Novaĵoj

Tra la ĉina al moderna Esperanto-kurso

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-06 13:48:40

 

 

 

 

 

 

 

Juna poliglota esperantistino, Judith Meyer, tre sperta lingvoinstruisto komence de septembro lanĉis kampanjon por kolekti monrimedojn por sia novstila reta kurso pri la ĉina lingvo. 

LearnYu estas inteligenta lerna sistemo, kiu aŭtomate optimumigas la lernadon de la uzanto. La programo rimarkos ties lingvajn problemojn kaj dinamike kreos ekzercojn, kiuj helpos al la lernanto pliboniĝi. La kurso en la unua fazo instruas la ĉinan per la angla, sed post malmultaj monatoj - surbaze de la sama kodo - Judith kreos ankaŭ senpagan modernegan Esperanto-kurson por anglalingvanoj. Por tio ŝi kunlaboras kun anoj de la Esperanto-Asocio de Britio. Momente Judith petas subtenon (ne donacojn sed antaŭ-aĉetojn) por povi finfari LearnYu. 

En la kampanjpaĝo indiegogo Judith celas ene de unu monato kolekti 20 mil dolarojn por finpretigi la unuan nivelon de la kurso, kiu momente estas en 50-procenta preteco, kun pli ol 1000 sonregistraĵoj, lecionoj, testoj, riĉa vortaro kaj aliaj teknikaĵoj. Se ni helpos ŝin, ni baldaŭ havos sammodernan novan Esperanto-kurson por anglalingvanoj. Pro tio ni rekomendas kontribui al ŝia kampanjo almenaŭ per simbola sumo de unu dolaro. Por pli altaj sumoj eblas antaŭaĉeti servojn, inter aliaj planon por lingvolernado, aliron al la beta-versio de la kurso, ĝis 3-monata lingvokurso, tutorita lingvolernado, mendeblas eĉ speciale por vi ellaborita lingvoleciono pri la ĉina, laŭ diversaj temoj.  

Ni deziras sukceson al Judith (ankaŭ) por tiu projekto kaj esperas, ke ene de la limdato kolektiĝos la necesa sumo. 

Pliaj informoj, subteneblo aŭ disvastigenda adreso estas: http://igg.me/at/chinese  

Por vidi Judith paroli 13 lingvojn spektu la filmon: 

La unua Esperanto-klubo en Orienta Timoro Al la listo Du eŭropnivelaj politikistoj serioze traktas multlingvismon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.