Novaĵoj

26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj jam 10an fojon

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-10 16:22:03

La 26a de septembro jam de 10-jaroj estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.

La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.

Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre de tiu internacia programaro.

Sur unu el la oficialaj hejmpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo estas publikigita evento-kalendaro, kie eblas vidi la jam registritajn programojn. Ĝis nun enestas nur du Esperanto-eventoj POR 2011. Bv. registri viajn programojn ĉi tie kaj en la titolon enplektu la vorton Esperanto. (Bedaŭrinde la komuniklingvo estas la angla.)

La ETL-evento de nia paĝaro estos kiel jam tradicie riĉigo de nia foruma kolekto "Instruu vian lingvon" kie ni atendas viajn ensakribojn.
En sama hejmpaĝo jam troviĝas en prestiĝa loko Esperantlingva dokumento pri Kiel oni povas lerni lingvojn? (Bv. viziti, elŝuti, kaj ne nur propagandcele, sed ankaŭ ĉar ĝi estas utila materialo.

Parolu kun mi! Al la listo Daniel Biro-Walker forpasis .....

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.