Novaĵoj

Daniel Biro-Walker forpasis .....

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-10 13:23:33

Nia amiko, kolego, membro de edukado.net, Daniel Biro-Walker forpasis la 9an de septembro 2011.

Daniel estis tre aktiva esperantisto, multe agadis por la Internacia Lingvo. Li partoprenis multajn kongresojn, staĝojn, renkontiĝojn, plurajn el ili li mem organizis. Li agadis por lernu.net kiel korektanto, agadis en Grezijono kiel volontulo. Danke al Daniel la klubo de Quetigny, apud Diĵono, disvolviĝis kaj grandiĝis., la urbo informiĝis pri Esperanto. Li lernigis multajn novbakitajn esperantistojn. Li multe agadis ankaŭ por la renkontiĝoj kaj kunagado de la du apudaj regionoj : Burgonjo-Franĉkonteo kaj Rodanalpoj.

Adiaŭa religia ceremonio okazos:
merkredon, la 14an de septembro
je la 14h30
en preĝejo de la "Visitation"
en Quétigny / Francio

Daniel deziris, ke kiel eble plej multe da amikoj liaj tiam kaj tie ĉeestu.

Nia redakcio sincere kaj triste kondolencas al la familianoj kaj klubanoj. 

26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj jam 10an fojon Al la listo Materialoj pri la instruado de ALFABETO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.