Forumo
Temoj / Eŭropa Tago de Lingvoj / Portugala lingvo
![]() |
Katalin
Marulo skribis:
Longega medicina termino En la numero 35 ,Septembro 2008, de la interesa brazila revuo " Língua Portuguesa" , mi legis , ke la ( 46-litera!) vorto "PNEUMOULTRAMICROSCOPICASSILICOVULCANOCONIÓTICO " ( Pneŭmo +ultra+ mikroskopikaj+ siliko+ vulkana+ konioz +ulo ), medicina termino tre malofta en Brazilo,rilatas al malsanulo suferanta pro koniozo( malsano estigata de polvo) devenanta de vulkanaj cindroj. |
![]() |
Katalin
SAMIDEANOS E SAMIDEANAS
Kompreneble, ĉiuj kiuj vizitas ĉi-tiun sekcion, konas la artikolon "samideano", sed mi riskas veti, ke la plimulto el niaj eksterlandaj samideanoj ne scias , ke tiu vorto jam de kelka tempo estas envortarigita en almenaŭ du el la plej gravaj brazilaj portugallingvaj vortaroj: Laŭ la retvortaro de Antônio Houaiss: - "samideano adj.s.m que ou aquele que comunga com outrem da mesma idéia; correligionário *etim esperanto samidean, de sama([=samideano -adj.(adjektivo) aŭ s.(substantivo) m.( vira genro),tiu kiu havas komunan ideon kun aliaj, samreligiano . La etimo estas la Esperanta "samideano", el sama( angle same `= "mesmo" en la portugala) + -ide(o)+sufikso -an ´adepto,membro,sociano,loĝanto`. Laŭ la famega retvortaro de Aurélio Buarque de Holanda: - samideano [Do esperanto.] Substantivo masculino. 1.Adepto da mesma idéia. [Vocábulo com que os esperantistas se designam entre si.] = samideano [El la lingvo Esperanto] Virgenra substantivo.1.Adepto de la sama ideo [Vorto uzata inter esperantistoj por reciproke sin nomi]. Kromaj klarigoj : la uzado de la gramatika numero en la portugala ne estas tiel simpla kiel en E-o.Por konstrui la pluralon de multaj substantivoj kaj adjektivoj, sufiĉas meti la literon "s" en la finon de la koncerna vorto. Ekz: samideano, samideanos ; samideana(=samideanino), samideanas (=samideaninoj). Tamen, por kelkaj vortoj la afero fariĝas konfuza. Ekz: unu mano = uma mão; du manoj= duas mãos ; unu pano= um pão ; du panoj= dois pães; unu patrino= uma mãe ; du patrinoj= duas mães. Imagu la jenan okazaĵon: Knabeto petas al bakisto: - S-ro mi volas aĉeti du pano. ( Sr. eu desejo comprar DOIS PÃO) - Bone, sed la ĝusta formo estas "du panojn"( Bom , mas a forma correta é " dois pães" ![]() - Ne estas necese, mi kumportos ilin per miaj propraj "patrinoj".( Não é necessário eŭ os levarei com as próprias "mães" ![]() |
![]() |
Katalin
James Rezende Piton skribis:
La portugala vorto AMIZADE [pron. en Portugalio: amizad'; pron. en orienta Brazilo: amizaĝ'] tradukiĝas en Esperanto per: amikeco. Mi opinias ĝin lernenda ĉar en Brazilo oni alte taksas la rolon de amikoj, kion oni plejofte trovas ankaŭ tra Esperantujo. |
![]() |
leandro_abrahao
Kontribueto okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj 2014
En Brazilo eldoniĝis tre mojosa libro nomita Gvidlibro de scivoluloj - Portugala lingvo (O guia dos curiosos - Língua portuguesa) - ĝia kovrilo estas almetita kiel foto. Bv. vidi. Jen mi aldonos dek scivolaĵojn prenitajn ie kaj ie el la libro (kiu estas pli ol 400-paĝa) - la plej multaj koncernas Brazilon: ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
![]() |
leandro_abrahao
Ankoraŭ unu kontribueto: en la portugala estas - laŭ iuj fontoj - unika vorto, nome saudade, kiu ne estas samsignifa kun iu ajn alilingva esprimo. En Esperanton oni tradukas ĝin kiel saŭdadon, aŭ resopiron. Nu, ĉar ĝia signifo estas ne tute precize tradukebla, mi ne volas riski maltrafe difini ĝin. Mi invitas alilingvanojn trovi en dulingvaj vortaroj tradukojn por ĝi kaj aldoni ilin ĉi tie. Koran dankon
![]() |
![]() |
leandro_abrahao
En iuj portugallingvaj vortaroj en Brazilo oni trovas la vorton samideano, ekz. en la vortaroj "Aurélio" kaj "Michaelis".
Ĉu ankaŭ en aliaj lingvoj? |
![]() |
tukero
Kara leandro,
Mi trovis en portugala-germanavortaro la difinojn „Sehnsucht“ (sopiro), „wehmütige Erinnerung“ (melankolia rememoro). Salutojn de Tukero |
![]() |
leandro_abrahao
S-ro Tukero, saluton kaj dankon por via peno!
Antaŭ kelkaj monatoj mi ekhavis tre interesan libreton, tute hazarde trovitan en iu brokanta librovendejo. Temas pri riĉa kolekto de "netradukeblaj vortoj" el diversaj lingvoj, klarigataj per ĉirkaŭfrazoj, notoj kaj iom da ŝvito fare de la aŭtoro. Ĝi estas tradukita al la portugala. Nu, jen tradukita libro pri netradukeblaĵoj. Amuze ![]() |