Novaĵoj

Ankaŭ la KER-sistemo bone trapasis la ekzamenon

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-04 22:48:39

Per la 14a sesio, okazigita dum la Itala Kongreso en Linjano finiĝis la someraj KER-ekzamensesioj, kadre de kiuj en 4 landoj (Slovakio, Usono, Kubo kaj Italio) 105 personoj trapasis la ekzamenojn en 3 niveloj.

Pli kaj pli kreskas la intereso pri la ekzamenoj, ĉefe studentoj kaj instruistoj deziras trapasi ilin ĉar la atestilojn, eldonitajn de la hungara ŝtata ekzamencentro, oni povas uzi oficiale por labor- kaj studceloj. Pri la nova sistemo kaj ĝia bazo, la Referenckadro, ekinteresiĝis ankaŭ respondeculoj de pluraj landaj ekzamencentroj kaj kun nia faka helpo ili eklaboris pri la ekvivalentigo de la niveloj kaj harmoniigo de la postularo de la KER- sistemo kaj la landaj sistemoj. Bona ekzemplo por tiu progresiga paŝo estis la KER-seminario kiun mendis por siaj membroj la Itala Instituto de Esperanto, gvidis Katalin Kováts kaj partoprenis ĝin ankaŭ la direktoro de la franca instituto.

Dum la seminario la reprezentantoj komparis siajn landajn sistemojn kaj analizis la novan eŭropan. Oni alvenis al la konkludo, ke en la estonteco la KER-ekzamenoj havu la rolon testi lingvajn kapablojn kaj doni ŝtatnivele kaj ekstermovade utiligeblajn atestilojn, dume la movadaj ekzamenoj (landaj kaj tiu de UEA-ILEI) celu kompletigi la sistemon per movadaj kaj kultŭraj partoj. Ili fariĝas kvazaŭ daŭrigoj de la KER-ekzamenoj, kies diplomon estus utile enkalkuli je la koncernaj niveloj kaj je peto de kandidatoj ebligi anstataŭigi per la KER-atestiloj la lingvan parton de la nacilingvaj ekzamenoj. Dum la itala seminario en Lignano submetiĝis al la ekzamenoj ankaŭ 10 membroj, inter ili la tuta estraro de la Itala Instituto de Esperanto, kompletigante la teoriajn studojn per vera praktika mezuriĝo kun celo proprahaŭte akiri ekzamenspertojn. Ne nur la kandidatoj sed ankaŭ la KER-sistemo bone trapasis la ekzamenon.

Sume: ekde la komenco de 2009 ekzameniĝis 241 personoj el 35 landoj. La ĉampionoj estas francoj, kiujn sekvas poloj, germanoj, brazilanoj kaj italoj.

En la resto de la jaro ni planas sesiojn en oktobro por Brazilo (Sanpaŭla Kongreso) kaj Germanio (Torpedo en Herzberg), jarfine en Germanio (IF kaj NR). Por la jaro 2011 okazas preparoj por sesio en Francio (Seté), Brazilo (dum la amerika kongreso) kaj dum la aranĝo SES, en Danio (UK en Kopenhago) kaj Italio (Itala Kongreso en Torino). Estas eblo okazigi paralelajn sesiojn kune kun la jam deciditaj sesioj. Universitatoj kaj organizantoj de grandaj aranĝoj, dezirantaj inkludi en sian programaron ankaŭ KER-sesiojn kontaktiĝu kun la ekzamena komisiono de UEA.

Por interesiĝantoj jen kelkaj utilaj ligoj:

Por ajna plia informo ne hezitu turni vin al Katalin Kovats.

Ni subtenu Heidi, kiu baldaŭ denove ekiras por instrui en Indonezio Al la listo Tre sukcesaj someraj sesioj en la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.