Novaĵoj
Trejniĝu pri instruado de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-21 23:56:31
Fariĝu diplomita Esperanto-instruisto! Nun prezentiĝas bona eblo, profitu el ĝi!
ILEI kunlabore kun Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net proponas intensan trejniĝon pri instruado de Esperanto kaj praktikadon kun ekzamenoj dum la 51a ILEI-kongreso en Madrido.
La formado konsistas el du partoj: reta preparkurso pri metodiko kaj gramatiko plus partopreno en seminario kun ĉeestaj atelieroj kaj ekzamenoj.
- Unua paŝo: lerni pedagogion kaj metodologion laborante rete sub la gvidado de Katalin Kovats de oktobro 2017 ĝis julio 2018.
- Dua paŝo: partopreni la ILEI-kongreson en Madrido. Tie frekventi la kursojn kaj submeti vin al ekzameno.
- Tria paŝo: ricevi DIPLOMON !
La detala priskribo de la kurso elŝuteblas ĉi tie.
Estas 24 lokoj, unu estas por vi, se vi rapide aliĝas.
Por ricevi la aliĝformularon, bonvolu kontakti Katalin Kovats
← Informoj pri Ekparolu! | Al la listo | ESF enpanteonigis Katalin Kováts → |