Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojKataluna lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:46:10

Joan Inglada Roig skribis:
Pudor de socarrim [pudo' de sokarrim']
Tradukite: Fetoro de bruletigo (aŭ subrosto).
Ĉi tiu esprimo estas uzata laŭ du signifoj:
1)indiki la senton ke afero finos malbone
2)signifi ke oni ne vidas la aferon klaran kaj ke oni kredas ke estas mistero, trompo, ktp, en la afero.
Ĝi devenas el la antikvaj procedoj de sorĉado, kiuj ĉiuj finis per brulado de la supozitaj sorĉistinoj. Fari, do, fetoro de bruletigo enhavis la ideon ke en la afero intervenis la sorĉado kaj ankaŭ ke ĝi finos tiel malbone, kiel finis la povraj virinoj akuzitaj esti sorĉistinoj.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:47:05

Joan Inglada Roig skribis:
No diguis blat que no sigui al sac i ben lligat [No digis blat ke no sigi al sak i ben ljigat']
Tradukite: Ne diru tritikon se ĝi ne estas en la sako kaj bone ligita.

Diraĵo kiu signifas ke vi ne devas fidi pri la sukceso de afero ĝis ĝi estas certa, ĝis ĝi estas okazinta.
Ĝi estas parenca esprimo de tiu angla: "Do not count your chickens before they are hatched"= ne kalkulu viajn kokidojn antaŭ ol ili naskiĝas (estas elkoviĝitaj)

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:48:22

Joan Inglada Roig skribis:
Peix al cove [peŝ al kove]
Tradukite: Fiŝo en la korbo
Esprimo uzita por indiki grandan sekurecon kaj certecon, kaj ankaŭ por indiki la konceptojn de facileco, simpleco. Se io ajn estas "peix al cove", tio signifas ke temas pri afero facila, simpla aŭ tuj certe solvota.
La esprimo devenas de rivera fiŝkaptada procedo por kiu la fiŝkaptistoj uzis specialan korbon de tre larĝa kaj kovrita buŝo kaj kun la taŭga korpo por meti ĝin inter la krurojn. Tenante la korbon en ĉi tiu dispono ili rapidpaŝis kontraŭflue profite de determinitaj cirkonstancoj kaj ili mem metis la fiŝojn en la korbo, de kies malsupro ili ne povas eliri.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:49:34

Joan Inglanda Roig skribis:
Agafar el gat "Agafar el gat" [agafar' el gat']
Tradukite: Preni la katon
Tiu esprimo signifas ebriiĝi. Ĝi sume signifas preni fel-saketon plena da vino, farita el felo de kato. Temas pri speco de fel-saketoj kiuj havas la formon de ĉi tiu besto, nomitaj kato pro ilia deveno kaj formo, kiuj enhavas sufiĉan kvanton da vino por ebriiĝi. Plivastige oni nomas ebriulon kato.
"He / has / ha / hem / heu / han agafat el gat" [e / as / a / em / eu / an agafat' el gat'] signifas: mi / vi / li aŭ ŝi / ni / vi / ili ebriiĝis.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:51:40

Joan Inglanda Roig skribis:
Anar a escampar la boira [anar' a eskampar' la bojra]
Tradukite: Iri disigi la nebulon
La signifo de la esprimo estas eliri promeni sencele.
Se oni diras: "Me'n vaig a escampar la boira" [men vaĉ a eskampar' la bojra], t.e. mi foriras disigi la nebulon , signifas ke oni forlasas kion nun faras ĉar deziras elturniĝi el ĝena situacio.
Sed se iu ordonas vin: "Ves a escampar la boira!" [ves a eskampar' la bojra], tradukite: iru disigi la nebulon, signifas, tutsimple, foriru!, plimalpli kiel la kruda Franca esprimo "fout le camp!" kiu havas ĝemelan esprimon en la kataluna por forigi iun ajn: "fot el camp!" [fot el kamp].
La esprimo "Anar a escampar la boira" devenas el sorĉistina praktiko por disigi la nebulon, laŭ kiu la sorĉistinoj ĉirkaŭiris la kampojn sencele, grumblante sorĉkantojn kaj magiajn ritajn formulojn por disigi la nebulon.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 08:53:03

Joan Inglnada Roig skribis:
Tants caps, tants barrets „Tants caps, tants barrets” (tans kaps tans barrets)
Tradukite: „Kiom da ĉapoj, tiom da kapoj”
Esprimo uzita por montri la nombran koincidon de du rilataj aferoj. La deveno de tiu diraĵo estas la napoleona milito kiam la kataluna kamparanaro agis laŭpove por mortigi tiom da francaj soldatoj kiom eble sen bataloj kaj izole. La kutimo estis gardi la soldatajn kaskojn aŭ ĉapojn kiel trofeon kaj tiamaniere kalkuli la nombron de mortitaj malamikoj laŭ la ĉapoj kunigitaj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.