Novaĵoj

Nova raporto kun fotoj kaj filmo el Taiyuan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-18 16:17:22

 

Lige al nia antaŭa raporto pri la novaĵo, ke Esperanto estas deviga lingvo en ĉina bazlernejo ĵus venis novaj informoj kaj ilustraĵoj pri la Zamenhof-taga festo. 

 

Esperanto-semajno de elementa lernejo

La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof, kreinto de Esperanto. En tiu tago flagoj de ĉiuj landoj flirtis en la tereno de la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan. Pli ol 1 300 lernejanoj kolektiĝis sur la sportejo por bonvenigi la solenan momenton de la malfermo de la dua Esperanto-semajno.
 


 

 

Esperanto-kurso ekfunkciis en la lernejo en la jaro 2008. E-instruistoj el pli ol dek landoj vizitis la lernejon, kaj donis lecionojn al la lernantoj. Pro praktika edukado kaj komunikado kun eksterlandaj esperantistoj, la lernejo konsciis, ke la idealo de paco, amikeco, interkompreno kaj toleremo enradikiĝinta en Esperanto estas pretaj materialoj por morala edukado. Ĝi semas en la koron de infanoj la idealon de amikeco kaj paco, kaj plialtigas la edukan kvaliton de la lernejo. Baze de tiu kompreno, la lernejo decidis okazigi la duan Esperanto-semajnon ekde la Zamenhof-tago.  La temo de la semajno estas "egaleco, amikeco, kaj plurisma kunekzisto". Okazas kolektoj de verkaĵoj, pentraĵoj kaj manskribaj ĵurnaloj, nedevigaj E-kursoj, serio da prelegoj kaj prelego pri Esperanto por gepatroj. La agado celas vastigi vidkampon de la lernantoj kaj prepari por ili vojon al pli vasta mondo.


 

La semajno estas vaste atentita de internacia E-rondo. Ĝi ricevis gratulojn de pli ol 20 organizoj kaj personoj el diversaj landoj, inkluzive de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA; Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI; ĉina sekcio de ILEI; redakcio de El Popola Ĉinio kaj esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia. 

En la solena ceremonio la nacia flago de Ĉinio kaj la Esperanta flago malrapide leviĝis akompanate de la belaj himnoj en la lerneja tereno, kaj infanoj rigardis la flaghison kun atentega mieno. Post tio lernejestro Wei Yubin faris paroladon dirante, ke li esperas, ke la infanoj aktive partoprenos en la aktivado kaj pli bone konos la Esperantan kulturon. La infanoj pli laŭte eldiris: Ni amas Esperanton, ni amas la mondon. Komenciĝis la aktivado.

(Laŭ la raporto de Xing Qishuang)


Bonvolu vidi la fotojn en la albumo:

Jen modelleciono de unu el la instruistoj s-ino LI Jinxia en nia FILMEJO, en ĉina retejo

Novjaraj bondeziroj kaj speciala danko Al la listo Ni kore gratulas Mirejon, la esperantiston de la jaro 2014

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.