Novaĵoj
Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-26 13:09:48
Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj.
Ni atendas vin je du programoj, lanĉitaj de nia paĝaro kaj registritaj ĉe la Konsilio de Eŭropo.
Ĉe Instruu vian lingvon ni esperas legi informojn pri via lingvo.
Ĉe la Debato pri bona aŭ mava lingvo ni kolektas voĉdonojn,
kaj en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo atendas vin surprizo, pro kies preparado ni dankas Frank Huber pro lia efika interveno.
Bv. atenteme trarigardi (ĝisfine) la paĝon kun la glumarkoj Parolu kun mi.
Belan finon de la Eŭropa Tago de Lingvoj!
← Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj | Al la listo | KER-atestiloj en Braziljo: virtuala interveno dum la reala festo → |