Novaĵoj

Bone progresas la provekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-03-19 01:12:12

 

Ni informas vin, ke meze de marto nia retejo komencis la provekzamenadojn.

Ĝis la fino de la unua semajno aliĝis 52 personoj el 21 landoj.

La plej multajn test-provantojn ni havas el Britio (7), sekvas ilin Francio kun 6 provantoj, Ĉinio kaj Hispanio kun po 5, Japanio kun 4, kaj Argentino, Brazilo, Indonezio, Usono (3), Ĉilio, Italio, Kolombio (2) kaj po unu el AŭstralioGvatemalo, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Pollando, Slovenio, Svislando kaj Venezuelo

La aliĝintoj mendis 85 ekzamenojn, kiuj enhavas entute 143 testojn. Se ni aldonas ankaŭ la por ĉiu necesan teknikan teston, ni atingas 200 kontrolendajn materialojn. Kaj tio estas nur la komenco!

Tiu nombro de ekzamenoj kaj testoj estas la kvarono de tiuj, kiujn nia teamo entreprenis por 2024 disponigi por la kandidatoj. Pro la fakto, ke multaj - laŭ niaj antaŭvidoj - mendis provtestojn por decidi pri sia nivelo antaŭ ol aliĝi al la juniaj KER-ekzamenoj, ni preparis nin al tio, ke la tri kvaronoj de la eblaj mendintoj ŝatus testi sin ĝis majo. 

Se vi aŭ viaj kursanoj ŝatus provi sin, ne hezitu longe.

Legu la informojn kaj aliĝu plenigante la indikitan formularon. 

Dankon al ĉiuj sponsoroj, kiuj ebligis la ŝancojn al tiom da kuraĝuloj. 

Al la listo Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.