Novaĵoj

Aktualaĵoj kaj helpoj por la kandidatoj de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-04-17 10:57:01

Ene de semajno, la 28an de aprilo komenciĝos la unua KER-sesio de 2018 en Francio, en la Kastelo Greziljono. Per tiu evento startos serio de ekzamenoj. Ĝis nun aliĝis 27 lokoj kaj ni atendas ankoraŭ 2-3 aliajn. Bone progresas ankaŭ la individuaj aliĝoj, elstaras lokoj kiel Kuritibo dum la Brazila Kongreso, kie jam 20 personoj planas ekzameniĝi, ĉina urbo Zaozhuang, jam kun 19 kandidatoj kaj la Somera Esperanto-Semajno (SES) jam kun 13 kandidatoj. 

Bedaŭrinde estas ankoraŭ sesioj kun neniu kandidato, sed la lokaj organizantoj esperas, ke la aliĝoj venos baldaŭ. Memoru bone, ke ne valoras tro longe atendi per la aliĝoj, ĉar la nombro de ebloj trapasi parolan parton en ĉiu sesio estas limigita. Ekzemple ĝuste hieraŭ ni devis fermi la eblon por Kuritibo, kaj ekde nun tie eblas aliĝi nur al skribaj ekzamenoj. La samo validos ankaŭ por Lisbono, ekzamenoj dum UK. 

Do, ni petas ĉiujn, kiuj planas ekzameniĝi en iu sesio, ke ili senprokraste aliĝu al la ekzamenoj. Jen la koncerna paĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

La KER-komisiono de UEA antaŭvidas ĉirkaŭ 200 aliĝintojn por tiu ĉi jaro, kio signifus kreskon de sukcesintoj kompare al la pasintaj kelkaj jaroj. 

Katalin Kovats en la pasinta semajno estis en Budapeŝto kaj havis laborkunsidon kun la respondeculoj de la hungara ekzamencentro. ORIGO havas novajn kunlaborantojn kaj dum la vizito Katalin trejnis la novan administranton por la atendeblaj taskoj. Antaŭvideblas bona kunlaboro, kaj se la dokumentoj de la sesioj ĝis UK atingos rapide la ekzamencentron, ĉiujn atestilojn de la kandidatoj en sesioj de aprilo, majo kaj junio oni transportos al Lisbono. La transdonceremonio, kiel tradicie, okazos la 3an de aŭgusto, vendredon je la 12a horo, kie la sukcesintoj aŭ iliaj reprezentantoj povos transpreni la dokumentojn kadre de festo.  

Por helpi al la kandidatoj, pretiĝantaj al ekzamensesio edukado.net proponas plurajn faciligojn. Eble la plej grava estas disponigi ekzamenspecimenojn kaj ekzercomaterialojn. Specimenoj de testoj kaj sondosieroj elŝuteblas en la koncerna paĝo de la ekzamenoj

Ekde nun tiuj kandidatoj, kiuj aliĝis al iu KER-sesio, povas peti liberan aliron al la sekcio Instrumaterialoj, riĉa kolekto de ekzercoj kaj testoj, kaj uzi la materialojn ĝis la fino de sia ekzamensesio. Interesiĝantoj petu la aligon en la FORUMO, indikante la planatan ekzamensesion kaj sian edukado.net-ensalutnomon. 

Baldaŭ estos publikigitaj novaj filmetoj, kiuj helpos en konkretaj ekzamenpartoj, kiel ekzemple konsiloj por la parolaj ekzamenoj, kiel priskribi foton, ktp. 

Bonan prepariĝon deziras al la kandidatoj Katalin Kovats, redaktoro 

Sur la unua foto en la meksika Tecamac Marton Schäffer helpas okazigi skajpan parolsesion. Sur la dua foto estas ĉinaj kandidatoj ĵus antaŭ la skriba ekzameno. 

Rob Moerbeek fariĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau Al la listo ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.