Novaĵoj

Brilanto venkis en la RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-01 16:17:24

Post la enkonduko de gravaj ŝanĝoj en la reguloj de la RISKO-ludo dudeko da ludantoj devis halti kun la ludo, ĉar ili trapasis la 1000 ludtagojn. Kelkaj el ili per donaco akiris pliajn 400 ludtagojn. 

La ludo tamen iras plu, fariĝis pli interesa, ĉar pluraj ekhavis novajn ŝancojn. 

En la unua loko finis en marto nia malnova ludanto, brilanto el Finnlando, kiu tamen devas ŝpari je siaj ludtagoj same kiel pri siaj gajnoj. Ni kore gratulas lin kaj invitas lin elekti donacon el la monataj premioj.  

Ni atentigas la ludantojn, ke se ili kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas prizorgon de ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas la forgesemulojn pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Forpasis Enikő Sereghyné Zengő el Hungario Al la listo En Greziljono okazis la unua KER-sesio de 2018.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.