Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojJapana lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:13:57

Zyun'iti SIBAYAMA skribis:
Hajko, 17-silaba japana (japandevena) poemeto
En Japanio estas tradicio de hajko, 17-silaba japana poemeto, kaj utao, (kutime) 31-silaba poemeto. En Esperanto, oni ankaŭ faras ilin.
Kiel mi, japanlingvano, pensas pri esperantlingva originala hajko? Pri tio legu mian eseon: Esperantaj Hajkoj Japanigindaj je http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/sib-orig/ese-hajko-japanen.htm
Kaj pri la plej fama japana hajko pri rano, komparu pli ol 10 provojn de esperanta traduko je:
http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/ali-trad/poe-hajkorano.htm
(Ili estas parto de mia literatura retejo je: http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/litera/e-literaturo.htm )

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:17:05

Zyun'iti SIBAYAMA skribis:
Retejo pri la japana ortografio kaj literoj japanaj
Pri la ortografio, skribado de literoj, i.a. fonetikaj literoj, klarigas jenaj
paĝoj, faritaj de s-ro Isida.
* la ortografio : http://homepage1.nifty.com/ishato/esp/ortograf.htm
* pri skribado: http://homepage1.nifty.com/ishato/esp/skribado.htm
* la tabelo de japana fonetika alfabeto: http://homepage1.nifty.com/ishato/esp/50on.htm
* kiel esprimi japanajn silabojn per latinaj literoj: http://homepage1.nifty.com/ishato/esp/silaboj.htm
Mi esperas, ke tio iom faciligos vian komprenon pri la japana.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:18:34

Zyun'iti SIBAYAMA skribis
Salutoj en la japana Jen estas kelkaj salutoj en la japana lingvo. Post Esperanto, sekvas latinigita teksto, kaj japanlingvaj skriboj, kiujn bone rigardas nur tiuj,
kiuj havas japanlingvan litertipon.

Bonan matenon! / Ohayoo / おはよう
Bonan tagon! / Konniti wa / こんにちは
Bonan vesperon! / Konban wa / こんばんは
  (Rimarko: tiuj salutoj aperas nur renkonte.)
Bonan nokton! / Oyasumi nasai / おやすみなさい
Ĝis revido! / Sayoonara / さようなら
Koran dankon! / Doomo arigatou / どうもありがとう
Ne dankinde! / Doo itasimasite / どういたしまして

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.