Novaĵoj

Komuniko de UEA kaj ITK pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-12 23:07:45

 

                   

 

 

ELTE-ITK     Lingvoekzamena Centro                                                        

Universala Esperanto- Asocio

La ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) fariĝas pli kaj pli konataj kaj popularaj inter la Esperanto-parolantoj. La nombro de ekzameniĝantoj de tiuj novtipaj ekzamenoj de UEA kaj ITK proksimiĝas al 300. Estas ĝojige, ke multaj movadaj gvidantoj, ekz. ankaŭ funkciuloj de UEA jam trapasis tiujn ekzamenojn kaj fariĝis instigantoj al aliaj kandidatoj.
Por klarigi la kunlaboron inter UEA kaj ITK (Ŝtata Lingvoekzamena Centro en Hungario) kaj la rilatojn al ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo), UEA kaj ITK prezentas la sekvan komunikon, kiu estas legebla ankaŭ sur la hejmpaĝo de ITK http://itk.hu.
Ni invitas vin ĉiujn konatiĝi kun la postuloj de KER-ekzamenoj en B1, B2 kaj C1 niveloj kaj aliĝi al unu el la sesioj, kiuj estas anoncitaj ĉe http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Du novaĵoj el Poznan Al la listo Instruvojaĝo de hungarino tra Sud-Ameriko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.