Novaĵoj

Ekzamenoj por blinduloj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-12-05 13:38:45

Tutmonda premiero en la Esperanto-movado: dum Universala Kongreso en Kopenhago, Danlando okazos la unuaj sesioj de UEA-ILEI-ekzamenoj por blinduloj.

Temas pri ekzameno pri lingvokono. - Vidkapabluloj!! Bv. plu legi!!

Kompleta kaj preciza regularo troviĝas en la porblindula ekzamensekcio de la retejo http://www.edukado.net/.

Interesatoj bonvolu anonci sin ĉe la prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, Mirejo Grosjean, Svislando, ĝis la 31a de majo 2011, uzante la retadreson mirejo.mireille@gmail.com aŭ telefone per +41 32 932 18 88 indikante vian kompletan nomon, devenlandon kaj aĝon.

Al ĉiuj vidkapabluloj: bv. transdoni tiun informon al la blinduloj en via urbo, en via lando, en via landa asocio, en via regiono.

Anoncas Mirejo Grosjean, prezidanto de internacia Ekzamena Komisiono, Svislando.
Les Brenets, la kvinan de decembro 2010

Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88 domicile / hejma kun respondilo
+41 (0)79 69 709 66 cellulaire / portebla

Naskiĝtaga festo en la Panteono Al la listo Popolnombrado: Kiom da Esperanto-parolantoj?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.