/A) – femeii (G/D); ina pl.: femei – femeile (N/A) – femeilor (G/D). Ekzistas ankaŭ adjektiva difina articolo (cel, cea, cei, cele) – omul cel bun, "la homo la bona" – kaj poseda difina articolo (al, a, ai, ale) – al meu profesor, "mia la profesoro".

Tute kiel en la latina, ankaŭ en la rumana ekzistas kvar konjugacioj, ekzemple: a cânta, "kanti" (I); a tăcea, "silenti" (II), a crede, "kredi" (III), a veni, "veni" (IV). Ekzistas tri voĉoj, aktiva, pasiva kaj refleksiva, kaj ok modoj: indikativo, subjunktivo (kun la konjunkcio să), kondicionalo, imperativo, infinitivo (kun la prepozicio a), gerundio (al kiu en Esperanto korespondas la aktiva participo adverba), participo (la pasiva participo en Esperanto) kaj supino. Oni havas tri ĉefajn tensojn: pezenco, preterito, futuro. En la indikativa modo, oni havas kvar formojn de preterito: imperfekta, simpla perfekta, malsimpla perfekta (kun helpverbo a avea "havi";) kaj pluskvamperfekta, kaj du formojn de futuro – simpla kaj antaŭa – kiujn oni formas kun la helpverbo a voi, "voli", kiel en aliaj balkanaj lingvoj.
La adjektivo estas ĝenerale postmetita: pădure tânără, "arbaro juna". La inversio povas havi stilistikan, sed ankaŭ semantikan valoron. Ekzistas tri gradoj de komparado: pozitivo, komparativo (supereca, malsupereca kaj egaleca) kaj superlativo (relativa kaj absoluta).
La bazaj numeraloj estas: zero (0), unu (1), doi (2), trei (3), patru (4), cinci (5), şase (6), şapte (7), opt (8), nouă (9), zece (10), (o) sută (100), (o) mie (1000), milion, miliard. La numeraloj inter 11 – 19 (unsprezece … nouăsprezece) estas rumana specialaĵo kaj oni konsideras ilin parto de la traka heredaĵo.
La vortordo en la frazo estas libera, sed ĝenerale sekvas la ordon subjekto – epiteto – predikato – komplemento.
Eĉ se la fonologia principo estas la plej grava en la rumana ortografio, ekzistas kelkaj partikularecoj, kiujn oni devas mencii. Tiel, la palataligo havas fonologian valoron nur en la serio k, g - komparu car, "ĉaro" – chiar, "eĉ" – chem "mi vokas" kaj gară, "stacidomo" – ghiară, "ungego" – gheaţă, "glacio". (Sed se chi aŭ ghi troviĝas vortofine, i estas nonsilaba, ochi, unghi. Tamen: ochi, "okulo" – ochi, "celi";). Se c aŭ g estas sekvataj de e aŭ i, oni prononcas ilin kiel "ĉe", "ĉi", "ĝe", "ĝi".
Ĉirkaŭ 60 % de la baza vortaro de la rumana havas latinan originon, ĉu pro la pradeveno, ĉu pro la pli novaj pruntoj, precipe el la itala kaj el la franca. Kiel ni menciis, en la Mezepoko la rumanan influis la slavona. La regionaj idiomoj (sub-dialektoj) estis influitaj de la najbaraj lingvoj: la valaĥia de la bulgara kaj serba, la moldavia de la rusa kaj la ukraina, la transilvaniaj idiomoj de la hungara. Pro historiaj kialoj, la rumana havas certan nombron de turkaj kaj grekaj vortoj. En la lastaj jaroj, oni sentas fortan influon de la angla. precipe en la komputiko.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:28:00

Daŭrigo:
Historio
Rumanio troviĝas en la sud-orienta parto de Eŭropo, sur la paralelo de 45o, kiu pasas je 70 km norde de Bukareŝto, kaj sur la meridiano orienta de 25o, (mezvoje inter la Atlantiko kaj la Uraloj) kiu pasas je 90 km okcidente de Bukareŝto. La lando etendiĝas ĉirkaŭ 515 km de nordo al sudo kaj 720 km de oriento al okcidento. Ĝia surfaco estas de 237.500 km2. Je la popolnombrado de marto 2002 rezultis 21.680.974 enloĝantoj.
Rumanio estas hodiau parlamenta respubliko, kun duĉambra parlamento. La prezidanto de la respubliko estas Ion Iliescu, la ĉefministro estas Adrian Năstase, la prezidanto de la Social-Demokrata Partio.
La historio de Rumanio estis ĉiam tre agitata, pro ĝia pozicio ĉe la vojkruciĝoj de Eŭropo. La reĝlando de la dakoj, la prauloj de la rumanoj, estis konkerita far la romia imperiestro Trajano en pluraj kampanjoj, kies memoron konservis la Kolono de Trajano en Romo kaj la monumento Tropaeum Trajani en Adamclisi, Rumanio. Tio estis la komenciĝo de la romanigo norde de Danubo, procezo kiu ne ĉesis mem post kiam la imperiestro Aureliano retiris en 271 siajn legionojn sude de Danubo. Post movriĉaj jarcentoj, markitaj de invadoj kaj migradoj, komence de la 14-a jarcento fondiĝis la rumanaj princlandoj de Moldavio kaj Valaĥio. Transilvanio estis parto de la hungara reĝlando, sed gardis relativan aŭtonomion, precipe dum periodoj de malfortiĝo de la reĝa potenco. La unuan, mallongan unuigon de la tri princlandoj realigis Mihai Viteazul ("Mikaelo la Brava", 1593 – 1601). En 1859 Valaĥio kaj Moldavio unuiĝis per la elekto de sama princo, Alexandru Ioan Cuza. En 1866 Cuza estis demetita kaj anstataŭigita per la princo reganta Carol I (Karolo) de Hohenzollern. La nomo "Rumanio" estis oficialigita en julio 1866, kun la konsento de la Turka Imperio. Post la partopreno al la rusa-turka milito en 1877, Rumanio gajnas la sendependecon, konfirmitan je la kongreso de Berlino en 1878, kaj devenas reĝlando en 1881. La 1-an de decembro 1918, la popola asembleo de Alba Iulia proklamis la unuiĝon de Transilvanio kun Rumanio, unuiĝo sankciita far la Traktato de Trianon en 1920. La dato de 1-a de decembro fariĝis post 1989 la nacia festo de Rumanio.
Post la Dua Mondmilito, sekve de la Jalta interkonsento, Rumanio restis en la "influsfero" de la Soveta Unio, kaj spertis unu el la plej teruraj komunismaj diktaturoj, precipe sub Nicolae Ceauşescu. La revolucio de decembro 1989 ĉesigis la diktaturon, kaj Rumanio reprenis la vojon al demokratio. Kio estis neimagebla antaŭ kelke da jaroj, okazis en marto 2004: Rumanio iĝis membro de NATO. Ni esperas ke post kelke da jaroj, nome en 2007, kune kun Bulgario, Rumanio aliĝos ankaŭ al la Eŭropa Unio.
Datoj kaj faktoj
Emil Racoviţă, la fondinto de la biospeleologio, partoprenas en 1897-1899, kune kun Amundsen, al la antarktika ekspedicio de "Belgique".
Henri Coandă, pioniro de la reakcia aviado, konstruas kaj provas en 1910 la unuan reakcian aviadilon en la mondo.
Kulturaj personecoj
Dimitrie Cantemir (1673 – 1723), princo de Moldavujo, la unua eŭropa-dimensia personeco de la rumana kulturo, membro de la Berlina Akademio (1714).
Ion Heliade Radulescu, (1802 – 1872) "patro de la rumana literaturo", fondinto de la moderna rumana gramatiko, poeto kaj tradukisto.
Mihai Eminescu (1850 – 1889), la plej grava rumana poeto, romantikulo, ĵurnalisto, enciklopedieca spirito.
De pli proksimaj tempoj, oni devas mencii Eugène Ionesco, Mircea Eliade kaj Emil Cioran, kiuj multe
Ankaŭ aliaj kontribuis al la kulturo de aliaj nacioj. Ni menciu Nicolaus Olahus (al la hungara), Miron Costin (al la pola), Nicolae Milescu-Spătaru kaj Antioh Cantemir (filo de Dimitrie, al la rusa).
Certe, la listo ne povas esti kompleta, sed ne povas manki de tie la skulptisto Constantin Brâncuşi kaj la muzikisto George Enescu.
Instruado de la rumana eksterlande
Interretaj fontoj mencias ke la rumana estas instruata en almenaŭ 40 universitatoj en Usono kaj Kanado. Ekzistas sendubaj informoj pri almenaŭ 20 universitatoj en Eŭropo, precipe en Francio kaj Hispanio sed ankaŭ en Finlando, kaj verŝajne estas multe pli. La rumana estas instruata ankaŭ en la universitatoj de Pekino kaj de Tokio.

Retadresoj:
www.ici.ro/romania
romania-on-line.net
www.acad.ro
www.thebans.com/romania
http://www.worldlanguage.com/Languages/Rumanian.htm
http://homepages.ihug.co.nz/~henkypnk/romanian.html
http://en.wikipedia.org/wiki/Rumanian_language

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-24 21:53:51

Mi interesiĝas pri la rumana. Ĝi estas familiara kaj ekzotika samtempe, kaj laŭ mi tre belsona - mi intencas ĝin baldaŭ pli serioze eklerni kaj tre bedaŭras, ke en Esperantujo ni havas ne tro multajn rumanlingvanojn.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.