Novaĵoj

En Greziljono okazis la unua KER-sesio de 2018.

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-04-29 21:18:29

Per la ekzamenoj la 27an kaj 28an de aprilo, en la kastelo Greziljono, en Francio komenciĝis la KER-sezono de 2018. Mi aldonu ke ĝis nun estis petitaj ekzamenoj en 29 urboj

En Greziljono post preparsemajna programo ekzameniĝis 10 kandidatoj je tri niveloj. Inter ili estis ne nur francoj, sed kandidatoj ankaŭ el Svislando, Nederlando kaj Britio. En la kastelo, krom la skriba ekzameno, eblis trapasi ankaŭ la parolan parton. Danke al la ĉeesto de rajtigita ekzamenanto François Lo Jacomo kaj skajpa kontaktiĝo kun Katalin Kovats el Nederlando 8 personoj profitis el tiu eblo.

La skribajn kaj aŭskultajn ekzamenpartojn gvidis Christophe Chazarein kaj Marion Quenut. En la aliĝoj kaj praktikaj partoj helpis Jannick Huet.

Menciendas, ke tiu ĉi estis la 7a fojo kiam okazis KER-ekzameno en Greziljono. Gratulojn kaj dankojn al la lokaj kunlaborintoj. 

Se iu el la legantoj ekhavis emon je ekzameniĝo en unu el la ekzamenlokoj, jen la paĝo kun la aliĝebloj. 

La fotojn faris Przemek Wierzbowski. Vi povas vidi ilin en pli granda formato en la albumo

Brilanto venkis en la RISKO-ludo Al la listo Rob Moerbeek fariĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.