Novaĵoj

Jam 16 urboj aliĝis al la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-23 13:13:16

Por la jaro 2016 estas aprobitaj jam 5 grandaj ekzameneventoj kun entute 18 ekzamenurboj, kaj estas planataj du pliaj sesioj. 

La unua ekzamensesio okazos la 16an de aprilo en du landoj kaj urboj: Greziljono en Francio kaj Moskvo en Rusio. La aliĝeblo por Moskvo jam finiĝis, por Greziljono eblas aliĝi ĝis la 31a de marto. 

La dua granda evento estos la 5a Tutmonda Ekzamentago, al kiu aliĝis jam 16 urboj el 11 landoj: 

Brazilo: Kuritibo kaj Maceio

Francio: Lannion, Parizo kaj Limoĝo. 

Sud-Koreio: Seulo kaj Busan

Argentino: Bonaero

Britio: Londono - EAB pagos la ekzamenkotizojn por 10 britujaj kandidatoj. Informiĝu ĉe: esperanto.org.uk/events/ekzamenoj/

Katalunio: Sabadell

Nederlando: Hago

Nikaragvo: Managvo

Serbio: Subotica

Svislando: La Chaux-de-Fonds

Usono: San Francisko

Japanio - Tokio 

Peti eblon por okazigi sesion por la 5a Tutmonda Ekzamentago eblos ĝis la 1a de aprilo.  La poste alvenintajn petojn ni ne povos trakti. Se vi volas organizi sesion en via urbo aŭ klubo/grupo, bv. legi la kondiĉojn kaj plenigi la formularon ĉi tie. 

Ankaŭ en Nitra, dum la 101a Universala Kongreso estos ekzameno. 

Jam certas novembra sesio en Meksiko kaj dum la Itala Kongreso en Romo, kaj ni planas plian sesion por Pollando, Poznan, dum ARKONES.

Por ĉiuj ekzamenoj, kiuj jam estas aprobitaj, eblas jam aliĝi ĉi tie.

Statistikaĵojn pri la ĝisnunaj ekzamenoj vi trovas ĉi tie.

Atendas viajn aliĝojn, Katalin Kovats, organizanto

Forpasis Michel Duc Goninaz Al la listo Gravaj informoj kaj limdatoj de la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.