Novaĵoj

Gravaj informoj kaj limdatoj de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-13 19:59:09

Koncerne la KER-ekzamenojn en 2016 ni devas atentigi vin pri kelkaj limdatoj, kiuj tre baldaŭ alvenos. 

Lundon (la 14an de marto) noktomeze fermiĝos la eblo aliĝi al la ekzameno, okazonta la 16an de aprilo en Moskvo. 

Por la sesio en Greziljono, okazonta la 16an de aprilo, eblos aliĝi ĝis la 31a de marto.

Por la 5a Tutmonda Ekzamentago anoncis sin jam 11 urboj. Peti eblon por okazigi sesion eblos ĝis la 1a de aprilo.  La poste alvenintajn petojn ni ne povos trakti. Se vi volas organizi sesion en via urbo aŭ klubo/grupo, bv. legi la kondiĉojn kaj plenigi la formularon ĉi tie. 

Por ĉiuj ekzamenoj, kiuj jam estas aprobitaj  eblas jam aliĝi ĉi tie.

Ni atentigas vin, ke atingeblas la aliĝiloj ankaŭ de la sesio dum UK en Nitro. Se vi aliĝos post la 15a de julio aŭ dum la kongreso, la prezo de ekzamenoj povos kosti pli kaj vi riskos ne havi lokon por la parola sesio. Do, plenigu la formularon nun.

Tiuj, kiuj en la ekskursotago, merkredo, dum la kongreso volas viziti la ekzamencentron ITK en Budapeŝto, renkonti la direktorojn, ricevi informojn kaj spekti aŭ sperti provekzamenojn, plie ĝui la ĉiĉeronadon de Katalin Kováts, legu la informojn pri la ekskurso kaj aliĝu ĉe UEA. Informojn vi trovas ĉi tie.

Ni speciale petas vin diskonigi tiun ĉi mesaĝon inter viaj konatoj por ke neniu mistrafu ekzameneventojn pro manko de informoj. 

Dankon. 

Katalin Kováts, organizanto de la KER-sesioj 

Statistikaĵojn pri la ĝisnunaj ekzamenoj vi trovas ĉi tie.

Jam 16 urboj aliĝis al la 5a Tutmonda Ekzamentago Al la listo Rezultoj de la februara RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.