Novaĵoj

Informoj pri Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-23 23:46:01

 

 


 

 

La 22an de oktobro 2017 okazis la 600a parolsesio en la programo Ekparolu! . Se ni aldonas la pasintjarajn 150 sesiojn, la sumo estas 750. Kiel videblas supre ni havas entute 58 trejnitajn geonklojn el 26 landoj. El inter ili 51 donis jam parolsesiojn. El la geonkloj elstaras Jean-Jacques Wintraecken el Nederlando, kiu okazigis jam 54 sesiojn. La dua plej diligenta estas Anjo Amika el Hungario kun 49 sesioj. 

La genevoj devenas el 29 landoj. La plej multaj, nome 15, el Usono. Momente estas 68 genevoj kiuj rajtas mendi sesiojn. 28 personoj finis siajn eblojn, plej ofte kun 10 sesioj, sed deko da ili petis pliajn eblojn, plusajn 10 aŭ eĉ 20 sesiojn. Ni povis doni al ili la eblojn, ĉar la kapacito de la geonkloj ne estas plene eluzita. Ĉiusemajne niaj geonkloj proponas ĉirkaŭ 300-400 eblojn, el kiuj nur 10 procentoj estas petitaj de la genevoj. 

La enketoj indikas, ke la programo ne estas vaste konata, kaj inter tiuj, kiuj konas ĝin regas timo aŭ malemo paroli kun nekonataj personoj. Precipe en la Duolingo grupo de Facebook niaj geonkloj aŭ eĉ nevoj kaj kelkaj kolegoj provas konvinki la novlernintojn ekprovi parole testi sin kaj progresi plu. 

Por la lastaj du semajnoj de oktobro, laŭ sugesto de onklo, ni lanĉis konkuron. Ni proponis librodonacojn al la genevoj, kiuj povas gajni en tri kategorioj. Ni donacos libron 

  1. por tiu persono, kiu ekhavos sian unuan parolsesion kaj faros plej multe da paroladoj en tiu periodo 
  2. por tiu, kiu jam havis parolsesion kaj en tiu periodo havos plej multe da paroladoj.
  3. Ni lotumos premion inter tiuj, kiuj finos siajn studojn kun 10 aŭ 20 sesioj en tiu periodo.

La konkursanonco havis sian efikon. Rapide ekvigliĝis la mendoj, petis reveneblojn eĉ malnovaj genevoj. Kvankam iom strangas, ke ni krom la ofertitaj lecionoj donu ankoraŭ libro-donacojn, sed se ni tiel sukcesas aktivigi la genevojn, kial ne? 

Ĉiuokaze pripensendas analizi kaj trovi la kialon de la relativa malsukceso de la programo. Necesus trovi kial oni ne emas aŭ kial oni timas tiujn renkontiĝojn. 

Ni bezonas la helpon de niaj kolegoj, kiuj gvidas kursojn aŭ grupojn. Bonvolu disvastigi la informojn pri la parolebloj, sendi viajn kursanojn provi aliĝi, mendi sesiojn. Eblus ankaŭ tio, ke la kursgvidantoj de tempo al tempo donu taskojn al la kursanoj por ke ili akiru diversajn kulturajn informojn pere de la programo Ekparolu!, kie eblas renkonti kaj intervjui plurajn el la multaj geonkloj. Raportoj de kursanoj pri tiaj renkontiĝoj kaj babiladoj povus porti novan koloron en la kunvenojn aŭ lecionojn. Se iu deziras havi helpon aŭ sugeston por organizi tian aktivaĵon, bv. kontakti nian redaktoron. 

Sume ni povas diri, ke la projekto "fartas relative bone",  ĝi bonvenigas donacojn, ĝi bonvenigas novajn geonklojn, sed pleje ŝatus vastan diskonigon por trovi novajn genevojn. Bonvolu helpi al ni en tio. Dankon. 

En la nomo de la geonkloj, Katalin Kovats, redaktoro kaj ĉefonklino 

       

Gajnintoj en la konkuro de Ekparolu! Al la listo Trejniĝu pri instruado de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.