Novaĵoj

Ĉu vere nur 28 kursoj en la mondo?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-09 10:34:59


 

 

 

 

 

 

 

 

Laŭ nia registrado funkcias momente 22 movadaj kaj 6 lernejaj kursoj en la mondo. 

Espereble la vera situacio estas multe pli bona. 

Ni petas ĉiujn registri siajn kursojn por ke ni havu tutmondan superrigardon pri la instrusituacio. 

Vidi la KURSEJON kaj serĉi en ĝi eblas en la paĝo: http://edukado.net/kursejo

Registrado eblas ĉi tie: http://edukado.net/kursejo?aldoni=1

Se vi iam jam registris kurson, vi povas uzi la malnovan formularon kaj nur aktualigi ĝin. Simple malrulu la opcion en la registropaĝo. 

Statistikaĵoj pri la kursoj:    Lernejaj   - Movadaj

Kiam ni konstatas, ke vi vere grandskale uzas la KURSEJON, ni ellaborigos retrorigardajn statistikojn por vidi ankaŭ la pasintecon. 

Dankon pro via kunlaboro.  Katalin Kovats, redaktoro 

Aparta danko iru al Monika, Krystyna, Leandro, Luis kaj Uriel. 

26a Eŭropa Renkontiĝo en norda Francio Al la listo Grundtvig-kunsido en Germanio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.