Novaĵoj

Rezultoj de la Jubilea Konkurso

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-22 10:38:03

 

 

 

 

 

 

 

 

Mi informas vin pri la rezultoj de la Jubilea konkurso.
Bedaŭrinde alvenis ne tro da konkursaĵoj , sed tio neniel malaltigas la meritojn de tiuj tri personoj, kiuj plej brile, preskaŭ senerare, respondis la demandojn, trovis la stelojn kaj faris kelkajn kontribuaĵojn en retejo.

La demandojn vi daŭre povos vidi en la retejo, eĉ solvi ilin, sed ekde nun via donaco estos nura sperto, kio en si mem estas jam valora.
Ankaŭ malgranda peco de la torto atendas manĝontojn.
Dankon al ĉiuj pro la gratulmesaĝoj kaj subteno.

Mi deziras al ĉiuj membroj de la paĝaro belajn festotagojn kaj eventoplenan, sukcesan novan jaron.

Katalin Kováts, redaktoro 

Argilaj najbaretoj kaj nia familio salutas vin Al la listo Filmo pri trejnado de Josias Barboza

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.