Novaĵoj

Kunpaŝado, nia nova projekto en la Revuo

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-02-20 12:37:38

Kunpaŝado estas nova projekto de la porinstruista retejo edukado.net.  Ĝi celas krei komunumon, por kies membroj gravas la sana vivo kaj la kunagado.  La kunpaŝantoj entreprenas regule sportumi, ĉefe paŝadi kaj virtuale ĉirkaŭiri la mondon kune.  La haltpunktoj de la itinero estas Esperanto-lokoj, konataj kaj malpli konataj centroj, kluboj, kelkfoje privatuloj, kiuj gastigas nian virtualan karavanon. La invitintoj prezentas sian agadon per son- aŭ filmmaterialoj, kiuj publikiĝas en la momento, kiam la virtuala karavano atingis ilian urbon.  Sed kiel moviĝas la karavano?  La kunpaŝantoj post ĉiu sportokazo registras en la paĝaro la faritajn kilometrojn aŭ la tempon, dum kiu ili sportis, kaj la individue faritaj distancoj sumiĝas kaj antaŭenirigas la karavanon.  La partoprenantoj estas interesataj regule sportumi por ricevi la donacojn, kiujn  la redaktoro surprize aperigas de tempo al tempo. Temas pri sonmaterialoj aŭ muziko, kiuj povas servi kiel aŭskultendaĵoj dum la sportumado. Interesaj artikoloj pri naturo, medioprotektado, konsiloj de kuracisto, intervjuo kun sportumantaj esperantistoj, laŭtlegitaj literaturaĵoj, aŭ klerigaj filozofumadoj ĉirkaŭ specifaj gramatikaj temoj. La sondosieroj akireblas nur dum kelkaj tagoj, do, valoras ne mistrafi ilin.  Por partopreni la projekton ne necesas esti sportisto. Ĉiu, kiu pretas regule movi sin almenaŭ kelkajn kilometrojn aŭ horojn semajne jam estu kun ni. En la karavano bonvenas ankaŭ fizike handikapitaj samideanoj, kiujn ni volonte kunvojaĝigas.  Per Kunpaŝado ni celas kombini la lernadon kaj aplikadon de la lingvo, kunigi Esperanto-komunumon, krei la mondmapon de Esperanto-lokoj kaj instigi la membrojn al pli sana vivmaniero.  La projekto nun estas en testperiodo, la reta platformo funkcias en provformo, dum kiu ni volas trovi la plej konvenajn formojn por la konstruo de la definitiva reta programo kaj observi la kutimojn de la membroj de la karavano.  Por kreado de la definitiva retejo ni serĉas programistojn, grafikiston, kaj kolektas subtenmonon. La komencan financan bazon formas la kelkmileŭra sponsorsumo, per kiu esperantistoj stimulis ĉiun kilometron de Katalin Kovats, kiu kun kelkaj esperantistoj en somero 2019 partoprenis la plej grandan amasmarŝadon de la mondo, paŝante 140 kilometrojn en 4 tagoj, propagandante kaj instruante Esperanton inter la 38 mil kunpaŝantoj.  Interesiĝantoj pri paŝado aŭ kunkonstruado de la programo povas trovi informojn en la retpaĝo https://edukado.net/kunpashado

Novaj ebloj en la KURSEJO Al la listo KER-ekzamenoj – ĉi-jare ni havu la 2500-an diplomiton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.