Novaĵoj
KER-novaĵoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-18 12:31:27
La 15an de novembro 2014, dum la 26a Eŭropaj Renkontiĝoj, semajnfina aranĝo en norda Francio, Katalin Kovats disdonis dekon da KER-atestiloj, ĉefe por la kandidatoj de la regiono, partoprenintaj en la 3a Tutmonda Ekzamentago. Vidu pliajn fotojn en la Albumo.
Ĉiuj ĝisnunaj kandidatoj estas petataj aprobi sian nomon en la kandidata listo, por ke la mondo vidu kiuj trapasis jam ekzamenojn.
Novaj KER-sesioj kun aliĝiloj troveblas en la sekcio SESIOJ. Bonvolu aliĝi kiel eble plej rapide.
Pliaj informoj pri peteblaj KER-sesioj legeblas en nia lasta anonco.
← Esperanto fariĝis Nemateria Kulturheredaĵo en Pollando | Al la listo | Ni ekhavis la centmilan ensaluton → |