Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojItala lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:20:24

Renato Corsetti skribis:
Siamo alla frutta! Italoj havas tre rigidajn ideojn pri la maniero laŭ kiu manĝado devas okazi:
- unua plado
- dua plado + kunmanĝo (legomoj aŭ terpomoj)
- dolĉaĵoj
- fruktoj
- kafo
Pro tio la esprimo "Siamo alla frutta" = "Ni estas je la fruktoj" simple signifas: "Ni estas ĉe la fino!"

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:21:33

Ranieri Clerici skribis:
Kurioza itallingva esprimo: a ufo
La itala esprimo a ufo (Prononco: /a ufo/. Signifo = senpage) havas kuriozan etimologion.
Ĝi devenas de mallongigo (a.u.f.) de la latina esprimo ad usum fabricae (/ad uzum fabri kae/; = uzota por la konstruaĵo). Iam tiu mallongigo aperadis sur la konstru-materialo uzota por starigi gravajn preĝejojn (en Romo, Florenco, Milano), por ke tiuj varoj estu privilegie traktataj (rapid-kontrole, senakcize, sen-kromkoste, ks) dum ilia longedaŭra transportado ĝis la konstruejo.
Ankoraŭ hodiaŭ la italoj diradas mangiare, dormire, viaggiare a ufo (/manĝare, dormire, vjaĝ:are a ufo/).
La signifo estas manĝi, dormi, veturi senpage. Sed ne nure: ĉar a ufo kuntrenas kromsignifon iom negativan (eble tial, ĉar privilegioj estas ĝenerale malŝatataj). Kaj tiun kromsignifon ŝajnas percepti ankaŭ tiuj italoj (supozeble la plejparto) kiuj la vort-devenon ne povus eĉ supozi.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:23:07

Luigia Oberrauch Madella skribis
Ciao! (Ĉao!) estas nia plej ofta intima salutvorto. Ĝin uzas gejunuloj kaj gemaljunuloj en tre familia aù amikeca rondo.
Estas tamen pli bone ne saluti per tiu ĉi vorto pli altrangagjn personojn: ekzemple studento ne salutas sian profesoron per “ĉao!”, li nepre diru “Buon giorno” (esperante: Buon ĝorno!) – Bonan tagon! por ne esti juĝata junulo kiu ne nutras respekton al la superuloj.
Interesa estas la historio de “ĉao!”: en tiu ĉi mallonga vorto oni eble ne tui vidas la originan vorton “schiavo” (Esperante: sklavo). Ĝi estas latina vorto kiu konserviĝis en la dialekto de Venecio. Sclavus en la mezepoka latina lingvo signifis unue simple serviston, sklavon. Dum la sepdeka jarcento en Venecio schiavo dialekte farighis s’ciao kaj estis formulo de riverenco kaj de omaĝo. Kavaliero deklaris al sia sinjorino dirante s’ciao, niora (mi estas via servisto, sinjorino) kaj sinjoro kutimis adiaùi siajn geamikojn per s’ĉao!“(Mi estas via sklavo).
De Venecio rapide s’ciao konkeris Lombardion, Emilion, Piemonton kaj puŝis sin ĝis Nizza kie ĝi ankoraù nun estas uzata. Dum la translokiĝo de unu regiono al la alia la vorteto perdis la komencan sonon s’ ĉar ĝi estis malfacile prononcebla kaj fariĝis Ĉao (Ciao).

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:24:50

Katalin skribis:
Luigia Oberrauch Madella skribis
Ciao! (Ĉao!) estas nia plej ofta intima salutvorto. Ĝin uzas gejunuloj kaj gemaljunuloj en tre familia aù amikeca rondo.
Interesa estas la historio de “ĉao!”: en tiu ĉi mallonga vorto oni eble ne tui vidas la originan vorton “schiavo” (Esperante: sklavo). Ĝi estas latina vorto kiu konserviĝis en la dialekto de Venecio. Sclavus en la mezepoka latina lingvo signifis unue simple serviston, sklavon.
Dankon por la interesa leciono.
Mi ŝatus aldoni, ke en la hungara estas tre populara salutformo: "Szervusz" [servus] kaj aliaj ĝiaj variaĵoj kiel szebusz [serbus], szevasz [sevas], szia [sia], ĉiuj uzataj nur en la neformala, interamika komunikado.
La deveno estas la sama kiel tiu de la itala CIAO.
En la latina lingvo „servus” signifis serviston, sklavon. La salutformo: servus humillimus domini (mi estas humila servisto de la sinjoro) komenciĝis per la nun uzata "szervusz". Al la hungara lingvo la vorto venis el la aŭstria germana lingvo, sed ĝi disvatiĝis ankaŭ en la ĉeĥa kaj pola lingvoj.

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:25:43

Beatrice Allée skribis:

germane: Tschüss! Estas vere interesaj viaj klarigoj.

Mi ja aŭdis en Bavario (la suda parto de Germanio) la esprimon "Servus" [servus] por adiaŭi, sed mi tute ne sciis pri la deveno.
Mi daŭre uzas la vorton "tschüss", la prononco troviĝas inter [ĉus] kaj [ĉis], kiu devenas tra la formoj "tschüs", "atschüs", "adjüs" el la hispana "adiós" aŭ la franca "adieu" = "à dieu", kiuj mem estas tradukoj de la latina "ad deus" (al dio).
Kvankam la senco ne samas, mi ŝatas la sonan similecon inter la germana "tschüss" kaj la esperanta "ĝis".

Katalin
afiŝita je 2010-10-24 09:26:47

Katalin skribis:
Luigia Oberrauch Madella skribis
Ciao! (Ĉao!) estas nia plej ofta intima salutvorto. Ĝin uzas gejunuloj kaj gemaljunuloj en tre familia aù amikeca rondo.
Thu Xuan Nguyen skribis:
Vjetnama "chào"


Vjetnamoj salutas per la vorto "chào", kiu prononciĝas /ĉao/, tute simile al la itala. Pro tio, ke la du landoj estas tiel fore unu de la alia, mi ne pensas, ke temas pri sama deveno. Nur koincido.
Chào signifas saluti, saluton. kaj uzeblas por ĉiuj okazoj, kondiĉe ke oni almetu la "titolon" de la adresito.
Por ekzemplo: chào ông /ĉao ong/: saluton, sinjoro
chào bà / ĉao ba/: saluton, sinjorino
aŭ aldoni adverbon: kính chào /kinj ĉao/: respekte salutas
thân chào /than ĉao/: amike salutas
Leginte tiun reagon, mi certas, ke vi nun scias almenaŭ unu vjetnaman vorton: chào!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.