Novaĵoj
Du eŭropnivelaj politikistoj serioze traktas multlingvismon
Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-04 22:40:51
Jam la naŭan jaron esperantistoj sukcesas partopreni en la 24a Ekonomia Forumo de Centra Eŭropo, okazanta inter la 2a kaj 4a de septembro en la sudpola urbo Krynica. Ili partoprenas per bunte aranĝita stando, kiu de jaro al jaro rajtis okupi pli kaj pli da loko, kaj plie per paneldiskuta programero pri la eŭropa lingva situacio. Pensante, ke al la forumo venas miloj da partoprenantoj, la agado, unuavice sub la ŝildo de la Eŭropa Esperanto-Unio, havas grandan konigan valoron inter ŝlosilaj homoj. Unuafoje, aktive partoprenas Universala Esperanto-Asocio pere de nepola reprezentanto.
La partopreneblo estas dankebla al la delonga iniciatemo de EEU, kune kun la senlaca loka aganto, Halina Komar. Necesas ankaŭ agnoski la rolon de la prizorgintoj de la budo: Petro Balaž (SK), Dorota Rodzianko (PL) kaj Matthieu Desplantes (FR), la lastaj du staĝantoj ĉe E@I en Slovakio. La partopreno de la Esperanto-teamo en la Forumo ricevis financan subtenon de UEA, ESF kaj la fondaĵo ‘Esperanto Internacia’.
Ĉi-jare la panela diskuto rajtis okupi ne horon sed 90 minutojn. Ĝi okazis en merkredo, la 3an de septembro, ekde 18.35h kun titolo ‘Multlingvismo en Eŭropo: ebloj por ĝia konservado”. La oficialaj lingvoj de la forumo estis la angla, pola kaj rusa, kun simultana tradukado por ĉiuj el la centoj da programeroj.
La pli ol 300-paĝa programo (havebla papere kaj per PDF*) dediĉas tutan paĝon (p 197) al tiu kunsido, kun la sekva resumita enkonduko: “EU oficiale subtenas multlingvismon, rekomendante, ke ĉiu civitano lernu almenaŭ tri lingvojn, inkluzive de la patrina. Sed kio okazas en la praktiko? Tre malmultaj personoj atingas duan lingvon ĝis la nivelo C1, kaj malpli ol 1% parolas bone trian lingvon. La tuteŭropa taksado de 2012 eĉ ne enketis pri la nivelo C1, ĉar tre malmultaj studantoj atingas tiun nivelon. Ĉu propedeŭtika aliro povos bonigi la situacion? La panelo diskutos la praktikajn rezultojn el antaŭaj jaroj, kun ebloj rilate al la nuna eŭropa situacio.”
La gvidanto de la kunsido estis Sean O’Riain, la prezidanto de EEU. Komence, li prezentis la panelanojn, oni projekciis la kantadon de la Eŭropa himno en Esperanto, poste liaj enkondukaj vortoj traktis tri temojn: la financajn, propedeŭtikajn (lernfaciligajn) kaj kulturajn argumentojn por nia lingvo.
Panelanoj kun intervenaj resumoj, estas la sekvaj:
Jan Figel, Vicprezidanto de la Nacia Konsilio de Slovakio
Unuavice oni povas imagi, ke lingvaj demandoj ne prioritatas en Eŭropo, kun gravaj sekurecaj zorgoj por prizorgi, sed en la longa daŭro ili gravegas. Ni devas nepre protekti la multlingvecon; se ni perdas tion, ni perdas pli ol ni povas imagi. Konsideru unue la Konsilion de Eŭropo, kiu kovras enorman teritorion, de Lisbono ĝis Vladivostoko, kaj havas 46 ŝtato-membrojn. Granda nombro da lingvoj en tiu teritorio ne ricevas oficialan statuson en tiu Konsilio. S-ro Figel vidis la temon de multlingveco, kaj dum la prepara fazo por aliĝo de Slovakio al la Unio, kaj poste kiel reprezentanto de ties membro-ŝtato. Li servis de 2004-2009 kiel Eŭropa Komisionano kun respondeco pri Edukado, Kulturo kaj Multlingvismo; lia tasko estas iel aldoni plusvaloron al tiuterenaj streboj. La nombro da lingvoj en EU kreskis de 11 ĝis 21, poste 24, kun uzo de tri alfabetoj. La kostoj de lingvaj servoj en EU sumas je unu biliono da eŭroj jare, ekvivalenta al unu taso da kafo por ĉiu unuopa civitano en la Unio. Iuj el la lingvoj de Eŭropo rolas kiel mondlingvoj; gravas pripensi ankaŭ iliajn mondnivelajn rolojn.
Lingva kaj kultura diverseco estas esenca parto de la EU-familio – surbaze de la rajtoj de la civitanoj. Ĉiu havas la rajton alparoli instancojn en sia propra lingvo; leĝoj fariĝas validaj, nur kiam ili estas akireblaj en ĉiuj lingvoj de la Unio. Gravas kiel ni traktas kaj instruas lingvojn; oni diras, ke kiom estas la kvanto de regataj lingvoj, tiom da homoj ni estas – ĉar ĉiu lingvo malfermas pordon al la enkuŝanta kulturo. Pri edukado, EU povas helpi, subteni, sed la preciza politiko estas formata je nacia aŭ enlandregiona niveloj. La lingvo-instruaj statistikoj ne montras bonan evoluon; por kontraŭi tion gravas lerni samtempe lingvon kaj ĝian kulturan kuntekston. Indikoj montras, ke la movebloj por homoj forte korelacias kun lingvokono. Sekve, ni bezonas pli bonkvalitan lingvo-instruadon; en tio la novaj membroŝtatoj povos ludi aparte fortan rolon, ĉar ili aldonas novajn lingvojn kaj identecojn, sed bezonos financan subtenon vidigi tiujn. En 2016 Slovakio transprenos la prezidadon de la EU, kio donas gravajn eblojn vidigi la temon de multlingvismo. Li fine diris, ke necesas novaj aliroj, novaj iniciatoj, en kiuj oni konsideru plej diversajn eblojn, implicite, inkluzive de rolo por Esperanto; nepraĵo estas liveri sistemon, kiu kostas malpli da mono sed liveros pli bonajn rezultojn.
Edmund Wittbrodt, pola Senatano kaj antaŭa Edukministro de Pollando
Ni devas pripensi la sekvojn se ni enkondukus Esperanton al la lingva mikso en Eŭropo – ĉu tio kreskigus aŭ malkreskigus la lingvan diversecon? Povus esti, ke ĝi alportus riĉigon. Ĉe teknikaj universitatoj en Pollando 75% el la finstudintoj elektas studi lingvojn, plejparte la anglan, sed ankaŭ la germanan aŭ francan – sed ne sen problemoj. Pri la propedeŭtika valoro, konstateblas, ke kono de la Latina lingvo portas faciligon lerni aliajn lingvojn; ĝuste ĉe Papo Johano-Paŭlo la Dua, frua kono de la Latina simpligis la vojon por lia multlingva kapablo. Esperanto, estante pli facile lernebla, povus liveri similan rezulton – se jes, ĝi kontribuas al lingva riĉigo.
Senatano Wittbrodt alparolis la kunsidon pollingve (la aliaj angle). Li daŭrigis: “Kiam mi ĉeestis altlernejon, mi aŭdis pri Esperanto, kaj oni por ĝi havis altajn esperojn. Poste tamen venis la epoko de komputiloj, kie 80% de la programoj kaj interfacoj tiutempe uzis la anglan. Tamen, ni povas imagi provojn enkonduki uzadon de Esperanto kiel paŝilo al pliaj lingvoj. Ni estis inspiritaj per la centjara festado de la eldono de la Unua Libro de Esperanto, kaj mi konstatis, ke ekzistas parolantoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Japanio, Ĉinio, Brazilo kaj aliaj Latin-Amerikaj landoj. Esperanto povus ludi rolon en la kontaktoj preter la limoj de la Eŭropa Unio. Pri tiu Unio, ni devas konstati, ke aldono de lando implicas aldoni lingvon, kaj aldoni kostojn. Por pli etaj kunsidoj oni ŝparas kostojn uzante malpli da lingvoj.
La senatano priparolis iniciaton nuntempan ĉe la pola Ministrio pri Kulturo kaj la Nacia Heredaĵo starigi liston de ne-materiaj mondheredaĵoj kun la ideo, ke Esperanto eniru tiun liston. Se tio sukcesos, imageblas, ke la koncepto disvastiĝu al aliaj landoj de Centra Eŭropo, unuavice ĉe la Visegrada landkvaropo. Li daŭrigis: “Pri lingva evoluigo, ni devas havi internacian aliron. Estus tre malfacile enkonduki novan devigan lingvon en nian eduk-sistemon, sed malpli formalaj ebloj devas ekzisti. Por realisme esplori eblojn, ni devus scii proksimume kiom da parolantoj de Esperanto ekzistas en Pollando kaj en la mondo – tio estus nia komencpunkto. Fine, ni volas aranĝi ke la nuna ekspozicio kiu staras en la pola senatejo transiru iam al la sidejo de la Eŭropa Parlamento.
Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA
Lia lando programe estis indikita kiel Novzelando. Li ripetis resume la propedeŭtikan valoron de la lingvo, sed asertis, ke ĝiaj interkulturaj valoroj devas esti egalmezure emfazataj kaj eluzataj, unue la propraj kulturaj valoroj de la lingvo evoluigitaj tra 120-jara periodo, sed egale aŭ pli grave, ĝia kapablo funkcii kostefike kiel ponto inter aliaj kulturoj. Apoge al tio, li citis la multajn lernejajn interŝanĝprogramojn okazigitajn pere de Esperanto, tipe kun financa apogo de eŭropaj programoj kiel Komenio. Rilate al planoj starigi konkretan projekton en la Visegrada landkvaropo, li esprimis pretecon persone kaj nome de UEA helpi enplekti hungarojn en la planojn.
Jozef Reinvart, Ĉefkonsilisto en la slovaka Ministerio pri Eksterlandaj kaj Eŭropaj aferoj. (komentisto)
Li malfermis siajn komentojn per cito de statistikoj, kiuj montras, ke la lingvoakirado mezurita en 2012 diversmezure falis, kompare kun la analizoj el 2005. Li citis rekomendojn de laborgrupo pri multlingvismo en kiu li partoprenis, liverita en 2011 al la Eŭropa Komisiono. Tio pledis por pli da esploroj pri lingva pedagogio, la rolo de ekzamenado, la propedeŭtika valoro de diversaj lingvoj, malpliigo de la rolo de la angla lingvo, cele al pli justa pritakso kaj protekto de ĉiuj el la lingvoj en la Unio.
Ferme, Sean O’Riain dankis al ĉiu interveninto, esperante, ke sekvos el la interparoloj konkretaj paŝoj por akceli la temon pri multlingvismo, i.a. prepare al la Universala Kongreso de 2016, kiu ja okazos en la Centreŭropa regiono.
La tuta sesio estis registrita, kaj, post la necesaj tradukoj, estos publike alirebla por regantoj de la angla, kio certigas al ĝi vastan publikon.
Raportis: Stefan MacGill - Fotis: Petro Balaž
← Tra la ĉina al moderna Esperanto-kurso | Al la listo | AMU Poznanon! → |