Novaĵoj

Esperanto fariĝis Nemateria Kulturheredaĵo en Pollando

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-21 11:59:33

 

 

 

 

 

 

 

 

Laŭ informo de Jerzy Walaszek, la prezidanto de la Pola Asocio: Eŭropo-Demokratio-Esperanto la pola ministro por Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la 20-an de novembro 2014 lokis Esperanton sur la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Tio okazis dank’ al iniciato de la pola senatano, profesoro doktoro Edmund Wittbrodt, la prezidanto de la Parlamenta Grupo subtenanta la lingvon Esperanto kaj Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio EDE. Al la sukceso kontribuis intensa kunlaboro kun polaj parlamentantoj, polaj E-organizoj, landaj kaj eksterlandaj subtenantoj. Tiu fakto permesas estonte proponi Esperanton sur Reprezentan Liston de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro.

 

(Laŭ la informoj de Pola Retradio)

Korajn gratulojn al niaj polaj samideanoj pro tiu gravega agnosko.

Pluraj programeroj dum la Malferma Tago en Roterdamo okupiĝis ankaŭ pri instruado de Esperanto Al la listo KER-novaĵoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.