Jubilea Konkurso

Atentu, la suba ludo okazis en 2011 kaj ne plu validas. 

 

Stelserĉado 

Jubilea konkuro de www.edukado.net


Por pli facile legi, jen la PDF-versio.

Okaze de la 10a datreveno de la retejo ni anoncas konkurson, kies celo estas feste ekkonigi al vi kelkajn funkciojn de la paĝaro.
La kvin plej bonajn solvintojn ni premios per senpaga reta kurso, libroj, inter ili per la nova libro Stelsemantoj de la ora nordo.
Bv. serĉi la respondojn al la subaj demandoj kaj plenumi la taskojn.
La solvojn vi povas sendi al la redaktejo ĝis la 20a de decembro, noktomezo laŭ la tempo en Amsterdamo.
Bonan stelserĉadon deziras al vi, Katalin Kováts, redaktoro

Jen la taskoj

1) En via profilpaĝo eblas indiki informojn pri vi mem (ekzemple la naskiĝdaton, por ke ni povu saluti vin je via datreveno), legi pri viaj kontribuaĵoj kaj mendi kelkajn servojn. Bv. serĉi la paĝon kie vi povas aboni diversajn servojn kaj skribi al ni kiom da unuopaj servoj (krom la grupigitaj mesaĝoj) eblas mendi tie? Kompreneble ni ŝatus se vi ankaŭ abonus kelkajn servojn, sed tion ni ne kalkulas, la premio estu via ĝuo esti informita.

2) Edukado.net havas entute: 2258 registritajn uzantojn el 108 landoj, kiuj ekde la 3a de oktobro ensalutis 6943 fojojn kaj ili vizitis 357063 paĝojn. Krom ili ni havis ankoraŭ 63009 vizitojn de neensalutintaj personoj. Ĉu vi kutimas ensaluti ĉe viaj vizitoj? Aŭ ĉu vi venos kaŝita? Sciu, ke vidi la vizitantojn ĉiam ĝojigas la redaktoron, estas kvazaŭ vi dirus bonan tagon aŭ nokton. Krom tiu ĝentila gesto ensalutinte vi havas multe pli da servoj alireblaj kaj povos kontaktiĝi kun la aliaj membroj eĉ vidi ilin, serĉi viajn najbarojn. Ekzemple sur la Mondmapo de la uzantoj. Se vi trovas ĝin, vi vidas tie kelkajn stelojn. Kiom da kaj kiukolorajn?

3) Nia plejofte konsultata sekcio estas la Instruhelpiloj. Momente estas tie entute: 717 lerniloj kiuj en la pasintaj 14 monatoj, ĉefe post la malfermo de la nova retejo, estis elŝutitaj 26348-fojojn. La sola pago, kiun ni petas kontraŭ tiuj materialoj estas opinioj, komentoj. El tiuj en la sama periodo ni ricevis ĉ. 250. Tio signifas ke post ĉiu 100a elŝuto oni premias la aŭtorojn. Malmulte, ĉu ne?
Tial nia peto estas nun, ke vi serĉu la ekzercon, kiun vi pleje ŝatis kaj uzis, kaj lasu tie opinion. Interkrampe aldonu, la vortojn “jubilea komento”. Antaŭdankon.

4) Ni restu ankoraŭ ĉe la instrumaterialoj. La tasko estas nun serĉi ĉiujn ekzercojn, kiuj temas pri akuzativo kaj estas uzeblaj je niveloj B1 kaj B2. Kiom da tiaj ekzercoj vi trovis?

5) En la Katalogo estas prezentitaj nun 477 libroj kaj instruiloj. Ĉu vi povas serĉi la materialojn, kiuj taŭgas por franclingvanoj? Kiom da tiuj eroj estas en la Katalogo? Cetere pri la eroj de la katalogo estas nur 478 komentoj en la reto. Ni ne devigas vin nun konkurse lasi opinion pri via plej (mal)ŝatata libro, sed ni certe ĝojus, se vi lasus ie jubilean komenton.

6) Ni havas novan sekcion, kiu nomiĝas Filmejo. Ĉu vi konas ĝin? Ni listigas tie pedagogicelajn filmetojn, troviĝantajn dise en la reto. Ili povas esti reklamoj, lingvokursoj, prezentadoj, longaj, mallongaj ktp. Bv. serĉi kiom da prelegoj estas ĝis nun listigitaj tie.

7) Edukado.net estas retejo por instruantoj de la internacia lingvo. Nia celo estas ne nur helpi la instruantojn sed ankaŭ omaĝi al la plej diligentaj kaj meritplenaj disvastigantoj de nia lingvo. Tiucele ni kreis la sekcion Panteono. Ĝi havas prezentojn de jam forpasintaj eminentuloj, sed ankaŭ de vivantaj. Ĉiujare okaze de nia naskiĝdatreveno (kiu hazarde identas kun tiu de Zamenhof) ni premias kelkajn vivantajn esperantistojn. Kiom da personoj estis enirigitaj ĉi-jare (fakte hodiaŭ) en la Panteonon? Bv. mencii almenaŭ tri nomojn el tiu listo.

8) Kelkaj instruas la lingvojn, aliaj esploras ĝin kaj faras studojn. Ni tre fieras pri tio, ke en la nova sekcio Diplomlaboraĵoj ni sukcesis jam kolekti 286 diplomlaboraĵojn, kiuj estis verkitaj aŭ en Esperanto aŭ traktas esperantologian temon. Tiuj estis defendataj en universitatoj de 39 landoj de la mondo. Al pluraj ni sukcesis aldoni aŭ resumon aŭ la tutan laboraĵon, sed se neniun el tiuj, almenaŭ la lokon, kie la laboraĵoj estas konsulteblaj. Bv. serĉi en kiuj jaro kaj lando estis defendita la unua, plej malnova diplomlaboraĵo, pri kiu ni havas informojn.

9) Supre ni parolis pri studoj en universitatoj, kiuj finiĝis per ekzamenoj. Vi certe scias jam multe pri la KER-ekzamenoj. Eĉ JoMo varbas pri ili. Ĉu vi jam aŭdis lin kanti pri la ekzamenoj?
Sed ĉu vi sciis, ke sekvontjare okazos tutmonda skriba sesio, kiun eblas organizi en ajna loko de la mondo, kie troveblas minimume 5 aliĝintoj? Bv. trovi pri tio informojn kaj indiki al ni en kiu dato/tago okazos tiu sesio.

10) Ni havas ankaŭ propran lernejon, kiu nomiĝas KLERIGEJO. Tie jam de 10 monatoj funkcias RITE, la reta instruista trejnado, kiun partoprenas 21 personoj el 16 landoj. Ni vere tre fieras pri tiu kurso kaj proponas al ĉiu, kiu volas spertiĝi pri instruado kaj perfektigi sin pri Esperanto-kulturo. Ĝuste naskiĝtage lanĉiĝis en la Klerigejo alia kurso, kiu rilatas al la sekvontjara kongreso de Esperanto. Kiel nomiĝas la kurso kaj el kiom da lecionoj ĝi konsistas?

11) Ne nur la retaj kursoj gravas, kompreneble, sed via laboro, viaj kursoj dise en la mondo, pri kiuj ni ŝatus multe pli scii ol ni scias. Kie okazas ili, kun kiom da lernantoj, kiujn lernilojn vi uzas kaj tiel plu? Tiuj informoj kaj la statistiko pri ili multe helpus nin, kiuj pledas ĉe oficialaj instancoj kaj lernejoj por enkonduko aŭ agnosko de Esperanto. Se ni povas pruvi per datumoj, kiom multe la lingvo estas instruata dise en la mondo, ni havas pli grandan ŝancon. Bv. serĉi kiom da LERNEJAJ kursoj okazas en VIA LANDO. Se vi dume aldonas vian propran, bv. enkalkuli ankaŭ ĝin!
Helpo: pri kurso vi povas informiĝi rekte en la kursejo, sed multege povas helpi ankaŭ la statistika parto (eble rigardu la suban parton de ajna paĝaro por trovi ĝin.)

12) Kompreneble multaj ne nur ricevi volas el la retejo, sed ankaŭ kontribui, interŝanĝi spertojn kaj materialojn, babili kun la kolegoj. Por tio ni kreis la FORUMON kun plurdekoj da fadenoj kaj subfadenoj. Pluraj eroj tie jam havas milojn da vizitoj.
Venas tre simpla tasko. Ĉe la fadeno Naskiĝtagaj ludoj estas temo “Kaŝita stelo”. Kiom da steloj vi vidas tie? Estas ankaŭ demando en tiu paĝo, respondu laŭplaĉe.

13) Se oni demandas vin pri tio kio estas edukado.net, kion vi respondas? Kiujn konkretajn informojn vi scias pri ĝi? Troveblas en la retejo parto kie ni prezentas nin, la teamon kaj multajn el la kontribuantoj, la historion kaj celojn de la paĝaro kaj tiel plu. Ankaŭ tie troviĝas kelkaj steloj. Kiom da precize?

+1) Malgraŭ niaj plej ardaj klopodoj kaj diligenta laboro la transkonstruo ankoraŭ ne pretas, kaj venadas ĉiam pli kaj pli novaj ideoj, do, ni daŭre laboras. La paĝaro konsistas el plurdek mil paĝoj, do, estas neeviteble, ke ni ankaŭ eraris, mistajpis ion, misligis aferojn aŭ ne rimarkis ke iuj informoj malaktualas. Vi certe rimarkis tiaĵojn kaj nun ni petas vin raporti pri almenaŭ unu eraro en la paĝo, kiun ni volonte korektos, plibonigos. (Bonvolu ne proponi ĉe tiu demando kompletajn programŝanĝojn, novajn ideojn. Por tio uzu la forumon, http://edukado.net/komunumo/forumo?k=9.)

Kaj jen la fino. Se vi trairis sub nia gvidado ĉiujn staciojn kaj havas la respondojn, bv. sendi ilin ene de mesaĝo aŭ en aparta word- aŭ PDF-dokumento al la adreso: redaktanto@edukado.net, kaj indiku en la temlinio: Jubilea ludo. Bv. ne forgesi aldoni vian ensalutnomon ĉe edukado.net kaj vian veran nomon.

Sendinte la mesaĝon anoncu vin lasante mallongan mesaĝon en la Gastlibro

Pri la rezultoj de la konkurso ni raportos en la anoncoj kaj vi ricevos ankaŭ personan mesaĝon. Kaj se vi eĉ gajnos unu el la premioj, ĝin ni sendos per ordinara poŝto.
Por ke estu plena la festo, vi povas gustumi nian naskiĝtagan torton, se ĝi ankoraŭ ne forvendiĝis.

Bv. vidi kiom da resto estas sur la telero kaj helpi formanĝi la torton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.